Beringa maro

maro inter okcidenta Alasko, Alaska Duoninsulo, Aleutoj, Kamĉatko kaj orienta Siberio
(Alidirektita el Maro de Beringo)

La Beringa maro estas maro de la norda parto de Pacifika Oceano. Ĝi situas inter la orienta bordo de Siberio kaj la okcidenta parto de Alasko. Norde disigas la Beringa Strato la Beringan maron de Nordpolusa maro. La limo inter Pacifiko kaj Beringa maro estas formata de la ĉeno de la Aleutaj insuloj.

Beringa maro
maro [+]

AkvejoArkta oceano, Pacifiko

Koordinatoj58° 0′ 0″ N, 178° 0′ 0″ U (mapo)58-178Koordinatoj: 58° 0′ 0″ N, 178° 0′ 0″ U (mapo)
Areo2 300 000 km² (230 000 000 ha) [+]

Beringa maro (Tero)
Beringa maro (Tero)
Beringa maro kaj la Norda Pacifika Oceano
Map
Beringa maro
Vikimedia Komunejo:  Bering Sea [+]
vdr

La Beringa maro estas 304 Mio. km² granda kaj 4200 m profunda. Per la varma Alaska Fluo (8-11 ) restas la Beringa maro ĉiujare de julio ĝis septembro senglacia.

La marnivelo malaltiĝis dum la lasta glaciepoko en la suda Beringa maro tiel, ke estiĝis terponto inter Siberio kaj Alasko. Tiu t.n. Beringa ponto ebligis migradon de homoj al Ameriko.

La Beringa maro estas nomita post dana naturesploristo Vitus Bering, kiu komence de la 18-a jarcento en komisio de la caro Petro la Granda esploris, ĉu ekzistas konekto inter Siberio kaj Ameriko.

Insuloj de la Beringa maro estas ekz. la Komandorski-insularo kun la Beringa insulo kaj la grupo de Pribilof-insuloj.

Biogeografio redakti

Biogeografie Beringa maro estas unu el la 43 maraj ekoregionoj de la tutmondaj 200. Tiuj ĉi estas nombro de ekoregionoj elektitaj far la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj la Nacia Geografia Societo pro sia graveco pri la naturprotekto.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti