Mark Elliot Zuckerberg (naskiĝis la 14-an de majo 1984 en White Plains, Nov-Jorkio) estas usona komputikisto kaj entreprenisto, la ĉefa kreinto de interkona retejo Facebook, nun ties ĝenerala direktoro; Persono de la jaro de semajnrevuo Time en 2010.

Mark Zuckerberg
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1984 (1984-05-14) (39-jaraĝa)
en White Plains
Lingvoj Nordĉina dialektaroangla
Loĝloko Palo Alto
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Harvard • Lernejo Phillips Exeter • Ardsley High School • Johns Hopkins Center for Talented Youth • Mercy University • New York Medical College
Subskribo Mark Zuckerberg
Familio
Patro Edward Zuckerberg
Patrino Karen Kempner
Frat(in)oj Donna Zuckerberg • Arielle Zuckerberg • Randi Zuckerberg
Edz(in)o Priscilla Chan
Infanoj Maxima Zuckerberg • August Chan Zuckerberg • Aurelia Chan Zuckerberg
Okupo
Okupo programisto • entreprenisto • komputosciencistomecenatoĉefa afergvida oficistofilantropo
vdr

Marte 2008 Zuckerberg, laŭ la usona ekonomia gazeto Forbes, iĝis la plej juna miliardulo de la mondo. En 2011 li akiris la 15-an lokon inter la plej riĉaj usonanoj. Oni lin konsideris la tria, post Lary Ellison kaj Bill Gates, homo en la Silicia Valo.