Marleono

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Marleono
Marleono en Monterey (Kalifornio)
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Superfamilio: Fokuloj Pinnipedia
Familio: Otariedoj Otariidae
Subfamilio: Otarienoj Otariinae
Arctocephalinae.png
Genroj

Eumetopias
Zalophus
Otaria
Neophoca
Phocarctos

Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Marleono estas mara mamulo el iuj genroj de la otariedoj, tradicie kunklasifikataj kiel la subfamilio otarienoj.

La marleonojn karakterizas la ekzisto de eksterna orelo, longaj antaŭaj naĝpiedoj, kaj kapableco pri piediro sur la 4 naĝpiedoj sur la tero. Marleonoj vivas ĉe marbordoj de la subpolusa ĝis la tropika regiono de ambaŭ hemisferoj. Ili havas nevaloran felon, dum la felo de la aliaj otariedoj (felfokoj) iam estis valora por la peltindustrio.

SistematikoRedakti

Tradicie oni dividis la otariedojn en du subfamiliojn, la otarienojn (marleonojn) kaj arktocefalenojn (felfokojn aŭ marursojn). Genetika studo publikigita en 2001 proponis ke la nun vivantaj membroj de la marursa genro Arctocephalus havas pli proksiman parencecon kun la marleonoj ol kun la alia genro de marursoj, Callorhinus.[1] Tial multaj taksonomoj jam ne distingas subfamiliojn de otariedoj. La ĉi-suba klasifiko faras la tradician distingon.

ReferencojRedakti

  1. (1-an novembro 2001) “Phylogenetic Relationships within the Eared Seals (Otariidae: Carnivora): Implications for the Historical Biogeography of the Family”, Molecular Phylogenetics and Evolution 21 (2), p. 270–284. doi:10.1006/mpev.2001.1012.