Marko SANUDO (itale Marco Sanudo, ĉirkaŭ 1153 – inter 1220 kaj 1230, plej probable 1227) estis la kreanto kaj unua Duko de la Duklando de la Arkipelago, post la Kvara Krucmilito.

Marko Sanudo
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1153
en Venecio
Morto ĉirkaŭ 1227
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Familio
Dinastio Sanudo vd
Infanoj Angelo Sanudo vd
Profesio
Okupo militisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Patrinflanka nevo de la Doĝo de Venecio Enriko Dandolo, li estis partoprenanto en la Kvara Krucmilito (1204). Li estis parto de la negocado kiam la Venecia respubliko aĉetis la insulon Kreto el Bonifaco de Montferrato.

Inter 1205 kaj 1207, aŭ tuj post 1213-1214 depende de la fontoj, li arigis ŝiparon kaj konkeris la insulon Naksoso, de kie li fondis la komencon de la Duklando Naksoso. Li konstruis novan ĉefurbon sur la insulo, nome Kastro (nune la ĉefa haveno de urbo Naksoso). Dum sia regado, li miksis la bizancan kaj okcidentan organizadojn.

Li iĝis vasalo de la Latina Imperiestro Henriko de Flandrio ĉirkaŭ 1210 aŭ 1216. Por sia senjoro, li luktis kontraŭ la Nicea imperio. Kaj por Venecio, li partoprenis en la Kreta ekspedicio de 1211.

Bibliografio redakti

  • J.K. Fotheringham kaj L.R.F. Williams, Marco Sanudo, conqueror of the Archipelago, Clarendon Press, Oxford, 1915.
  • Charles A. Frazee, The Island Princes of Greece: The Dukes of the Archipelago, Adolf M. Hakkert, Amsterdam, 1988. ISBN 90-256-0948-1
  • Paul Hetherington, The Greek Islands: Guide to the Byzantine and Medieval Buildings and their Art, Londres, 2001. ISBN 1-899163-68-9
  • Guillaume Saint-Guillain, «Les Conquérants de l'Archipel. L'Empire latin de Constantinople, Venise et les premiers seigneurs des Cyclades.», en Gherardo Ortali, Giorgio Ravegnani kaj Peter Schreiner (dir.), Quarta Crociata. Venezia - Bisanzio - Impero Latino., Istituto Veneto di Scienze, Lettere ed Arti, Venise, 2006. ISBN 88-88143-74-2
  • Setton, Kenneth M. (ĝenerala redaktoro), A History of the Crusades: Volume II — The Later Crusades, 1189–1311. Robert Lee Wolff kaj Harry W. Hazard, eldonistoj. University of Wisconsin Press: Milwaukee, 1969.
  • J. Slot, Archipelagus Turbatus. Les Cyclades entre colonisation latine et occupation ottomane. c.1500–1718., Publications de l'Institut historique-archéologique néerlandais de Stamboul, 1982. ISBN 90-6258-051-3.