Marsilly (Charente-Maritime)

komunumo en la departemento Marborda Ĉarento de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Marsilly.

Marsilly [maʁsiji] estas marborda franca komunumo situanta en la nordo de la departemento Charente-Maritime, en la regiono Puatuo-Ĉarentoj. Ĝi havis 2 619 loĝantojn en la jaro 2010[2].

Marsilly
Marsilly vidata de la preĝejo
Marsilly vidata de la preĝejo
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Puatuo-Ĉarentoj
Departemento Charente-Maritime
Arondismento La Rochelle
Kantono La Rochelle-5
Komunumaro Communauté d'agglomération de La Rochelle
Urbestro Marie-Thérèse Delahaye (2013–2014[1])
Insee-kodo 17222
Poŝtkodo 17137
Demografio
Loĝantaro 2 619 (2010)
Loĝdenso 219,9 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 46° 14′ N, 1° 8′ U (mapo)46.23028-1.13806Koordinatoj: 46° 14′ N, 1° 8′ U (mapo)
Alteco 0 ĝis 31 m
Areo 11,91 km2
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Charente-Maritime

Marsilly (Charente-Maritime) (Charente-Maritime)
Marsilly (Charente-Maritime) (Charente-Maritime)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Marsilly (Charente-Maritime) (Francio)
Marsilly (Charente-Maritime) (Francio)
DEC
Map
vdr

Geografio redakti

Marsilly estas urbeto troviĝanta 7 km norde de La Rochelle. La najbaraj komunumoj estas Esnandes norde, Villedoux oriente, Saint-Xandre sudoriente kaj Nieul-sur-Mer sudokcidente. Okcidente estas golfeto nomita golfo de Aiguillon (baie de l’Aiguillon).

Demografio redakti

1866 1946 1954 1962 1968 1975
1 044 796 890 914 1 005 1 467
1982 1990 1999 2007 2008 2009
1 759 1 926 2 203 2 471 2 504 2 536
Fontoj: Insee kaj Cassini[3]

Monumentoj redakti

 
La preĝejo Saint-Pierre de Marsilly

La preĝejo Saint-Pierre de Marsilly estis konstruita kaj fortikigita en la 14-a kaj 15-a jarcentoj. Ĝia sonorilturo estis deklarita historia monumento en 1907[4].

En Marsilly troviĝas malgranda muzeo pri murskribaĵoj, la Domo de malnovaj murskribaĵoj (Maison du graffiti ancien).


Notoj kaj fontoj redakti

  1. Marie-Thérèse Delahaye élue maire (france). Sud Ouest. Alirita 22-an de junio 2013.
  2. Insee. Populations légales 2010 - 17222-Marsilly (france). Alirita 22-an de junio 2013.
  3. EHESS. Marsilly - Notice communale (france). Alirita la 17-an de novembro 2012.
  4. Église Saint-Pierre (france). Datumbazo Mérimée. Alirita 18-an de aŭgusto 2013.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti