Martin Lavallée

(Alidirektita el Martin Lavallee)

Martin Lavallee estas kanada esperantisto kaj interlingvaisto.

Li iĝis Idisto en 1997, forlasis kelkajn jarojn la internacilingvan movadon kaj nun estas interlingvaisto depost 2010. Li scipovas relative bone Esperanton kaj Interlingvaon. Li estas membro de la ortodoksa Bahaa Kredo.

Lavallee studis literaturon kaj administradon en kolegio André-Laurendeau, en urbo LaSalle en provinco Kebekio (Kanado). Depost esperantiĝo en 1987 ĝis idistiĝo en 1997, li publikigis plurajn artikolojn favorajn al Esperanto kaj partoprenis Esperantajn aranĝojn lok-, provinc-, naci- kaj internaci- nivele.

Li kreis ampleksajn retajn Idajn vortarojn kaj kursojn, kaj nacilingvajn paĝojn, kio konkukis al lia forpelo el la Esperanto-Societo Kebekia. En 2014, li kaj Pierre Morin tradukis enkondukan kurson de interlingvao en la francan lingvon ĉe http://www.interlingua.com/fr/curso .

Eksteraj ligiloj redakti