Martin Gottlieb Klauer

Martin Gottlieb KLAUER (naskiĝinta la 29-an de aŭgusto 1742 en Rudolstadt, mortinta la 4-an de aprilo 1801 en Vajmaro) estis germana skulptisto. Patro lia estis tajloro en Kranichfeld. En 1772 li nuptis Johanna Elisabeth Kapler. Kun la dua edzino li havis tri filojn, i.a. Johann Friedrich Wilhelm, skulptisto en Rudolstadt kaj Ludwig, skulptisto en Vajmaro.

Martin Gottlieb Klauer
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1742 (1742-08-29)
en Rudolstadt
Morto 4-an de aprilo 1801 (1801-04-04) (58-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo skulptisto
vdr
Alegorio de pensado, Kastela muzeo de Vajmaro

Vivo redakti

 
Tombo apud la vajmara Jakobo-kirko kun ruliĝinta serpento mordante voston sian

Klauer laboris en 1757/58 kiel lernoknabo kaj helpanto de la rudolstadt-a lignoskulptisto Karl Adolf Kändler ĉe plibeligkampanoj por Kastelo Heidecksburg. En 1762 li troviĝis en Gera, de kie li startigis studmigradon i.a. je Dresdeno kaj Potsdam. Ekde 1769 li memstarulis en Rudolstadt. En 1773 li iĝis vajmara kortega skulptisto kaj transloĝiĝis en 1777 Vajmaron. Post la potencakiro de duko Karlo Aŭgusto en aŭgusto 1775 kaj la alveno de Goeto la saman jaron li ĝuis diversajn apogojn. Li i.a. ricevis stipendion de 200 taleroj por financi restadon plurmonatan en Mannheim kie li studis ankaŭ la faman kolekton de antikvecaĵoj. Poste li gvidis atelieron sukcesan en Vajmaro kaj tenadis ekde 1789 kune kun la fama entreprenisto Friedrich Justin Bertuch artofabrikon kie fabrikitis dekoracioj de ĉiuj specoj el argilo.

Graveco redakti

Klauer arthistorie gravas unue pro siaj bildigbustoj. Kun malofta kapablo de realisma observado li kunigis klasikismo-similan senton pri beleco forma kun realismo. Impulsoj gravaj por evoluo de si li gajnis de Goeto, kiu mem modelis por la plej malnova tia busto de 1778. Goeto laŭdegis tiam la artiston pro ties diligenta kaj fervora studo de naturo kaj antikveco kredante ke mankus ankoraŭ imagopovo. Sed ĝuste tio "malvirto" efektis ke Klauer konservis tiutempe malkutiman naturproksimecon kaj realismon artaĵan: tiam la artistoj ĝenerale estis en situacio malcerta inter la jam forlasita baroka patoso kaj la komenciĝanta klasikisma tro-stiligado.

Klauer taksatas skulptisto de la ora epoko de Vajmaro kiu ne nur portretis Goeton, Johann Gottfried Herder kaj Christoph Martin Wieland, la dukan familion kaj aliajn altrangulojn sed ankaŭ multajn fremdulojn gastantajn kaj elstarulojn de scienco kaj kulturo.

Li plej ofte uzis materiale gipson, pli malofte kalkŝtonon aŭ terakoton. Lia ateliero flegis liveri kopiojn de la unikaj formoj laŭmende. Li kutimis reklami ofertaron sian en la gazetoj Der Teutsche Merkur (de Wieland) kaj "Journal des Luxus und der Moden" de Bertuch. En 1792 aperis katalogo ilustrita kun 60 numeroj el lia laborejo; la dua eldono de 1800 enhavis jam 133 numerojn en du kajeroj. Liaj kopioj laŭ famaj artaĵoj antikvaj aŭ de aliaj grandaj artistoj ankaŭ volonte aĉetitis. Klauer ekster tio partoprenis la kreon de multegaj monumentoj ĝardenaj, tombaj, memorigaj kies planoj estis ofte de alia origino (ekz. de Goeto, Adam Friedrich Oeser, Johann Heinrich Meyer). Lia ununusola tutfigura statuo laŭnatura estas nudeco de la sepjaraĝa Fritz von Stein el la jaro 1779. Antaŭ la Urbodomo de Vajmaro li faris la statuon de la Neptuno-puto.

Fonto redakti

Kröll, Christina, "Klauer, Martin" ĉe: Neue Deutsche Biographie 11 (1977), p. 713-714, (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti