Martim Afonso de Sousa

(Alidirektita el Martim AFONSO de SOUZA)

Martim AFONSO de SOUSA [marhtim afonso disouza) naskiĝis en Vila Viçosa, Portugalio, en 1500 - kaj mortis en1571, estis portugala noblulo kaj militisto. Fondis la urbon San-Vicenton.

Martim Afonso de Sousa
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1499 (1499-11-30)
en Vila Viçosa
Morto 31-an de julio 1571 (1571-07-31) (71-jaraĝa)
en Lisbono,  Portugalio
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio
Familio
Patro Lopo of Sousa, 2nd Lord of Prado
Frat(in)o Pero Lopes de Sousa
Infanoj Pero Lopes de Sousa • Rodrigo Afonso de Sousa • Tristão de Sousa
Okupo
Okupo esploristo • politikisto
vdr

En juneco, li lernis matematikon, kartografion kaj navigikon. Li estis paĝio de Duko de Bragança kaj, poste, de reĝido Johano. Kiam kroniĝis, Johano la 3-a nomis lin komandanton de ekspedicio al Brazilo en 1530.

En 1532, kun helpo de João Ramalho, fondis São Vicente, la unua portugala vilaĝo en Brazilo kaj ricevis du "Capitanias" (heredajn provincojn).

Martim Afonso de Sousa ne restis en Brazilo por administri siajn provincojn kaj lasis kiel prokuroron Brás CUBAS. Tio okazis ĉar li estis nomata "Granda Kapitano de Hidia Maro" por protekti la portugalajn havenojn en oriento. En tiu ofico, defendis la fortikaĵon Feitoria de Diu kontraŭ maŭroj kaj baratanoj, venkis la reĝon de Calicute kaj kombatis la piratojn kiuj atakis la portugalajn ŝipojn. Li estis nomita Vic-reĝo de Hindio en (1542).

Li reiris al Portugalio en 1545, kaj malmulte oni konas pri liaj lastaj jaroj.