Martin Buber

Aŭstra-israela juda filozofo (1878-1965)

Martin BUBER (naskiĝis la 8-an de februaro 1878 en Vieno; mortis la 13-an de junio 1965 en Jerusalemo) estis aŭstra-israela juda filozofo, vivinta krom en tiuj du landoj ankaŭ en la Rusia Imperio, Svislando kaj en la Germana Regno.

Martin Buber
Persona informo
Martin Buber
Naskiĝo 8-an de februaro 1878 (1878-02-08)
en Vieno,  Aŭstrio-Hungario
Morto 13-an de junio 1965 (1965-06-13) (87-jaraĝa)
en Jerusalemo
Tombo Har HaMenuchot vd
Etno judoj vd
Lingvoj hebreagermanapolajido vd
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioVajmara RespublikoIsraelo vd
Alma mater Universitato de VienoHumboldt-Universitato en BerlinoUniversitato de ZurikoUniversitato de Lepsiko vd
Subskribo Martin Buber
Familio
Edz(in)o Paula Buber vd
Infanoj Rafael Buber vd
Parencoj Salomon Buber • Nelly Braude-Buber vd
Profesio
Okupo filozofo • ekzistadisto • tradukistopedagogoverkisto • literatura eldonisto • universitata instruisto • tradukisto de Biblio • edukisto • cionisto vd
Laborkampo ontologiojudismofilozofioliteraturotraduko • eduka sistemo vd
Aktiva en Jerusalemo vd
Verkado
Verkoj I and Thou ❦
Q1216062 ❦
A Land of Two Peoples vd
En TTT Oficiala retejo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Martin Buber naskiĝis en 1878 kiel filo de la finance bonstataj vienanoj Karl (Castiel Salomon) Buber kaj Elise Buber, naskonomo Wurgast. Post la disiĝo de la gepatra paro en 1881 li ekde la aĝo de 4 jaroj kreskis ĉe la geavoj en la galicia urbo Lvivo, germanlingve nomata Lemberg (nuntempe en Ukrainio). Lia avo estis la juda klerulo Salomon Buber, kiu tiutempo estis inter la plej gravaj esplorantoj pri la ĥasidisma tradicio de orienteŭropa judismo. Post vizito de la pola gimnazio en Lvivo li studis en Vieno, Lepsiko, Zuriko kaj Berlino. Inter liaj fakoj estis kursoj pri filozofio, germanistiko, arta historio, psikiatrio kaj psikologio, interalie de la profesoroj Wilhelm Dilthey kaj Georg Simmel.

En 1899 li edziĝis kun la katolikino Paula Buber, naskonomo Paula Winkler, kiu intense partoprenis lian laboron kaj je la (vira) pseŭdonimo Georg Munk mem verkis. La paro havis du infanojn: la filo Rafael (1900–1990) inter la jaroj 1922–1929 estis edzo de Margarete Buber-Neumann, kaj la filino Eva (1901–1992) estis edzino de Ludwig Strauss.

En Vieno Martin Buber persone konatiĝis kun Theodor Herzl; unuajn leterajn kontaktojn li havis en februaro 1900. Li aliĝis al ties movado de Cionismo. En septembro 1901 Theodor Herzl donis al li la ĵurnalisman gvidadon de la cionisma organo Die Welt ("la mondo"). En 1902 Martin Buber estis kunfondinto de la Jüdischer Verlag. Ekde la jaro 1905 li laboris kiel literatura eldonisto por la eldonejo Rütten & Loening, tie li iniciatis kaj prizorgis la grandan projekton de "soci-psikologia" libroserio nomata Die Gesellschaft ("la socio"). En 1908 li partoprenis en la fondado de la organizaĵo Sozialistischer Bund ("socialista ligo").

En 1916 li kune kun Salman Schocken fondis la monatan periodaĵon Der Jude, kiu aperis ĝis la jaro 1928. Ekde la jaro 1916 li ĝis la jaro 1938 vivis en la urbeto Heppenheim ĉe la Monta Vojo en suda Hesio.

 
Martin Buber en la hebrea universitato de Jerusalemo

Inter la jaroj 1935 kaj 1933 Martin Buber estis docento kaj honoraria profesoro pri judismo en la universitato de Frankfurto ĉe Majno. Post la ekrego de la nazioj li meminiciate rezignis pri la profesoreco, antaŭ ol la nazioj povintus forpreni ĝin. En 1935 li kadre de la naziaj leĝoj estis malmembrigita el la verkista asocio de Germanio, tiam nomata Reichsschrifttumskammer. En 1938 li sukcesis fuĝi el Nazia Germanio al Jerusalemo (li mem nomis la translokiĝon "enmigro") kaj ĝis la jaro 1951 li instruis antropologion kaj sociajn sciencojn en la hebrea universitato de Jerusalemo. Ekde tiu tempo li proksimis al iuj cionismaj intelektuloj, ekzemple al la filozofo Felix Weltsch (פליכס ולטש, Feliks Velĉ), la verkisto Max Brod (מקס ברוד, Maks Brot) aŭ la politikistoj Chaim Weizmann (חיים ויצמן‎, Ĥajm Vajcman) kaj Samuel Hugo Bergman (שמואל הוגו ברגמן). Ili ĉiuj estis konatuloj de Martin Buber el la mezeŭropaj urboj Prago, Berlino kaj Vieno; la amikecoj kaj reciproka aprezo restis ĝis lia morto en 1965.

La loĝdomo de Martin Buber en Heppenheim, en kiu li inter la jaroj 1916 kaj 1938 vivis kune kun sia edzino kaj poste kun la nepinoj Barbara kaj Judith, filinoj de Rafael Buber kaj Margarete Buber-Neumann, kadre de la novembraj pogromoj de 1938 estis interne detruita. En 1975 ĝi deklariĝis protektata monumento, kaj ĝis 1979 estis restaŭrita kaj renovigita. Ekde aprilo 1979 la domo estas la sidejo de la Internacia Konsilio de Kristanoj kaj Judoj (germane Internationaler Rat der Christen kaj Juden, angle International Council of Christians and Jews, ICCJ). Inter la jaroj 1938 kaj 1940 Paula Buber verkis la romanon Muckensturm. Ein Jahr im Leben einer kleinen Stadt ("Mukenŝturm - jaro en la vivo de eta urbo"), publikigita en 1953 je ŝia pseŭdonimo, kaj en ĝi skizis la vivon en Heppenheim (romane nomata "Muckensturm").

Rapide post la novembraj pogromoj, fine de la jaro 1938 publikiĝis malferma letero de Mahatma Gandhi sub la titolo "La judoj" - en ĝi li komentis pri la persekuto de judoj en Nazia Germanio kaj pri la konflikto inter judoj kaj araboj en Palestino. Kontraŭ tiu teksto publike protestis ne nur Martin Buber. Kvankam Gandhi vortumis sian simpation por la judoj, sed malakceptis la cionisman movadon, ĉar la araboj havus saman rajton pri Palestino kiom la angloj pri Anglio aŭ la francoj pri Francio. Milito kontraŭ Nazia Germanio povus esti justigita por eviti la "fian persekuton de tuta etno", sed principe la judoj povus spiti la persekuton per senperforta, organita, civila malobeo. Ilia situacio kompareblus al la situacio de la kasto de dalitoj ("homoj netuŝeblaj") en Barato aŭ pri la diskriminacio de hindoj en Sudafriko.[1] Buber en akraj vortumoj malkonsentis pri la komparo de la nazia perforto kontraŭ judoj kun la diskriminacio de hindoj per la britoj kaj buroj en Sudafriko. Evidente Gandhi ne konus la situacion en la koncentrejoj de nazia Germanio kaj ne konscius pri la amplekso de nazia teroro. Li esprimis sian fortan seniluziiĝon, ke Gandhi, kiun Buber deklaris tre aprezi kaj adori, juĝus je tiom malprofunda scio, ĉar la hindoj en Sudafriko nek rajtus esti senpune prirabitaj, torturitaj aŭ murditaj, aŭ misuziĝus kiel "ostaĝoj por dezirata konduto de eksterlandaj registaroj" („Geiseln für das erwünschte Verhalten des Auslands“). Plurjara senperforta malobeo de judaj germanoj evidente ne malebligis la krimojn de la nazia reĝimo, sed kontraŭe tendence plifortigis la perforton. Historie, jure kaj morale la aserto de Gandhi malĝustus, ke Palestino apartenus nur al la araboj. Kontraŭe la lando apartenus al ambaŭ etnoj aŭ al ĉiuj etnoj historie ligitaj al ĝi. Nur komuna senperforta kunvivado gvidus al paco kaj justeco.[2]

En Novjorko Martin Buber en 1955 kune kun interalie Hannah Arendt kaj Gershom Scholem partoprenis la fondon de la Leo-Baeck-instituto, unu el la plej gravaj dokumentejoj kaj esplorejoj pri la historio de germanlingvaj judoj. Granda parto de la institutaj dokumentoj en elektronika formo videblas en la Juda muzeo de Berlino.

Paula Buber mortis en 1958 revenvoje de komuna vojaĝo kun la edzo tra Usono kaj Eŭropo en Venecio. Martin Buber mortis en 1965 en Jerusalemo.

En Germanlingvio multaj lernejoj kaj stratoj ricevis lian nomon, interalie en 1970 la Bubergasse en la 21-a urbodistrikto de Vieno. Ankaŭ pliaj institucioj ricevis lian nomon, ekzemple en 1974 la junulargastejo de la urbeto Überlingen borde de la Bodenlago. Aparte menciindas la en 1966 kadre de la universitato de Kolonjo fondita instituo pri judismo, germanlingve nomata Martin Buber-Institut für Judaistik.

Ekde la jaro 1968 ĉiujare la premio Buber-Rosenzweig-medalo de la Kunordiga Konsilio de Societoj pri Kristana-Juda Junlaboro atribuiĝas al personoj aparte meritaj pri la dialogo inter kristanoj kaj judoj. Krome la en 1982 fondita kultura kaj ekonomia festivalo Euriade en la regiono de norda Belgio, suda Nederlando kaj la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de okcidenta Germanio ekde la jaro 2002 ĉiujare atribuas la premion "Martin-Buber-Plakette".

Verkaro redakti

Kvankam li mem ne membris en iu ajn el la branĉoj de judismo, Martin Buber en sia verkaro aparte fokusigis la komprenon de la ortodoksa kaj ortodoksega mistika juda movado de orienta Eŭropo fare de homoj de la okcidentaj industriigitaj socioj. Tiucele li tradukis multajn rakontojn kaj tradiciojn de la Ĥasidismo en la germanan lingvon. Aparte lia ampleksa tekstkoleto Die Erzählungen der Chassidim ("la rakontoj de la ĥasidoj") atestas pri tiu strebo. Dum sia tuta vivo Martin Buber estis peranto inter la minacata tradicia juda mondo en orienta Eŭropo kaj la (juda, kristana kaj ateista) okcidenta mondo de klerismo kaj natursciencoj. Jam en la komenca fazo de la cionisma movado li insiste pledis por peno de ĉiuj judoj peni pri laŭeble bonaj rilatoj al la araboj. Tio inter aliaj judoj la rezultigis al li multajn protestojn kaj malamikecojn.

Laŭ instigo de la eldonisto Lambert Schneider Martin Buber en 1925 kun la frankfurta jua filozofo Franz Rosenzweig komencis retraduki la Tanaĥon, parto ankaŭ de la kristana Malnova Testamento, de la hebrea al la germaan lingvo. La du kleruloj aparte celis lingve ekzaktan tradukon, respekte de la hebrea originalo, kaj konservon de la plena signifa riĉo. Post la morto de Franz Rosenzweigs en 1929, Martin Buber sole daŭrigis la laboron, sed ĝis la jaro 1938 nur povis publikiĝi nur 15 el la planitaj 20 volumoj. La mankaj 5 volumoj nur publikiĝis post la Dua Mondmilito, kadre de kvarvolumega kompleta eldono de la Tanaĥo nomata Die Schrift ("la skribaĵo"). La traduko de Buber kaj Rosenzweigo kun la traduko de la Torao fare de Moses Mendelssohn konsideriĝas la plej signifa kaj plej ekzakta germanlingva eldono de la juda Biblio. La verkaĵo estis la modelo por André Chouraqui krei simile ekzaktan tradukon al la franca lingvo, same ĝenerale akceptitan; en la 1970-aj jaroj tiu franca traduko de la juda Biblio aperis en 22 volumoj kaj de tiam konstante estas represata.

En siaj filozofiaj verkaĵoj Martin Buber aparte temigas la dialogon kiel antropologia homa principo. Lia ĉefa verkaĵo havas la titolon Ich und Du ("Mi kaj Ci") kaj temigas la rilaton de la homa individuo al dio kaj al aliaj homoj kiel ekzisteca, dialoga kaj religia principaro. Tiu verkaĵo influis multajn postajn germanlingvajn klerulojn. Krome Martin Buber en tekstoj kiel Drei Sätze eines religiösen Sozialisten ("tri frazoj de religia socialisto") pledis por religia socialismo.[3]

Komence de la 1960-aj jaroj li komune publikigis ĉiujn verkaĵojn en tri kolektaj volumoj, nomataj Schriften zur Philosophie ("verkaĵoj pri filozofio"), Schriften zur Bibel ("verkaĵoj pri la biblio") kaj Schriften zum Chassidismus ("verkaĵoj pri Ĥasidismo"). La serion kompletikis lasta, kvara volumo, nomata Nachlese ("postkolekto") - la provpresaĵon li ankoraŭ mem korektis sed poste mortis antaŭ la publikigo de tiu volumo.

Premioj redakti

 
kolora litografio de Hetty Krist pri Martin Buber

Martin-Buber-societo redakti

La en 2000 fondita Martin-Buber-societo celas "veki kaj profundigi konon kaj komprenon pri Martin Buber, kaj subteni la esploron kaj prezenton de lia verkaro, de lia persono kaj lia epoko". Aparte konsideriĝu liaj kulturaj radikoj de la juda spirita kaj kreda historioj, precipe ekde la 18-a jarcento. En la societo intertempe estas filozofia, pedagogia kaj terapia sekcioj.

Fondaĵo redakti

En la hebrea universitato de Jerusalemo administriĝas fondaĵo pri esploraj stipendioj de spiritaj, kulturaj kaj sociaj sciencoj, kiu subtenu studaĵojn de postdiplomiĝintoj.

Literaturo redakti

  • Martin Buber. Bilanz seines Denkens ["Martin Buber. Bilanco de lia pensado"]. Eldonis Jochanan Bloch, serio Haim Gordon (publikaĵoj de la universitato "Ben-Gurion" de Negevo), eldonejo Herder, Frajburgo 1983 ISBN 3-451-19192-X.
  • Oliver Bidlo: Martin Buber – Ein vergessener Klassiker der Kommunikationswissenschaft? ["Martin Buber - ĉu forgesita klasikulo de la komunika scienco?"], eldonejo Tectum, Marburgo 2006, ISBN 978-3-8288-9086-2.
  • Bernhard Casper: Das dialogische Denken. Franz Rosenzweig, Ferdinand Ebner und Martin Buber ["La dialoga pensado. …"]. Prilaborita kaj ampleksigita reeldono de 1967, eldonejo Karl Alber, Frajburgo/Munkeno 2002, ISBN 978-3-495-47933-9.
  • Hans Kohn: Martin Buber. Sein Werk und seine Zeit ["Martin Buber. Lia verkaro kaj epoko], 1930, reeldono 1961.
  • Martin Buber, Carl Rogers: Dialogo inter ambaŭ, moderita fare de Maurice Friedman la 18-an de aprilo 1957 en la universitato de Miĉigano, angle publikigita unuafoje je titolo Dialogue between Martin Buber kaj Carl Rogers en: Psychologia (Kioto, Japanio), volumo 3, n-ro 4 (1960), germanlingve unuafoje je titolo Im Gespräch, en libro Persönlichkeitsentwicklung durch Begegnung ["Personeca evoluo per renkontiĝo"], eldonita pere de la organizaĵo Arbeitsgemeinschaft personenzentrierte Gesprächsführung, eldonejo Deuticke, Vieno 1984. Iom koncizigita kaj parte retradukita plian fojon en Personenzentrierte Psychologie und Psychotherapie. Jahrbuch 1992, Gesellschaft für wissenschaftliche Gesprächspsychotherapie (GwG), Kolonjo 1992, ISBN 3-926842-09-1, paĝoj 184–201.
  • Erhard Doubrawa / Frank-M. Staemmler (eld.): Heilende Beziehung – Dialogische Gestalttherapie. ["saniga rilatado - dialoga Gestalt-terapio"]
  • Martha Friedenthal-Haase/Ralf Koerrenz (eld.): Martin Buber: Bildung, Menschenbild und Hebräischer Humanismus ["…eduko, homkoncepto kaj hebrea humanismo"], eldonejo Schöningh, Paderborno 2005 ISBN 3-506-71790-1
  • Andreas Haupt: Der dritte Weg. Martin Bubers Spätwerk im Spannungsfeld von philosophischer Anthropologie und gläubigem Humanismus ["La tria vojo. La verkaro de la lastaj vivjaroj de Martin Buber en tensio inter filozofia antropologio kaj kreda humanismo"], eldonejo Herbert Utz, Munkeno 2001 ISBN 3-8316-0068-6.
  • Yigal Wagner: Martin Bubers Kampf um Israel. Sein zionistisches und politisches Denken ["La batalo de Martin Buber pri Israelo. Lia cionisma kaj politika pensado"]. eldonejo Verlag für Berlin-Brandenburg 1999.
  • Gerhard Wehr: Martin Buber: Leben, Werk, Wirkung ["…vivo, verkaro, efiko"], eldonejo Diogenes, Zuriko 1991 ISBN 3-257-01908-4.
  • Hans-Joachim Werner: Martin Buber, eldonejo Campus, Frankfurto ĉe Majno 1994 ISBN 3-593-35057-2.
  • Siegbert Wolf: Martin Buber zur Einführung, eldonejo Junius, Hamburgo 1992 ISBN 3-88506-873-7.
  • Maurice Friedman: Begegnung auf dem schmalen Grat. Martin Buber, ein Leben. ["renkontiĝo je mallarĝa montareĝo], eldonejo Agenda, Monastero (Vestfalio) 1999 ISBN 3-89688-059-4.
  • Michael Zank: New Perspectives on Martin Buber ["novaj perspektivoj pri Martin Buber"], eldonejo Mohr-Siebeck, Tübingen 2006 ISBN 3-16-148998-5.
  • Hans Duesberg: Person und Gemeinschaft. Philosophisch-systematische Untersuchungen des Sinnzusammenhangs von personaler Selbständigkeit kaj interpersonaler Beziehung an Texten von J. G. Fichte und Martin Buber ["Persono kaj socio. Filozofiaj-sistemaj esploroj pri senca kunteksto de individueco kaj interpersona rilato ekzemple de tekstoj de J. G. Fichte kaj Martin Buber"], eldonejo Bouvier, Bonno 1970 (serio Münchener philosophische Forschungen, "munkenaj filozofiaj esploraĵoj, volumo 1) ISBN 3-416-00633-X.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Christian Bartolf: Wir wollen die Gewalt nicht – Die Buber-Gandhi-Kontroverse (germane, "Ni ne volas la perforton - la disputo inter Buber kaj Gandhi"). Berlino 1998, paĝoj 11–13
  2. Christian Bartolf: Wir wollen die Gewalt nicht – Die Buber-Gandhi-Kontroverse (traduko supre). Berlino 1998, paĝoj 16 kaj sekvaj.
  3. Drei Sätze eines religiösen Sozialisten (1928). Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 2012-12-16.