Marseille-Saint-Charles (stacidomo)

Disambig.svg Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Saint-Charles (Metroo de Marsejlo).

Marseille-Saint-Charles estas la ĉefa stacidomo por vojaĝantoj en Marsejlo. Tiun finan stacidomon konstruis la inĝeniero Paulin Talabot. Ĝi situas sur rando de altebenaĵo proksime de la urbocentro, kie antaŭe situis kamparaj bienoj. Provizoraj konstruaĵoj estis inaŭguritaj la 8-an de januaro 1848 por la fervoja kompanio de Avinjono al Marsejlo; oni finis la definitivan stacidomon nur plurajn jarojn poste.

Marseille-Saint-Charles
Originala nomo Gare de Marseille-Saint-Charles
Ŝtuparego de la stacidomo Saint-Charles
Ŝtuparego de la stacidomo Saint-Charles
Situo
Lando Francio Francio
Loko Marsejlo
Geografia situo 43° 18′ 13″ N, 5° 22′ 47″ O (mapo)43.30347615.3798246Koordinatoj: 43° 18′ 13″ N, 5° 22′ 47″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Marsejlo

Marseille-Saint-Charles (Marsejlo)
DEC
Marseille-Saint-Charles
Marseille-Saint-Charles

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Marseille-Saint-Charles (Francio)
DEC
Marseille-Saint-Charles
Marseille-Saint-Charles
Ecoj
Nombro de pasaĝeroj 13 663 784 vojaĝantoj (2018)
Trakoj 16
Historio
Malfermo 1848
Administrado kaj utiligado
Nomo de trafikanto SNCF
Kodo de stacidomo 8775100
Ligita transporto M1M2 Saint-Charles
Information icon.svg
vdr

Oni atingas ĝin per ŝtuparego konstruita en 1928 kaj registrita kiel historia konstruaĵo.

La stacidomo Marseille-Saint-Charles longtempe estis la deviga trairejo por vojaĝantoj kiuj celas Afrikon kaj Mezorienton. Tie ili haltis nokton antaŭ ol enŝipiĝi la morgaŭon. De tiu epoko restas ŝildoj de pluraj hoteloj sur la bulvardo de Ateno.

InterkonektojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti