Tarokoj de Marsejlo

(Alidirektita el Marsejla taroko)
2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 24 sep. 2023.

Tarokoj de Marsejlo estas speco de tarokoj uzataj por aŭgurado. Aŭgura tarokaro konsistas el 78 tarokoj: 22 "gravaj" kartoj (kiuj do estas la koro de la tarokaro) kaj 56 "malgravaj" (kiujn oni uzas malpli ofte). En klasikaj tarokaroj (kiel la tarokoj de Marsejlo), tiuj "malgravaj" kartoj estas dispartigitaj en kvar emblemojn: pikoj, bastonoj, kalikoj, kaj moneroj. En ĉiu emblemo estas po dek kartoj numerigitaj de 1 ĝis 10, kaj po kvar kartoj nomitaj "fanto", "reĝino", "reĝo", kaj "kavaliro".

La Suno, unu de la dudek du "gravaj" tarokoj, el 18-a jarcenta Marejla taroko.

Por uzi aŭgurajn tarokojn, oni miksas la kartaron kaj poste dismetas la tarokojn sur la tablo. Oni koncentriĝas pri sia demando, kaj elektas tiujn kartojn, al kiuj oni estas plej allogata.