Sântimbru (Alba)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sântimbru |
Sântimbru [sıntimbru] (jen rumane, germane Emerichsdorf aŭ Sankt Emerich, hungare Marosszentimre [maroŝsentimre] aŭ simple Szentimre) estas komunumo en Rumanio norde de Alba Iulia. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Dumitra, Galtiu, Coșlariu, Totoi kaj Oiejdea.
Sântimbru | ||
---|---|---|
| ||
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | ![]() | |
Alinome | Marosszentimre (hungare), Emrichsdorf (germane) | |
Iama hungara departemento | Alsó-Fehér | |
Situo | 46° 8′ N, 23° 39′ O (mapo)46.137523.652222222222Koordinatoj: 46° 8′ N, 23° 39′ O (mapo) | |
| ||
![]() | ||
Poŝtkodo | 517675 | |
Loĝantaro | 1 223 (2002; 2 740 en la komunumo) | |
Loĝantaro
redaktiEn 1910 Marosszentimre havis 586 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 1 150 (rumanoj, 3 % da hungaroj).
Historio
redaktiĜia unua dokumenta mencio estas el 1228. En la mezepoko ĝi estis hungara-rumana servutulvilaĝo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al departemento Alsó-Fehér.
Johano Hunyadi la 18-an de marto 1442 suferis malvenkon de la turka milittrupo de bejo Mezid, sed atinginte ĝin ĉe Alba Iulia li venkis. En la batalo mortis Simon Kamonyai, Kemény, kiu laŭ la kroniko de Johano Thuróczy ŝanĝis siajn vestaĵon kaj batalilon kun Hunyadi. Laŭ novaj historiaj esploroj en tiu batalo mortis preskaŭ 20 000 turkoj kaj preskaŭ 3 000 soldatoj de Hunyadi. La sorton de batalo decidis la ĝusta konduto de la sikula militforto.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Komunumoj pri Szentimre (= Sankta Emeriko) en Hungara reĝlando
redaktiCsíkszentimre | Görgényszentimre | Hegyközszentimre | Marosszentimre | Nyárádszentimre |
Pestszentimre | Radácsszentimre | Soltszentimre | Szentimrefalva | Tiszaszentimre |
Gravaj personoj
redakti- György Lépes (? , ĉ. 1375 – Marosszentimre, 18-a de marto 1442): episkopo, tie mortis en batalo.
Eksteraj ligiloj
redakti- Interaga mapo de distrikto Alba
- Administracia mapo de la distrikto Arkivigite je 2011-05-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine