La Martelŝarkoj estas grupo de ŝarkoj de la familio Sfirnedoj, nomitaj tiele pro sia malkutima, rara kaj distinga strukturo de ties kapoj, kiuj estas ebenaj kaj flanke etendita al specifa "martel"-formo. Plej specioj de martelŝarkoj estas lokitaj en la genro Sphyrna dum la martelŝarko estas lokita en sia propra genro, Eusphyra. Oni proponis multajn hipotezojn por tia rara kapoformo, inklude sensoricevadon, manovradon, kaj predomanipuladon. Martelŝarkoj troviĝas tutmonde en plej varmaj akvoj laŭlonge de marbordoj kaj kontinentbretoj. Malkiel plej ŝarkoj, martelŝarkoj kutime naĝas laŭ ŝarkaroj dumtage, kaj iĝas solemaj ĉasantoj nokte. Kelkaj el tiuj ŝarkaroj povas troviĝi ĉe Insulo Malpelo en Kolombio, Kokosa insulo ĉe Kostariko, kaj ĉe Molokajo en Havajo. Grandaj martelŝarkaroj estas vidataj ankaŭ en suda kaj orienta Afriko.

Martelŝarko ĉe Kostariko.
Tiburonmartillo
Sphyrnidae distribution map.svg
Sphyrnidae distribution map

Eksteraj ligiloj redakti