Karl Marx

germana filozofo kaj ekonomikisto
(Alidirektita el Markso)

Karl MARX (Esperantigite Karlo Henriko MARKSO; germane Karl Heinrich Marx [karl HAJNriĥ marks];[1] naskiĝis la 5-an de majo 1818, mortis la 14-an de marto 1883) estis filozofo el Germanio.

Karl Marx
Karl Marx en 1875
Karl Marx en 1875
Persona informo
Naskonomo Karl Heinrich Marx
Naskiĝo 5-an de majo 1818 (1818-05-05)
en Treviro, Rejnprovinco, Flag of the Kingdom of Prussia (1803-1892).svg Reĝlando Prusio
Morto 14-an de marto 1883 (1883-03-14) (64-jara)
en Londono, Anglio, Flag of the United Kingdom.svg Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Mortis pro pulma malsano [#]
Tombo Tombejo Highgate [#]
Religio ateismo [#]
Etno aŝkenazoGermanoj [#]
Lingvoj germana [#]
Loĝloko LondonoTreviroBerlinoParizoBruselo [#]
Ŝtataneco Reĝlando Prusio [#]
Alma mater Bonna universitatoFriedrich-Schiller-Universitato JenaHumboldt-Universitato en Berlino • Gimnasium Real Frederick William III [#]
Partio Komunista Ligo [#]
Subskribo Karl Marx
Familio
Patro Heinrich Marx [#]
Patrino Henriette Presburg [#]
Gefratoj Emilie Conradi • Louise Juta • Mauritz David Marx • Sophia Marx [#]
Edz(in)o Jenny Marx [#]
Infanoj Eleanor Marx • Jenny Longuet • Laura Marx • Edgar Marx • Frederick Demuth • Heinrich Edward Guy Marx • Jenny Evelin Francis Marx [#]
Parencoj Ludwig von Westphalen [#]
Profesio
Alia nomo Glückskind [#]
Okupo ekonomikistoĵurnalistohistoriistofilozofosociologo • revoluciulo • poeto • politikisto [#]
Laborkampo ekonomikosociologiofilozofioekonomio [#]
Aktiva en Kolonjo [#]
Doktoreca konsilisto Bruno Bauer [#]
Verkado
Verkoj Ekonomikaj kaj Filozofiaj Manuskriptoj je 1844 ❦
La Kapitalo ❦
La Germana Ideologio ❦
Manifesto de la Komunista Partio [#]
Filozofo Thinking man.png
Skolo/tradicio Hegelismo, Marksismo
Ĉefaj interesoj Politikisto, Ekonomikisto, Filozofo, klasbatalo
Noteblaj ideoj kunfondinto de marksismo
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Liaj sekvantoj fondis la skolon de marksismo per liaj hegela analizo kaj kritiko de kapitalismo. Markso diris, ke al kapitalismo, post lukto inter la burĝaro kaj proletaro, sekvos komunismo konstituita de libera asocio de produktistoj.[2] Per revolucia agado, oni atingus soci-ekonomikan emancipigon.[3]

Marksismo aplikita paceme al demokratio estas socialismo. Dum la 20-a jarcento, komunismo kaj socialismo floris inter 1917-89, precipe en Eŭropo kaj Azio, laŭ ege diversaj reĝimoj precipe en Rusio, Ĉinio, Vjetnamio, Kubo, sed ankaŭ en Etiopio, Svedio, Kamboĝo, Britio, (efemere) Ĉilio kaj en multaj aliaj landoj.

Markso grave influis la duan parton de la 19-a jarcento kaj la 20-an jarcenton.

Multaj el liaj libroj estas kunverkitaj kun lia amiko Frederiko Engelso, tiom ke oni kutime eldonas la verkaron de ambaŭ aŭtoroj kune, ekz-e en Germanio en "Markso-Engelso-Verkaro". [4]

Marx estis priskribita kiel unu el la plej influaj figuroj de la historio de la homaro, kaj liaj verkoj estis kaj laŭditaj kaj kritikitaj.[5] Lia verkaro pri ekonomiko metis la bazon por multo de la nuntempa kompreno de la konceptoj de laboro kaj de ties rilato kun la kapitalo, kaj la posta ekonomika pensaro.[6][7][8] Multaj intelektuloj, sindikatoj, artistoj kaj politikaj partioj tutmonde estis influitaj de la verkaro de Marx, kaj multaj el ili modifis aŭ adaptis liajn ideojn. Marx estas tipe citita kiel unu el la ĉefaj arkitektoj de la moderna socia scienco.[9][10]

BiografioRedakti

Markso estis juda laŭ familia deveno, luterano laŭ denaska religio, ateisto laŭ kredo, germana laŭ naskiĝo kaj brita laŭ lando. Li loĝis malriĉe kaj sen posteno en Londono kun sia familio, esplorante kaj verkante en la biblioteko de la Brita Muzeo. Danke al la heredaĵo de Friedrich Engels, li povis dediĉi sian vivon al politiko kaj filozofio. Lia filino Laura Marx edziniĝis al lia disĉiplo Paul Lafargue.

Infanaĝo kaj edukado: 1818–1836Redakti

 
Naskoloko de Marx, nuntempe Brückenstraße 10, en Trier. La familio okupis du ĉambrojn en la teretaĝo kaj tri en la unua etaĝo.[11] Aĉetita de la Socialdemokratia Partio de Germanio en 1928, ĝi nuntempe estashejmo de muzeo dediĉita al li.[12]

Karl Heinrich Marx naskiĝis la 5an de Majo 1818 el Heinrich Marx (1777–1838) kaj Henriette Pressburg (1788–1863). Li naskiĝis en Brückengasse 664 en Trier, antikva urbo tiam parto de la Prusia Provinco Malsupra Rejno.[13] La familio de Marx estis origine de nereligiaj judoj, sed konvertitaj formale al kristanismo en lia frua infanaĝo. Lia patrinflanka avo estis nederlanda rabeno, dum lia patroflanka avo estis haviginta al Trier la rabenojn el 1723, rolo plenumita de lia avo Meier Halevi Marx.[14] Lia patro, infane konata kiel Herschel, estis la unua en la linio kiu ricevis nereligian edukadon. Li iĝis advokato de komforta supra meza klaso kaj la familio posedis nombrajn vitejojn por Mozela vino, aldone al lia enspezo kiel advokato. Antaŭ la nasko de sia filo kaj post la abolo de la Juda emancipiĝo en Rejnlando,[15] Herschel konvertis el judismo por aliĝi al la ŝtata Evangelia Eklezio de Prusio, prenanta la germanlingvan antaŭnomon Heinrich super la jida Herschel.[16]

Estante nereligia, Heinrich estis homo de Klerismo, interesita en la ideoj de filozofoj Immanuel Kant kaj Voltaire. Estante klasika liberalulo, li partoprenis en agitado por konstitucio kaj reformoj en Prusio, kiu estis tiam absoluta monarkio.[17] En 1815, Heinrich Marx eklaboris kiel advokato kaj en 1819 translokigis sian familion al dek-ĉambra proprejo ĉe la Porta Nigra.[18] Lia edzino, Henriette Pressburg, estis nederlanda judino el prospera familio de negocistoj kiuj poste fondis lea faman kompanion Philips. Ŝia fratino Sophie Pressburg (1797–1854) edziĝis al Lion Philips (1794–1866) kaj estis la avino kaj de Gerard Philips kaj de Anton Philips kaj pra-avino de Frits Philips. Lion Philips estis riĉa nederlanda fabrikisto kaj komercisto de tabako, el kiu Karl kaj Jenny Marx poste ofte dependos por monpruntoj kiam ili estos ekzilitaj en Londono.[19]

Oni konas malmulte pri la infanaĝo de Marx.[20] La tria el naŭ filoj, li iĝis la plej aĝa filo kiam lia frato Moritz mortis en 1819.[21] Marx kaj liaj survivantaj gefratoj, Sophie, Hermann, Henriette, Louise, Emilie, kaj Caroline, estis baptitaj en la Luterana Eklezio en Aŭgusto 1824, kaj ilia patrino en Novembro 1825.[22] Marx estis private edukita de sia patro ĝis 1830 kiam li eniris en Triera Altlerneja "Friedrich-Wilhelm-Gymnasium", kies studestro, nome Hugo Wyttenbach, estis amiko de lia patro. Uzante multajn liberalajn humanistojn kiel instruistoj, Wyttenbach vekis la koleron de la loka konservativa registaro. Sekve, polico atakis la lernejon en 1832 kaj malkovris, ke literaturo esprimanta politikan liberalismon estis distribuata inter studentoj. Konsiderinte la distribuadon de tia materialo konspira fakto, la aŭtoritatoj instituciis reformojn kaj anstataŭis kelkajn stabanarojn dum la ĉeesto de Marx tie.[23]

En Oktobro 1835 estante 17-jaraĝa, Marx veturis al la Universitato de Bonn dezirante studi filozofion kaj literaturon, sed lia patro insistis pri juro kiel pli praktika kampo.[24] Pro misordo referencita kiel "malforta brusto",[25] Marx estis malŝarĝita el deviga militservo kiam li estis 18-jaraĝa. Estante en la Universitato de Bonn, Marx aliĝis al Klubo de Poetoj, grupo enhavanta politikajn radikalojn kiuj estis kontrolitaj de la polico.[26] Marx aliĝis ankaŭ la Triera Taverna Klubo, nome drinkosocieto (germane Landsmannschaft der Treveraner) kie multaj ideoj estis diskutitaj kaj iam li servis kiel la kluba kunprezidanto.[27][28] Aldone, Marx estis enirinta en kelkaj disputoj, kelkaj el kiuj estis seriozaj: en Aŭgusto 1836 li partoprenis en [[duelo[[ kun membro de la universitata Corps Borussia Bonn.[29] Kvankam liaj rezultoj estis dekomence bonaj, ili baldaŭ malboniĝis, kio kondukis lian patron devigi transiron al la pli serioza kaj akademia Universitato de Berlino.[30]

Hegelismo kaj frua ĵurnalismo: 1836–1843Redakti

 
Jenny von Westphalen en la 1830-aj jaroj.

Pasigante someron kaj aŭtunon en 1836 en Trier, Marx iĝis pli serioza pri siaj studoj kaj sia vivo. Li fianĉiĝis al Jenny von Westphalen, edukita membro de la malgranda nobelaro kiu estis konata de Marx ekde sia infanaĝo. Ĉar ŝi rompis sian fianĉiĝon al juna aristokrato por esti kun Marx, ilia rilato estis socie polemika pro diferencoj inter iliaj religiaj kaj klasaj originoj, sed Marx amikiĝis kun ŝia patro Ludwig von Westphalen (nome liberala aristokrati) kaj poste dediĉos sian doktorigan disertacion el li.[31] Sep jarojn post ilia fianĉiĝo, la 19an de Junio 1843, ili geedziĝis en protestanta kirko en Kreuznach.[32]

En Oktobro 1836, Marx alvenis en Berlinon, matrikuliĝis en la universitata fakultato pri juro kaj luprenis ĉambron en Mittelstrasse.[33] Dum sia unua lernotempo, Marx ĉeestis prelegojn de Eduard Gans (kiu reprezentis la progreseman Hegelan vidpunkton, prilaboritan per racia disvolvigo en historio emfazante partikulare ties liberecajn aspektojn, kaj la gravon de sociaj aferoj) kaj de Karl von Savigny (kiu reprezentis la Historian Jurskolon).[34] Kvankam studante juron, li estis fascinita de filozofio kaj serĉis manieron kombini ambaŭ, en la kredo ke "sen filozofio nenio povas esti plenumita".[35] Marx interesiĝis en la ĵus mortinta germana filozofo Georg Wilhelm Friedrich Hegel, kies ideoj estis tiam amplekse debatitajj ĉe eŭropaj filozofiaj cirkloj.[36] Dum resaniĝo en Stralau, li aliĝis al la Klubo de Doktoroj (Doktorklub), nome studenta grupo kiu diskutis Hegelismajn ideojn, kaj pere de ili li eniris en grupo de radikalaj pensuloj konata kiel Junaj Hegelanoj en 1837. Ili kuniĝis ĉe Ludwig Feuerbach kaj Bruno Bauer, kaj Marx disvolvis partikulare proksiman amikecon kun Adolf Rutenberg. Kiel Marx, la Junaj Hegelanoj estis kritikaj pri la Hegelaj metafizikaj principoj, sed adoptis lian dialektikan metodon por kritiki la establitajn socion, politikon kaj religion el maldekstra perspektivo.[37] La patro de Marx mortis en Majo 1838, rezulte en malpliigo de enspezo por la familio.[38] Marx estis estinta emocie tre proksima al sia patro kaj trezorigis lian memoron post lia morto.[39]

Ĉirkaŭ 1837, Marx estis verkanta kaj fikcion kaj ne-fikcion, kaj estis finkompletigitan novelon, Skorpion und Felix, Humoristischer Roman; poezian teatraĵon, Oulanem; same kiel nombrajn ampoemojn dediĉitajn al Jenny von Westphalen. Neniu el tiuj fruaj verkoj estis publikigitaj dum lia vivodaŭro.[40] La ampoemoj estis publikigitaj postmorte ekzemple en la Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 1.[41] Marx tuj abandonis fikcion por aliri al aliaj celoj, kiel la studo kaj de angla kaj de itala, arta historio kaj la traduko de latinlingvaj klasikaĵoj.[42] Li ekkunlaboris kun Bruno Bauer por editi la verkon de Hegel nome Vorlesungen über die Philosophie der Religion (Pri filozofio de religio) en 1840. Marx engaĝiĝis ankaŭ al verkado de sia doktoriga disertacio, Differenz der demokritischen und epikureischen Naturphilosophie (Diferenco inter Demokrita kaj Epikura naturfilozofiojn),[43] kiun li finkompletigis en 1841. Ĝi estis priskribita kiel "kuraĝa kaj origina verko en kiu Marx montras, ke teologio devas esti forlasita por la supera kompreno de filozofio".[44] La eseo estis polemika, partikulare inter la konservativaj profesoroj de la Universitato de Berlino. Marx decidis anstataŭe submeti sian disertacion al la pli liberala Universitato de Jena, kie fakultato havigis al li lian Doktorigon en Aprilo 1841.[45][46] Ĉar Marx kaj Bauer estis ambaŭ ateistoj, en Marto 1841 ili ekplanis por gazeto titolita Archiv des Atheismus (Ateismaj Arkivoj), sed ĝi neniam alvenis al kreado. En Julio, Marx kaj Bauer veturis al Bonn el Berlino. Tie ili skandalis sian klason ebriaj, ridante en preĝejo kaj galope tra la stratoj sur azenoj.[47]

Marx estis konsideranta akademian karieron, sed tiu vojo estis barita de la registara kreskanta opozicio al la klasika liberalismo kaj al la Junaj Hegelanoj.[48] Marx translokiĝis al Kolonjo en 1842, kie li iĝis ĵurnalisto, verkante por la radikala gazeto Rheinische Zeitung (Rejnlanda gazzeto), esprimante siajn fruajn konsiderojn pri socialismo kaj sian kreskantan intereson en ekonomiko. Marx kritikis dekstremajn eŭropajn registarojn same kiel la figurojn en la liberala kaj socialisma movadoj, kiujn li pensis neefikaj aŭ kontraŭ-produktivaj.[49] La gazeto altiris la atenton de la prusiaj registaraj cenzuristoj, kiuj kontrolis ĉiujn numeron por kapti insurekcieman materialon antaŭ presado, kaj Marx lamentis: "Nia gazeto devas esti prezentita al la polico por esti flarata, kaj se la policnazo flaras ion nekristana aŭ neprusia, la gazeto ne ricevos aperrajton".[50] Post la Rheinische Zeitung publikigis artikolon forte kritikante la rusian monarkion, caro Nikolao la 1-a postulis la malpermeson de la gazeto kaj la prusia registaro plenumis tion en 1843.[51]

Parizo: 1843–1845Redakti

En 1843, Marx iĝis kun-eldonisto de nova, radikala maldekstra pariza gazeto, nome Deutsch-Französische Jahrbücher (German-Francaj Analoj), tiam kreita de la germana aktivulo Arnold Ruge por kunigi germanajn kaj francajn radikalulojn.[52] Tiukadre Marx kaj lia edzino translokiĝis al Parizo en Oktobro 1843. Dekomence kunloĝante kun Ruge kaj lia edzino komunume en 23a de Rue Vaneau, ili trovis la vivkondiĉojn malfacilaj, kaj tiel translokiĝis post la nasko de sia filino Jenny en 1844.[53] Kvankam intencita por altiri verkistojn kaj el Francio kaj el Germanaj ŝtatoj, la Jahrbücher estis dominita de tiuj lastaj kaj la nura negermana verkisto estis la ekzilita rusa anarkiisto Miĥail Bakunin.[54] Marx kontribuis per du eseoj al la gazeto, nome "Zur Kritik der Hegelschen Rechtsphilosophie" (Kritiko de la Hegela Jurfilozofio)[55] kaj "Zur Judenfrage" (Pri la juda afero),[56] tiu lasta enkondukanta lian kredon, ke la proletaro estas revolucia forto kaj markanta lian aliĝon al komunismo.[57] Oni publikigis nur unu numeron, sed ĝi estis relative sukcesa, kaj ebligis la inkludon de satiraj odoj de Heinrich Heine pri la reĝo Ludoviko de Bavario, kio rezultis en la fakto ke germanaj ŝtatoj malpermesis ĝin kaj kaptis importitajn ekzemplerojn (Ruge tamen malakceptis plue financi la publikigon de pluaj numeroj kaj lia amikeco kun Marx rompiĝis).[58] Post la finigo de la gazeto, Marx ekverkis por la nura restinta necenzurita german-lingva radikala gazeto, Vorwärts! (Antaŭen!). Kun sidejo en Parizo, la gazeto estis konektita al la Ligo de la Justuloj, nome sekreta utopisocialisma societo de laboristoj kaj metiistoj. Marx ĉeestis en kelkaj el ties kunsidoj sed li ne mem aliĝis al la societo.[59] En Vorwärts!, Marx rafinis siajn ideojn pri socialismo baze sur ideoj de Hegelo kaj de Feuerbach pri dialektika materiismo, samtempe kritikante liberalulojn kaj aliajn socialistojn funkciantajn en Eŭropo.[60]

 
Friedrich Engels, kun kiu Marx renkontiĝis en 1844; ambaŭ estos dumvivaj amikoj kaj kunlaborantoj.

La 28-an de Aŭgusto 1844, Marx renkontiĝis kun la germana socialisto Friedrich Engels en pariza kafejo "Café de la Régence" kie oftis ŝakemuloj, kaj tiel oni komencis dumvivan amikecon.[61] Engels montris al Marx sian ĵus publikigitan Die Lage der arbeitenden Klasse in England (La kondiĉoj de la laborista klaso en Anglio),[62][63] kaj konvinkis Marx, ke la laborista klaso estu la agento kaj instrumento de la fina revolucio en historio.[64][65] Tuj, Marx kaj Engels estis kunlaborantaj pri kritikado de filozofiaj ideoj de la iama amiko de Marx nome Bruno Bauer. Tiu kunlabora verko estis publikigita en 1845 kiel Die heilige Familie (La sankta familio).[66][67] Kvankam kritikanta Bauer, Marx estis pli kaj pli influita de ideoj de Junaj Hegelanoj Max Stirner kaj Ludwig Feuerbach, sed eventuale Marx kaj Engels abandonis ankaŭ la materiismon de Feuerbach.[68]

Dum la epko kiam li loĝis en 38 Rue Vaneau en Parizo (el Oktobro 1843 ĝis Januaro 1845),[69] Marx engaĝiĝis en intensa studado de politika ekonomio (Adam Smith, David Ricardo, James Mill, ktp.),[70] francaj socialistoj (speciale Claude Henri St. Simon kaj Charles Fourier)[71] kaj la historio de Francio.[72] La studo de politika ekonomio estas studo kiun Marx plusekvos dum la cetero de sia vivo[73] kaj tio rezultos en lia ĉefa ekonomika verko - nome tri-voluma serio nomita Das Kapital.[74] Marksismo estas bazita grandparte sur tri influoj: la dialektiko de Hegel, la franca utopia socialismo kaj la angla ekonomiko. Kun lia frua studado de la dialektiko de Hegel, la studado kiun Marx faris dum tiu tempo en Parizo rezultis en la fakto ke ĉiuj gravaj komponantoj de "Marksismo" estis en la aero ĉirkaŭ la aŭtuno de 1844.[75] Marx estis konstante elpelita for sia studado de politika ekonomiko- ne nur pro la kutimaj ĉiutagaj postuloj de tiu epoko, sed aldone pro la eldono de radikala gazeto kaj poste pro organizado kaj direktado de klopodoj por politika partio dum jaroj de potenciale revoluciaj popularaj ribeloj de civitanaro. Tamen Marx ĉiam revenis al siaj ekonomikaj studoj: li klopodis "kompreni la internan funkciadon de kapitalismo".[72]

An outline of "Marksismo" had definitely formed in the mind of Karl Marx by late 1844. Indeed, many features of the Marxist view of the world's political economy had been worked out in great detail, but Marx needed to write down all of the details of his economic world view to further clarify the new economic theory in his own mind.[76] Accordingly, Marx wrote The Economic and Philosophical Manuscripts.[77] These manuscripts covered numerous topics, detailing Marx's concept of alienated labour.[78] However, by the spring of 1845 his continued study of political economy, capital and capitalism had led Marx to the belief that the new political economic theory that he was espousing – scientific socialism – needed to be built on the base of a thoroughly developed materialistic view of the world.[79]

The Economic and Philosophical Manuscripts of 1844 had been written between April and August 1844, but soon Marx recognised that the Manuscripts had been influenced by some inconsistent ideas of Ludwig Feuerbach. Accordingly, Marx recognised the need to break with Feuerbach's philosophy in favour of historical materialism, thus a year later (in April 1845) after moving from Paris to Brussels, Marx wrote his eleven "Theses on Feuerbach".[80] The "Theses on Feuerbach" are best known for Thesis 11, which states that "philosophers have only interpreted the world in various ways, the point is to change it".[78][81] This work contains Marx's criticism of materiismo (for being contemplative), idealism (for reducing practice to theory), and, overall, philosophy (for putting abstract reality above the physical world).[78] It thus introduced the first glimpse at Marx's historia materiismo, an argument that the world is changed not by ideas but by actual, physical, material activity and practice.[78][82] In 1845, after receiving a request from the Prussian king, the French government shut down Vorwärts!, with the interior minister, François Guizot, expelling Marx from France.[83] At this point, Marx moved from Paris to Brussels, where Marx hoped to once again continue his study of capitalism and political economy.

MarksismoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Marksismo.
 
Marx-Engels-Forumo en Orienta Berlino.
 
Karl Marx en Hannover (1867; foto de Friedrich Karl Wunder).
 
Titolpaĝo de la originalo de Das Kapital (1867).

Markso vidis la historion kiel lukto inter klasoj. Markso estas materiisto, kredinte ke historio kaj ĉiu ago de homo estas bazita, rekte aŭ nerekte, sur la materia stato de homo, alivorte sur la ekonomio. Markso ankaŭ estis hegelisma, tial li vidis ĉion kiel lukto inter kontraŭoj, lukto kiu finiĝas post tempo en nova, pli alta sintezo (tial, Markso kredis je la ideo de progreso). Ekzemple, kapitalismo venas el la feŭdismo per la lukto inter la nobelaro kaj la burĝaro.

Per tia analizo pri historio kaj pri kapitalismo, Markso konkludis ke la proletaro luktos kontraŭ la burĝaro kaj renversos la kapitalismon por starigi socialismon, sub kiu la proletaro regos, kaj poste la komunismon, ĉe kiu kontraŭecaj sociaj klasoj ne plu ekzistos. Privata posedaĵo de la produktadrimedoj fariĝos malbona memoro kaj ŝtata potenco forvelkos.

 
Bildo de Marx sur monbileto de GDR

En sia analizo, Markso montris kiel kapitalismo estas maljusta: la kapitalisto, per sia kapitalo, aĉetas kaj kunigas enigaĵojn – krudajn materialojn, laboron, maŝinon, konstruojn, ktp – por fari eligaĵon – la produkton. Li povas vendi la produkton je prezo pli alta ol la fizikaj enigaĵoj pro la aldono de laboro. Tial la profito devenas de la aldono de laboro. Sed por havi la profiton por si mem, la kapitalisto devas friponi siajn laborantojn: li pagas al la laborantoj malpli da mono ol ili perlaboris por la kompanio, nur tiom, kiom ili nepre bezonas por sia vivtenado, kaj enpoŝigas la kromlaboron de la laboristo, la pluslaboron kaj do la plusvaloron. Alivorte, la kapitalisto ŝtelas la profiton el la poŝo de siaj laborantoj. La eble plej granda merito de Markso estas ke li eltrovis la fonton de la kapitalisma profito kaj la funkciadon de la kapitalismo. Tion li prezentis en sia pli grava verko, La kapitalo kaj en prelego populare klarigis en verketo: Karlo Markso: Salajro, prezo kaj profito.

Kvankam Markso estis juda sole laŭ etno, lia bildo de la estonta mondo similas al tiu de la profetoj de la Biblio, kiuj ankaŭ antaŭdiris pri estonta mondordo de justeco kaj venĝo por la malriĉularo, kun la diferenco, ke tiuj bazis sin sur kredo, dum Markso sur sciencaj argumentoj.

Markso kredis ke komunisma revolucio ekos en industrie evoluinta lando, kiel en la tiama Britio, FrancioGermanio, sed fakte ĝi ekis en Rusio (1917) kaj poste en Ĉinio, Vjet-Namo, Kamboĝo, Etiopio, Kubo kaj aliaj ne industriigitaj landoj, zenitinte ĉirkaŭ 1980. Plejparte ne la proletaro sed la kamparanoj ribelis kontraŭ nedisvolvigita kapitalismo aŭ eĉ kontraŭ reĝo. Socialismaj ŝtatoj estiĝis fine de la dua mondmilito en al orienta Eŭropo, ankaŭ en orienta Germanio - tie, post fondo de la okcidentgermana Federacia Respubliko Germanio proklamiĝis la Germana Demokratia Respubliko. Inter 1989-91, la ekonomia kaj politika krizo en la eŭropaj socialismaj landoj kondukis al disfalo de la socialisma sistemo en tiuj landoj, kaj la kapitalismo ree anstataŭis ĝin tie.

Marksismo estis disvastigita en okcidenta Eŭropo nome kiel socialismo, precipe en la nordo, kaj kiel marksismo universitata, kie baza marksismo fariĝis parto de la mensa pensaro de la intelektularo. Post 1989, la marksismo perdis multe da adeptoj pro la disfalo de la Eŭropa socialismo. Ĉefe pro la financa kaj ekonomia krizoj de 2009 la intereso pri la verkoj de Karlo Markso revigliĝis.

La ideo de historio kiel materiisma, progresa kaj kiel rezulto de lukto kaj etapoj estas tiel populara en la Okcidento, ke multaj ne rekonas ĝin kiel marksisman. Eble ĉar Darvino pensis simile laŭ populara kredo (sed ne laŭ fakto).

Verkoj de Karlo Markso en EsperantoRedakti

 
Poŝtmarko pri Markso de Okcidenta Germanio (Bundesrepublik Deutschland) 1968

Verkoj de Karlo Markso en originala germanaRedakti

 
Karl Marx
 
Marx kun sia filino Jenny (1869)
  • Zur Kritik der Hegelschen Rechtsphilosophie (1844, MEW 1)
  • Ökonomisch-philosophische Manuskripte aus dem Jahre 1844 (MEW Ergänzungsband I)
  • Die heilige Familie, gegen den Junghegelianer Bruno Bauer gerichtet (kun Engels, 1844, MEW 2)
  • Die deutsche Ideologie, gegen Max Stirner gerichtet (mit Engels, 1844, MEW 3)
  • Thesen über Feuerbach, 1845 (MEW 3)
  • Das Elend der Philosophie, gegen Pierre-Joseph Proudhon gerichtet (1847, MEW 4)
  • Manifest der Kommunistischen Partei (MEW 4)
  • Lohnarbeit und Kapital (1849, MEW 6)
  • Grundrisse der Kritik der politischen Ökonomie (Ökonomische Manuskripte, 1857/58, MEW 42)
  • Zur Kritik der politischen Ökonomie (1859, MEW 13)
  • Lohn, Preis und Profit (1865, MEW 16)
  • Das Kapital
  • Die Klassenkämpfe in Frankreich 1848 bis 1850 (1850, MEW 7)
  • Der achtzehnte Brumaire des Louis Bonaparte (1852, MEW 8)
  • Herr Vogt (1860, MEW 14)
  • Der Bürgerkrieg in Frankreich (1871, MEW 17, S. 313–365) pri la Pariza Komunumo
  • Kritik des Gothaer Programms (1875, MEW 19)

Verkoj pri Karlo Markso en EsperantoRedakti

Verkoj pri Karlo Markso en aliaj lingvojRedakti

  • Maximilien Rubel: Bibliographie des oeuvres de Karl Marx. Avec en app. un Répertoire des oeuvres de Friedrich Engels. Rivière, Paris 1956
  • Maximilien Rubel: Supplement à la bibliographie des oeuvres de Karl Marx. Rivière, Paris 1959
  • Das Werk von Marx und Engels in der Literatur der deutschen Sozialdemokratie (1869-1895). Bibliographie. Dietz Verlag, Berlin 1979
  • Bert Andréas: Karl Marx / Friedrich Engels. Das Ende der klassischen deutschen Philosophie. Bibliographie. Trier 1983, S. 155-196 (= Schriften aus dem Karl-Marx-Haus, Trier Heft 28) Nachweise von Drucken, Zitaten und Übersetzungen.
  • Calhoun, Craig J. (2002). Classical Sociological Theory. Oxford: Wiley-Blackwell. ISBN 978-0-631-21348-2.
  • Gernot Gabel: Karl Marx. Verzeichnis der Dissertationen aus westeuropäischen und nordamerikanischen Ländern 1890–2000. Ed. Gemini, Hürth 2009 (Bibliographien zur Philosophie 19) ISBN 978-3-922331-49-0.
  • Hobsbawm, Eric (2011). How to Change the World: Tales of Marx and Marxism. London: Little, Brown. ISBN 978-1-4087-0287-1.
  • Karl Marx Bibliografie (Klassiker der Soziologie) Archiv für die Geschichte der Soziologie in Österreich, Graz

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. La nomo "Karl Heinrich Marx", uzita en variaj vortaroj, estis bazita sur eraro. Lia naskatestilo diras "Carl Heinrich Marx", dum aliloke estas uzata "Karl Marx". "K.H. Marx" estis uzita nur en liaj poeziaj kolektoj kaj en la transskribo de lia prelegaro; ĉar Marx deziris omaĝi sian patron, kiu mortiĝis en 1838, li nomis sin mem "Karl Heinrich" en tri dokumentoj. Ekzemple artikolo de Friedrich Engels "Marx, Karl Heinrich" en Handwörterbuch der Staatswissenschaften (Jena, 1892, kolumno 1130 al 1133 vidu MECW Volume 22, pp. 337–45) ne justigas la atribuon fare de Marx de meza nomo. Vidu Heinz Monz: Karl Marx. Grundlagen zu Leben und Werk. NCO-Verlag, Trier 1973, p. 214 kaj 354, respektive.
  2. Karl Marx: Critique of the Gotha Program Alirita la 9an de junio 2019.
  3. Calhoun 2002, pp. 23–24
  4. (orig.: Marx-Engels-Werke, mallongigite: MEW) aŭ, lastatempe, la historian-kritikan verkaron de ambaŭ: Markso-Engelso-ĉiomeldono (orig.: Marx-Engels-Gesamt-Ausgabe, mallongigite: MEGA).
  5. "Marx the millennium's 'greatest thinker'". BBC News World Online. 1a de oktobro 1999. Alirita la 9an de junio 2019.
  6. Roberto Mangabeira Unger. Free Trade Reimagined: The World Division of Labor and the Method of Economics. Princeton: Princeton University Press, 2007.
  7. John Hicks, "Capital Controversies: Ancient and Modern." The American Economic Review 64.2 (Majo 1974) p. 307: "The greatest economists, Smith or Marx or Keynes, have changed the course of history ..."
  8. Joseph Schumpeter Ten Great Economists: From Marx to Keynes. Volume 26 of Unwin University books. Edition 4, Taylor & Francis Group, 1952 (ISBN 0-415-11078-5 kaj ISBN 978-0-415-11078-5)
  9. . Marxism and Method.
  10. (2017) “Max Weber”. Alirita 10a de decembro 2017.. “Max Weber is known as a principal architect of modern social science along with Karl Marx and Emil Durkheim.”. 
  11. McLellan 2006, p. 178, Plate 1.
  12. Wheen 2001. pp. 12–13.
  13. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, p. 7; Wheen 2001, paĝoj 8, 12; McLellan 2006, p. 1.
  14. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 4–5; Wheen 2001, paĝoj 7–9, 12; McLellan 2006, paĝoj 2–3.
  15. Carroll, James. (2002) Constantine's Sword: The Church and the Jews – A History (angle). Houghton Mifflin Harcourt. ISBN 978-0-547-34888-9.
  16. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 4–6; McLellan 2006, paĝoj 2–4.
  17. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 5, 8–12; Wheen 2001, p. 11; McLellan 2006, paĝoj 5–6.
  18. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, p. 7; Wheen 2001, p. 10; McLellan 2006, p. 7.
  19. Wheen 2001, chpt. 6
  20. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, p. 12; Wheen 2001, p. 13.
  21. McLellan 2006, p. 7.
  22. (2004) Karl Marx: Dictionary of National Biography. Volume 37. Oxford University Press, p. 57–58. ISBN 978-0-19-861387-9.
  23. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 12–15; Wheen 2001, p. 13; McLellan 2006, paĝoj 7–11.
  24. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 15–16; Wheen 2001, p. 14; McLellan 2006, p. 13.
  25. Wheen 2001, p. 15.
  26. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, p. 20; McLellan 2006, p. 14.
  27. Wheen 2001, p. 16; McLellan 2006, p. 14
  28. Holmes, Rachel, "Karl Marx: the drinking years", 14a de Oktobro 2017.necesas abono
  29. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 21–22; McLellan 2006, p. 14.
  30. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, p. 22; Wheen 2001, paĝoj 16–17; McLellan 2006, p. 14.
  31. Fedoseyev 1973, p. 23; Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 23–30; Wheen 2001, paĝoj 16–21, 33; McLellan 2006, paĝoj 15, 20.
  32. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 70–71; Wheen 2001, paĝoj 52–53; McLellan 2006, paĝoj 61–62.
  33. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, p. 31; McLellan 2006, p. 15.
  34. McLellan 2006, p. 21
  35. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, p. 33; McLellan 2006, p. 21.
  36. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 32–34; Wheen 2001, paĝoj 21–22; McLellan 2006, paĝoj 21–22.
  37. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 34–38; Wheen 2001, p. 34; McLellan 2006, paĝoj 25–27.
  38. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 44,69–70; McLellan 2006, paĝoj 17–18.
  39. Sperber 2013, paĝoj 55–56.
  40. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, p. 33; McLellan 2006, paĝoj 18–19
  41. New York: International Publishers,1975,pp. 531–632
  42. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, p. 33; Wheen 2001, paĝoj 25–26.
  43. La disertacio de Marx estis postmorte publikigita ekzemple en la Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 1 (New York: International Publishers, 1975) pp. 25–107.
  44. Wheen 2001, p. 32.
  45. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj willamette1; $2
  46. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, p. 45; Wheen 2001, p. 33; McLellan 2006, paĝoj 28–29, 33.
  47. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 38–45; Wheen 2001, p. 34; McLellan 2006, paĝoj 32–33, 37.
  48. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, p. 49; McLellan 2006, p. 33.
  49. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 50–51; Wheen 2001, paĝoj 34–36, 42–44; McLellan 2006, paĝoj 35–47.
  50. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, p. 57; Wheen 2001, p. 47; McLellan 2006, paĝoj 48–50.
  51. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 60–61; Wheen 2001, paĝoj 47–48; McLellan 2006, paĝoj 50–51.
  52. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 68–69, 72; Wheen 2001, p. 48; McLellan 2006, paĝoj 59–61
  53. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 77–79; Wheen 2001, paĝoj 62–66; McLellan 2006, paĝoj 73–74, 94.
  54. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, p. 72; Wheen 2001, paĝoj 64–65; McLellan 2006, paĝoj 71–72.
  55. Marx, Karl, "Contribution to the Critique of Hegel's Philosophy of Law", enhavita ekzemple en la Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 3 (International Publishers: New York, 1975) p. 3.
  56. Marx, Karl, "On the Jewish Question", enhavita ekzemple en la Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 3, p. 146.
  57. McLellan 2006, paĝoj 65–70, 74–80.
  58. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 72, 75–76; Wheen 2001, p. 65; McLellan 2006, paĝoj 88–90.
  59. Wheen 2001, paĝoj 66–67, 112; McLellan 2006, paĝoj 79–80.
  60. Wheen 2001, p. 90.
  61. Wheen 2001. p. 75.
  62. Mansel, Philip: Paris Between Empires, p. 390 (St. Martin Press, NY) 2001
  63. Frederick Engels, "The Condition of the Working Class in England", enhavita ekzemple en Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 4 (International Publishers: New York, 1975) pp. 295–596.
  64. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Bottomore1991; $2
  65. P.N. Fedoseyev, Karl Marx: A Biography (Progress Publishers: Moscow, 1973) p. 82.
  66. Wheen 2001. pp. 85–86.
  67. Karl Marx, "The Holy Family", enhavita ekzemple en Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 4, pp. 3–211.
  68. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj et; $2
  69. El foto de la domo en grupo de bildoj inter la paĝoj 160 kaj 161 en la libro "Karl Marx: A Biography", verkita de teamo de historiistoj kaj verkistoj estritaj de P.N. Fedoseyev (Progress Publishers: Moscow, 1973).
  70. P.N. Fedoseyev, et al. Karl Marx: A Biography, p. 63.
  71. Isaiah Berlin, Karl Marx: His Life and Environment (Oxford University Press: London, 1963) pp. 90–94.
  72. 72,0 72,1 P.N. Fedoseyev et al., Karl Marx: A Biography (Progress Publishers: Moscow, 1973) p. 62.
  73. Larisa Miskievich, "Preface" al Volumo 28 de Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels (International Publishers: New York, 1986) p. xii
  74. Karl Marx, Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 35, Volume 36 kaj Volume 37 (International Publishers: New York, 1996, 1997 and 1987).
  75. Isaiah Berlin, Karl Marx: His Life and Environment, pp. 35–61.
  76. Note 54 contained on p. 598 in the Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 3.
  77. Karl Marx, "Economic and Philosophical Manuscripts of 1844" Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 3 (International Publishers: New York, 1975) pp. 229–346.
  78. 78,0 78,1 78,2 78,3 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj sep; $2
  79. P.N. Fedoseyev, Karl Marx: A Biography, p. 83.
  80. Karl Marx, "Theses on Feuerbach", contained in the Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 5 (International Publishers: New York, 1976) pp. 3–14.
  81. Karl Marx, "Theses on Feuerbach," contained in the Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 5, p. 8.
  82. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Engels1999; $2
  83. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Wheen 2001. p. 90; $2

Eksteraj ligilojRedakti