Martín de Yeltes

Martín de Yeltes estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo.

Martín de Yeltes
Martin de Yeltes-Récolte du blé-Aire de battage-1967 08.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37494 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 400  (2022) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 46′ N, 6° 17′ U (mapo)40.774444444444-6.2905555555556Koordinatoj: 40° 46′ N, 6° 17′ U (mapo) [+]
Alto 760 m [+]
Areo 63,24 km² (6 324 ha) [+]
Situo de Martín de Yeltes
Situo de Martín de Yeltes

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Martín de Yeltes [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Campocerrado, Castillejo, Collado kaj Martín, okupas totalan areon de 63,24 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 424 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 1 000 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Jam en 1902 novaj terposedantoj plialtigis la luprezojn de la bienoj pro kio multaj lokanoj elmigirs al Sudameriko.

Iam Martín estis trapasejo por paŝtistoj kaj veturantoj ĝenerale el Ekstremaduro kun direkto al Leono. La veturantoj povis tranokti en gastejoj. Ĝis la 1910-aj jaroj la loko estis nomita Martín del Río.

Limas kun loĝlokoj Retortillo, Boada, La Fuente de San Esteban, Sancti-Spíritus, Castraz, Aldehuela de Yeltes, Cabrillas kaj Sepulcro-Hilario.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭRedakti