Marko Demetrović

(Alidirektita el Marko DEMETROVIĆ)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Marko DEMETROVIĆ (naskiĝis en 1909, mortis la 21-an de novembro 1994 en Zagrebo) estis kroata esperantisto.

Li lernis Esperanton en 1928 kaj ofte gvidis kursojn. Li kunredaktis ekde 1933 la revuon La Suda Stelo, kie aperis pluraj liaj tradukoj.