Martijn estas nederlanda asocio de la pedofilia aktivismo, la plej grava kaj longedaŭra el tiu speco en Eŭropo kaj la plej multenombra en la mondo post NAMBLA. Ĝis 1994 ĝi apartenis al la Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj.

Martijn
Martijn
neprofitcela organizaĵo
Komenco 1982 vd
Fino 2012 vd
Lando(j) Reĝlando de Nederlando vd
Sidejo Assen
Tipo pedofilia asocio
Ĉefestro(j) Ad van den Berg vd
Lingvoj

nederlanda

vdr

Ideologio redakti

Martijn defendis la eblecon reciproka konsento kaj plezuro en seksrilatoj inter plenkreskuloj kaj infanoj aŭ adoleskantoj kaj neis, kiel baza premiso, ke ĉi tiuj estas nocaj por la neplenaĝuloj, kontraŭ tio, kion ĝi konsideris kiel "dogmo" sen scienca fundamento. El ĉi tiu vidpunkto, la asocio petis la socian akcepton de pedofilio kaj de seksrilatoj inter plenkreskuloj kaj neplenaĝuloj.

Martijn proponis etikan kodon bazita sur kvar reguloj, kiujn oni devus konsideri en ĉiuj interagadoj kun neplenaĝuloj:

  • Konsento kaj de la infano kaj de la plenkreskulo.
  • Aperteco al la gepatroj de la infano.
  • Libereco por la infano retiriĝi de la rilato en iu ajn momento.
  • Harmonio kun la disvolviĝo de la infano.

Ĉi tiu tipo de rilatoj devus okazi, laŭ Martijn, en "libera kaj humana" socio, kie estus malpermesite "perforton, trudado kaj dominado en la rilatoj" kaj kie regus "honesteco, spirita sincereco, plezuro kaj amo". La franca filozofo Roger-Pol Droit asertis, ke la filozofio de Martijn estis tre proksima al la doktrinoj de la seksa revolucio: libereco por ami, kontraŭ la aŭtoritato.[1]

Malgraŭ ĝia defendo de pederastiaj rilatoj, la asocio malkonsilis ian ajn kontraŭleĝan agon ĉi-rilate, interalie por protekti la neplenaĝulojn kontraŭ la negativajn sekvojn kiu havus sur ilin ebla jura interveno. Ĝia deklaro tiusence estis malambigua: "La asocio Martijn konsilas ĉiujn respekti la leĝon".

Historio redakti

La originala ideo krei apog-grupon por pedofiloj estis disvolvita ĉe la komenco de malliberigita pedofilo nomita Theo. Jam el la malliberejo, ĉi tiu komencis eldoni la revuon Martijn, ellaborita de tri amikoj en la urbo Hoogeveen. En novembro 1982 Martijn oficiale registriĝis kiel asocio en la Nederlanda Komerca Ĉambro, alprenante la nomon de la revuo Martijn.

En 1986 Martijn ŝanĝis ĝian nomon al OK magazine, pro "Ouderen-Kinderen" (Plenkreskuloj-Infanoj), kun la volo komenci adresi sin al la pedofiloj ĝenerale, ne nur al la tiuj samseksemaj, kiel ĝi estis farinta ĝis tiam.[2]

En 1994, post obteni konsultiĝan statuson ĉe Unuiĝintaj Nacioj, la Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj, urĝita de la Usona Senato,[3][4] elpelis la pedofiliajn asociojn aparteniĝintaj al ĝi ekde ĝia komenco, inter ili Martijn.

Post la alveno de interreto la retloko de la asocio iĝis la ĉefa platformo por la disvastiĝo de ĝia idearo. Krom intervjuojn, aktualaĵojn kaj aliajn informojn rilatantajn al pedofilio, la retloko enhavis cifericigitan arkivon de pedofiliaj revuoj kiaj Pan: A Magazine About Boy-Love, NAMBLA Bulletin, KoinosKalos, inter aliaj. Ĝi ankaŭ enhavis forumon kiu en aŭgusto 2009 sukcesis havi po 186 registritajn membrojn.

En 2012, kvankam ĝiaj aktivaĵoj ĉiam restis en la valida leĝo, la tribunalo de Assen mallegalizis la asocion Martijn. La prokurorejo argumentis, ke "[la] aktivaĵoj kaj ideoj de la asocio estas kontraŭaj al la publika ordono kaj la moralo".[5] Marthijn Uittenboogaard, eksa membro de la direkcia konsilo de Martijn, deklaris ke tiu estis “nigra tago por la parollibereco kaj la jur-ŝtato".[6] La asocio tuj malfondiĝis kaj ĝia retloko estis malfermita.[6] La 2an de aprilo 2013 la malpermeso estis nuligita de la tribunalo de Leeuwarden, post ol la asocio prezentis apelacion. La tribunalo fundamentis sian decidon sur la rajto al libereco de asociado kaj sur la fakto, ke la aktivaĵoj de Martijn ne povas esti konsideritaj kiel kontraŭleĝaj[7].

En la 18a de aprilo de 2014 la suverena kortumo de Nederlando, t.e. la plej alta juĝa ofico en la lando, nuligis la decidon de la tribunalo kaj deklaris finan malpermeson de la asocio.[8] La juĝistoj deklaris ke, kvankam en demokratia socio malpermeso de iu libera asocio de civitanoj estas ĝenerale neakceptebla kaj nur eblas kiel escepto, ĉi-okaze tia malpermeso estas ĝustigebla.[9]

OK Magazine redakti

OK Magazine estis la oficiala revuo de Martijn. Publikigita ekde 1982, ĝi estis la plej longedaŭra pedofilia revuoj le revista post la NAMBLA Bulletin de NAMBLA.

Kun zorga printado kaj ĉirkaŭ 40 paĝoj, ĉiu numero enhavis artikolojn pri aktualaĵoj riltantaj al pedofilio, intervjuojn, eseojn, rakontojn, poemojn, libro-recenzojn, leteroj de la legantoj, illustraĵojn kaj utilajn adresojn. Ĝi ankaŭ ekhavis laŭleĝajn kaj kvalitajn fotografiojn pri infanoj kaj adoleskantoj, precipe viraj, en malmulta vesto aŭ nudaj.[10]

Ĝia kutima eldono estis po 500 ekzempleroj[11] kaj ĝia periodeco, kvankam komence dumonata, iĝis iom neregula ekde 1994. Ĝi estis poŝte sendita al ĉirkaŭ 200 membroj de Martijn kaj ankaŭ povis esti akirita en limigita nombro da librejoj. Kvankam publikigita en la nederlanda, ĝi havigis tradukojn en la anglan de la plej gravaj artikoloj laŭpete de la fremdaj membroj.

Referencoj redakti

  1. Droit, Roger-Pol. "De la subversion par la sexualité à la reconnaissance des droits de l'enfant" (france). Le Monde, 2001-03-01.
  2. Carpentier, Philippe. "Du côté des revues" (france). L'Espoir. CRIES, n-ro 26 (julio-aŭgusto 1986).
  3. Smith, Bonnie. The Oxford Encyclopedia of Women in World History. Vol. I. Oksfordo: Oxford University Press, 2008, p. 602, ISBN 0-19-514890-8.
  4. Documentos sobre pornografía infantil en internet (hispane). Instituto Interamericano del Niño, la Niña y Adolescentes.
  5. Rechter verbiedt pedoclub Martijn (nederlande). Volkskrant.nl, 2012-06-27.
  6. 6,0 6,1 Illegale vereniging moet 'activiteiten' staken (nederlande). BNR, 2012-06-27.
  7. Hof verwerpt verbod pedovereniging (nederlande). NOS.
  8. Hoge Raad: vereniging Martijn definitief verboden en ontbonden (nederlande). NRC.
  9. Niederlande: Oberstes Gericht verbietet Pädophilenverein (germane). ORF.
  10. "Abonneer u eens op een tijdschrift voor pedofielen Arkivigite je 2014-04-21 per la retarkivo Wayback Machine" (nederlande). Nieuswblad.be, aprilo 2005.
  11. "We voeren een eenzame strijd Arkivigite je 2014-04-21 per la retarkivo Wayback Machine" (nederlande). Nieuswblad.be, aprilo 2005.

Vidu ankaŭ redakti