Marteno de Tours

vira kristana sanktulo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri sanktulo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Sankta Marteno.

Marteno de Tours (latine Martinus, n. ĉirkaŭ la jaroj 316/317 en Sabaria, romia provinco Panonio, hodiaŭ Szombathely, Hungario; m. la 8-an de novembro 397 en Candes apud Tours [Tur'] en Francio) estis la tria kristana episkopo de Tours. Li estas inter la plej konataj sanktuloj de la katolika eklezio.

Sankta
Marteno de Tours
episkopo de Tours
Persona informo
Martin de Tours
Naskiĝo ĉirkaŭ 316/317
en Szombathely
Morto 8-an de novembro 397 (0397-11-08)
en Candes-Saint-Martin
Tombo Basilica of St. Martin, Tours vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • soldato • katolika episkopo vd
Sanktulo
Festotago 11-a de novembro
Atributoj anseroj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

 
"La sankta Marteno finas sian vivon de feŭda kavaliro kaj batalisto" - fresko de Simone Martini en la baziliko de Sankta Francisko, Asizo)

Marteno de Tours, pasigis siajn infanajn jarojn kiel filo de romia tribuno en la provinco Panonio de la Romia Imperio - en la regiono de la hodiaŭa Hungario. Dum siaj adoleskaj jaroj li vivis en Pavia, la hejmurbo de sia patro, en Norda Italio. Tie li unuafoje havis kontaktojn kun la kristanismo. Laŭdire malgraŭ sia propra protesto, la patro devigis lin alceli militistan karieron en la servo de la imperio: en aĝo de 15 jaroj li aniĝis en la persona gardistaro de la romia imperiestro Konstantino la 2-a, kiu tiutempe rezidis en Milano, la centro de la okcidenta duono de la imperio. Dum armeaj bataloj inter romianoj kaj alemanoj en Gaŭlio (la hodiaŭa Francio) kaj poste ankaŭ okcidente de la rivero Rejno en Ĝermanio (la hodiaŭa Germanio), sub la romia armeestro Iulianus, nevo de la imperiestro, Marteno pli kaj pli konvinkiĝis pri la kristanismo kaj la morala malĝusteco de armea batalado. Antaŭ batalo en la hodiaŭa germana urbo Worms li rifuzis la bataloservon kaj petis pri maldungo el la armea servo. La armea gvidantaro dum pluraj jaroj malakceptis tiun peton kaj nur laŭplane adiaŭis lin fine de la 25-jara armea deĵoro, kiam li do estis 40-jara. Tiam estis la jaro 356 post Kristo.

Post kiam li iom da tempo estis lernanto kaj helpanto de Hilarius, la kristana episkopo de la hodiaŭ franca urbo Poitiers, li iĝis ermito sur la insulo Gallinaria (proksime de la urbo Ĝenovo) ĉe la norditala bordo de la Mediteranea Maro. Iom post iom tamen sekvis lin multaj adeptoj, tial ke li rezignis pri la plano vivi en soleco. Li vojaĝis al sia patrino en Panonio kaj ŝi sekvis lian ekzemplon konvertiĝi al kristanismo. Iom poste li denove vojaĝis al Gaŭlio kaj en Ligugé fondis la unuan kristanan monaĥejon de okcidenta Eŭropo. Dum la jaro 375 li fondis duan monaĥejon en Marmoutiers apud Tours. Jam frue li konatiĝis kun la episkopo de la hodiaŭa Le Mans, Liborius (kies relikvoj hodiaŭ troveblas en la katedralo de la germana urbo Paderborn), kaj ĝis ties morto dum la jaro 397 la du viroj estis proksimaj amikoj.

 
"la entombigo de la Sankta Marteno" - fresko de Simone Martini
 
"la Sanka Marteno kaj la almozpetisto" - pentraĵo de El Greco
 
"la Sankta Marteno dividas sian mantelon" - ŝtona reliefaĵo en la kastelo de Höchst, Frankfurto ĉe Majno)

Marteno estis kultura liganto inter la kristanoj de Romo kaj de la Frankoj en Gaŭlio kaj Ĝermanio. Estante asketisma monaĥo, li plenumis la filozofian idealon de la malfrua antikva epoko pri la rolo de kristana pastro kaj episkopo.

Rapide li konatiĝis inter la kristanoj en la regiono de la urbo Tours, kaj dum la jaro 372 iĝis episkopo de la regiono. Li malŝatis vivi en la relativa komforto de la urbo, kaj loĝis en unu el la lignaj kabanoj antaŭ la urbomuroj - pro siaj multaj adeptoj tamen en la kabanaro jam dum sia vivotempo ekestis la monaĥejo de Sankta Marteno de Ligugé.

Plurfoje li argumentis kaj agis kontraŭ kampanjoj en la tiutempa kristana eklezio, kiuj volis kontamni "malĝustkredajn" anojn al morto. Parte li sukcesis gardi vivojn, parte tamen la kampanjantoj ĉirkaŭmanovris liajn protestojn.

La 8-an de novembro 397, en alta aĝo de 81 ĝis 82 jaroj, li mortas dum vizito al la urbeto Candes en lia episkopa teritorio. La 11-an de novembro li en ĉeesto de grandega homamaso entombiĝas en Tours. Marteno iĝas la unua kristana sanktulo, kiu ne mortas martire, sed tute nature. La sanktulan festotagon oni fiksas je la 11-a de novembro.

Legendo redakti

Ĉirkaŭ la jaro 338 Marteno estis romia soldato, pli ekzakte rajdista imperiestra gvardiano, en la hodiaŭa franca urbo Amiens. La gvardianoj portis karapacon, kaskon, ŝildon, glavon kaj super ĉio blankan mantelon el du partoj, kies supra parto estis vatita per ŝafa felo. Dum iu vintra tago li ĉe urbopordego de Amiens renkontis almozpetiston, kiu apenaŭ estis vestita kaj sekve tre frostis. Krom siaj armiloj kaj la mantelo, kiu fakte ne estis pli ol rektangula ŝtofa kovrilo kun iom da felo unuflanke, li ne portis iun havaĵon. Bedaŭrante la frostanton, li per sia glavo dividis la mantelon al du duonoj kaj donis unu el tiuj partoj al la almozpetisto. Dum la sekva nokto li sonĝis, ke li renkontis Jesuon, kiu estis vestita per la duona mantelo donita al la almozpetisto, kaj kiu diris "Kion vi faris por iu el miaj plej subaj [homaj kreaĵoj], vi faris por mi".

Granda nombro da miraklaj sanigoj fare de Marteno iĝis legendoj. Krom la mantelo-divido, la plej konata historio pri li estas el la jaro 371, kiam la loĝantoj de la urbo Tours volis elekti lin episkopo. Marteno, kiu laŭ la historio ne konsideris sin inda pri la posteno de episkopo, kaŝis sin en kabano por anseroj. La ekscititaj bestoj tamen laŭte kriĉis kaj tial perfidis sian kaŝlokon; la urbanoj trovis lin kaj vole-nevole li devis akcepti la postenon de religia gvidisto. Memore al tio, ankoraŭ nun dum la 11-a de novembro la kristanoj en norda Eŭropo bakas kuketojn en formoj de anasoj kaj disdonacas la "Martenajn Anserojn".

La franka reĝo Klodvigo la 1-a (482 - 511) deklaris Martenon kristana sanktulo kaj protektanto de la Franka Imperio kaj siaj reĝoj el la dinastio de Merovidoj. La mantelo (latine cappa) de Martino estis parto de la reĝa trezoro de la reĝoj kaj kun ili vojaĝis de rezidejo al rezidejo de la imperio. Plej ofte ĝi deponiĝis en eta kromhalo de kristana preĝejo - tiuj etaj kromhaloj tial ricevis la nomon kapelo. La pastroj, kiuj akompanis la mantelon, nomiĝis kaplanoj - ĉar ili scipovis legi kaj skribi, ili samtempe estis la reĝaj sekretarioj kaj dokumentoskribistoj.

Krom esti la nacia katolika sanktulo de la hodiaŭa ŝtato Francio, li en la ĝermana parto de la Franka Imperio interalie estas la patrono de la aŭstria federacia lando Burgenlando kaj de la germana urbo Majenco. En Francio la nomo Martin cetere ĝis hodiaŭ estas la plej ofta vira antaŭnomo.

La sanktula festotago je la 11-a de novembro en multaj regionoj de norda Eŭropo festiĝas per festoj aparte por etaj infanoj, dum kiuj du aktoroj scene reludas la dividon de la mantelo inter romia soldato kaj almozpetisto, kaj dum kiuj la "martenaj anseroj" disdonaciĝas.

Atribuaĵoj redakti

La sankta Marteno en skulptaĵoj, pentraĵoj kaj aliaj artaĵoj bildiĝas aŭ en la uniformo de romia soldato, ĵus duonigante sian soldatan mantelon, aŭ en vestaĵoj de kristana episkopo kun la simboloj rado kaj anseroj - ikonografiaj atribuaĵoj, kiuj al la homoj de la kristana mezepoko estis kiel "nomŝildo" de la sanktulo kaj ebligis rapidan identigon.

Geografiaj nomoj redakti

Multaj lokoj nomiĝis laŭ la sanktulo. Ekzemplo ĉi tie estu la

Same ankaŭ multaj preĝejoj kaj ĉefe religiaj institucioj nomiĝis laŭ la sanktulo. Ekzemplo ĉi tie estu la

Vidu: Kategorio:Preĝejoj sub patroneco de Marteno de Tours

Eksteraj ligiloj redakti