Marmota tago

Usona kaj Kanada festo; la 2-a de februaro ĉiujare

Marmota tago (angle Groundhog Day) estas kultura evento, festata en multaj lokoj de Usono kaj Kanado. Ĝi okazas ĉiun jaron la 2-an de februaro kaj oni aŭguras per marmoto longon de la vintro. Se la marmoto „vidas sian ombron“, do regas klara, hela vetero, la vintro daŭros ankoraŭ ses semajnojn.

Marmota Tago, 2005

Oni asertas, ke la marmota tago estis festita unuafoje la 2-an de februaro de 1887 en Punxsutawney, Pensilvanio, sed oni jam trovis noticon pri ekzisto de la festo el 1841, same el Pensilvanio. La evento estas festata ekde 1887 en Punxsutawney ĉiujare, tiel plej tradicie.

La evento kaj la loko iĝis mondkonata per la filmo „Groundhog Day“ el 1993 kun aktoroj Bill Murray kaj Andie MacDowell en la ĉefroloj.

La aŭguro de la marmoto (do loka vetero de la 2-a de februaro) estas preciza je 33–37 %.