Marko Antono Mureto

Marcus Antonius MURETUS (1526-1585) (* Muret, proksime de Limoĝo, en la 12-a de Aprilo 1526 - Romo, en la 4-a de Junio 1585) estis franca humanisto, eldonisto, poeto kaj latinisto. Li verkis preĝojn, poemojn, odojn, epistolojn, prelegojn kaj tradukaĵojn de famaj grekaj aŭtoroj kun granda pureco, ĝentileco kaj eleganteco. Li estis perfekta oratoro kaj faris siajn predikojn per ia graco kiu ĉarmis la aŭdantaron.

Marko Antono Mureto
Persona informo
Marc Antoine Muret
Naskiĝo 22-an de aprilo 1526 (1526-04-22)
en Limoĝo
Morto 4-an de junio 1585 (1585-06-04) (59-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo filologo • filozofo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La verko Juvenilia, publikigita en 1562
La verko Juvenilia, publikigita en 1562

Biografio redakti

Kiam li estis 18-jara li estis altirita de la rimarkindeco de la Julius Caesar Scaliger (1484-1558)[1] kaj estis invitita instrui en la ĉefepiskopa kolegio, en Auch. Poste, li instruis latinan en Villeneuve, kaj sekve en la Kolegio de Gvieno[2], Bordeaux, kie lia latina tragedio "Julius Caesar" estis prezentita. Kelka tempo antaŭ 1552 li faris kelkajn prelegojn en la Kolegio de la kardinalo Lemoine[3][4], en Parizo, kiu altiris grandan aŭdantaron, inkludante la reĝon Henriko la 2-a kaj lia edzino-reĝino kiuj estis inter la ĉeestantaro.

Inter sia lernantaro estis Rémy Belleau (1528-1577)[5], Jean de la Taille (1540-1607)[6], la poeto kaj dramaturgo Étienne Jodelle (1532-1573)[7] kaj la franca juristo Vaquelin de la Fresnaye (1536-1608)[8]. En Parizo, li prenis parton en la plej granda cirklo da humanistoj kaj poetoj, kiuj inkluzivis la humaniston Jean Dorat (1508-1588)[9], Joachim du Bellay (1522-1560)[10], Jean Antoine de Baïf (1532-1589)[11] kaj Pierre de Ronsard (1524-1585)[12], kiu estonte komentarius la verkon "La amoj de Kasandra" kaj la kontinuado de la amoj.

Li verkis preskaŭ ekskluzive en la latina: epigramojn, odojn, satiraĵojn kaj leterojn, kiuj larĝe cirkulis antaŭ ol presiĝi. Liaj preĝoj restis kiel modeloj por la studentoj tra la tuta 18-a jarcento. Lia sukceso kreis al li multajn malamikojn, kaj li estis arestita pro samseksemeco, sed, la interveno de povoplenaj amikoj, ĉefe de sia lernanto kaj amanto, Memmius Fremiot, lin liberigis. Li estis same akuzita en Tuluzo, kaj li saviĝis dank'al ĝustatempa fuĝo. La registraĵoj de la urbo montras ke li estis bilde bruligita kiel hugenoto kaj sodomianto (1554).

Post vagadi kaj malsekura vivado dum kelkatempo en Italio, li ricevis kaj akceptis inviton de la kardinalo Hipolito la 2-a d'Este por establiĝi en Romo, en 1559. En 1561, Mureto revizitis Francion kiel membro de la sekvantaro de la kardinalo ĉe la konferenco inter la romiaj katolikoj kaj la protestantoj, okazinta en Poissy. Li reiris Romo-n en 1563. Liaj predikoj kreis al li grandan reputacion, kaj, en 1578, li ricevis tentan proponon el la reĝo de Pollando[13] por fariĝi profesoro pri jurisprudenco ĉe lia ĵus kreita kolegio en Krakovo. Mureto, tamen, kiu ĉirkaŭe de 1576 estis alpreninta la sanktajn ordenojn, estis induktita de la papo Gregorio la 13-a por resti en Romo, kie li mortis en la 4-a de Junio 1585.

Mureto eldonis serion da klasikaj aŭtoroj kun saĝaj kaj kleraj rimarkoj.

Verkoj redakti

  • Amoenitates poeticae: sive Theodori Bezae, Marci-Antonii Mureti, et Joannis Secundi - 1779
  • Argumentorum, et scholiorum in Terentium liber, ad Iacobum Surianum patricium Venetum, Venetiis, 1559
  • Aristotelis Rhetoricorum libri duo, M. Antonio Mureto interprete, Romae, 1585
  • Aristotelis Stagiritae De moribus ad Nicomachum libri decem, Basileae, 1566
  • Catullus, et in eum commentarius M. Antonij Mureti, Lugduni, 1559
  • Commentarius in quattuor titulos e libro primo Digestorum iuris ciuilis, Ferrariae, 1581
  • Du volumoj da Scripta selecta, eldonita de J. Frey, 1871.
  • Editio princeps, Verona (1727-1730).
  • Epistolarum liber, 1584
  • Horatius, in eundem annotationes, Venetiis, 1555
  • La amoj de Pierre de Ronsard, ĵuse de li pligrandigita kaj komentariita de Marc Antoine de Muret, Parizo, 1553
  • M. Antonij Mureti Oratio habita Romae in funere Karoli IX Gallorum regis, Florentiae, 1574
  • M.T. Ciceronis Epistolae ad familiares, Venetiis, 1556
  • Orationes tres de studiis literarum, Venetiis, 1555
  • Orationum Ciceronis in Catilinam explicatio, ad Leonardum Mocenicum, patricium Venetum, Parisiis, 1581
  • Sex. Propertius, in eum scholia, ad Franciscum Gonzagam, Lugduni, 1559
  • The Iuvenilia of Marc-Antoine Muret, eldonita kaj tradukita de Kirk. M. Summers, Columbus, OH: 2006
  • Tibullus, in eum scholia, ad Torquatum Bembum, Lugduni, 1559
  • Variae lectiones, eldonita de Friedrich August Wolf kaj J. H. Fasi, 1791-1828.
  • Variarum lectionum libri VIII, ad Hippolytum Estensem cardinalem, Venetiis, 1559
  • Julio Cezaro - tragedio de Seneko, 1591

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Personensuche
  2. La Kolegio de Gvieno estis fondita en Bordeaux, en la jaro 1533. La kolegio renomiĝis pro la instruado de la liberalaj artoj inter la jaroj 1537 kaj 1571, kaj altiris studentojn kiel Michel de Montaigne.
  3. La Kolegio de la Kardinalo Lemoine estas kolegio kiu apartenis al la malnova Universitato de Parizo. La Kardinalo Lemoine estis sendita al Parizo de la papo, en la kvalito kiel legato, por finigi la disputojn pri landlimo inter Anglio kaj Francio kaj tie fondis la kolegion.
  4. La Kardinalo Jean Lemoine (1250-1313) estis episkopo de Arras kaj papa legato de Bonifaco la 8-a (1235-1303) ĉe la franca reĝo Filipo la Bela. Li fondis kolegion, kiu portas sian nomon en Parizo.
  5. Encyclopaedia Britannica[rompita ligilo]
  6. Encyclopaedia Britannica[rompita ligilo]
  7. Encyclopaedia Britannica[rompita ligilo]
  8. Encyclopaedia Britannica[rompita ligilo]
  9. Personensuche
  10. Encyclopaedia Britannica[rompita ligilo]
  11. Encyclopaedia Britannica[rompita ligilo]
  12. Bibliothèque Nationale de France
  13. 13,0 13,1 Personensuche
  14. Personensuche
  15. Personensuche
 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj