Martin Blicher

dana esperantisto

Martin BLICHER (naskiĝis en 1884, mortis en 1963) estis dana esperantisto, kaj membro de la Lingva Komitato de 1919 ĝis 1946.

Martin Blicher
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1884 (1884-01-01)
Morto 1-an de januaro 1963 (1963-01-01) (79-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Danio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Blicher esperantiĝis en 1907 en Odense kaj en aŭgusto samjara fondis la tiean lokan grupon kune kun la instruisto Carlsen. En 1932, okaze de la 25-jara jubileo de la grupo, li fariĝis ties honora membro. Je 2-a de januaro 1908 fondiĝis la Konversacia Esperantista Klubo en Kopenhago, kies estrarano Blicher fariĝis, poste trifoje prezidanto dum entute 8 jaroj inter 1914 kaj 1924. En 1908 li kunlaboris pri la Dana-Norvega-Esperanta vortaro de Kaj Bendix, kiu aperis en marto 1909. De 1909 sekretario de "Esperantistforeningen" (Societo de danaj Esperantistoj). Krome li dufoje estis prezidanto de la Centra Dana Esperantista Ligo C.D.E.L. dum enture sep jaroj inter 1919 kaj 1927. Dum pluraj jaroj Margrethe Noll laboris kiel sekretariino de Blicher en ties domo. Partoprenis multajn Universalajn Kongresojn, ekz. Kembriĝo 1907, Prago 1921 (kaj la antaŭkongreson en Dresdeno), Helsinko 1922, Nurenbergo 1923, Vieno 1924 kaj Ĝenevo 1925.

Literaturo redakti

  • Blicher, M[artin]. El mia esperantista vivo. s.l. (Kopenhago) 1967, 16 p. (surbaze de aŭtobiografio prelego de 1962 kun portreto kaj multaj fotoj)

Eksteraj ligiloj redakti