Martín Muñoz de las Posadas

Martín Muñoz de las Posadas [marTIN muNJOZ delaspoSAdas] estas municipo en la okcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Martín Muñoz de las Posadas estas etimologie komprenebla ankaŭ kiel Posadas de Martín Muñoz, tio estas Gastejoj de Martín Muñoz.

Martín Muñoz de las Posadas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40446
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 259  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 0′ N, 4° 36′ U (mapo)40.996111111111-4.5958333333333Koordinatoj: 41° 0′ N, 4° 36′ U (mapo) [+]
Alto 899 m [+]
Areo 45,59 km² (4 559 ha) [+]
Martín Muñoz de las Posadas (Provinco Segovio)
Martín Muñoz de las Posadas (Provinco Segovio)
DEC
Martín Muñoz de las Posadas
Martín Muñoz de las Posadas
Situo de Martín Muñoz de las Posadas
Martín Muñoz de las Posadas (Hispanio)
Martín Muñoz de las Posadas (Hispanio)
DEC
Martín Muñoz de las Posadas
Martín Muñoz de las Posadas
Situo de Martín Muñoz de las Posadas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Martín Muñoz de las Posadas [+]
vdr
Martín Muñoz de las Posadas en la provinco Segovio.
Preĝejo de Nuestra Señora de la Asunción.
Palaco de la kardinalo Diego de Espinosa.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 45,59 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 277 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte pli ol 1 200 el la 1940-aj jaroj.

Ĝi distas 51 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Codorniz, Juarros de Voltoya, Orbita, Gutierre-Muñoz (Ávila), Santa María la Real de Nieva kaj Adanero.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Ĝia fondo (11-a jarcento) rilatis al kavaliro de Burgoso nome Martín Muñoz kiu edziĝis al Ximena Bezudo, kiu alportis terojn, en kiuj la edzo reloĝis lokojn kiuj estis nomitaj laŭ lia nomo kaj tiuj de liaj filoj, nome Martín Muñoz, Blasco Muñoz (unua senjoro de Villafranca) kaj Gutierre Muñoz. Armuña tiel nomiĝis pro lia filino. Martín Muñoz de las Posadas prosperis pere de gastigado al veturantoj.

En la 16-a jarcento fama lokano Diego de Espinosa iĝis gravulo por Filipo la 2-a kaj kardinalo.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Nuestra Señora de la Asunción kaj la Palaco de la kardinalo Diego de Espinosa.

 
Panoramo de la placo kun urbodomo kaj la preĝejo de Nuestra Señora de la Asunción.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti