Thomas Martin Lowry (1874-1936) estis angla fiziko-kemiisto, kiu, en 1923, kune kun la dana esploristo Johannes Nicolaus Brønsted (1879-1947) disvolvis samtempe kaj sendepende ŝanĝis la vizaĝon de la kemio[1] per la teorio pri acido-bazo de la kemiaj substancoj, surbaze de protona acekptado/rifuzado kiu rimarkindigis ĝiajn kreintojn. La teorio tiam iĝis konata kiel Acido-baza teorio de Brønsted-Lowry.

Martin Lowry
(1874-1936)
Angla kemiisto kreinto de acido-baza koncepto.
Angla kemiisto kreinto de acido-baza koncepto.
Persona informo
Naskiĝo 26-a de oktobro 1874
en Low Moor, Bradford,  Anglio
Morto 2-a de novembro 1936
en Kembriĝo,  Anglio
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater
Profesio
Okupo kemiistofizikisto vd
Laborkampo fizika kemio vd
Doktoreca konsilisto Henry Edward Armstrong vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Thomas Martin Lowry estis la dua filo de la Respektinda Edward P. Lowry kaj edukiĝis en la Lernejo Kingswood, en Bath, graflando Somerset kaj poste en la Centra Teknika Kolegio, en Suda Kensington. Dum tiuj jaroj li konstatis ke li volas esti kemiisto kaj studis kemion sub gvidado de Henry Edward Armstrong (1848-1937), iu kemiisto kies ĉefa intereso estis pri organika kemio sed ankaŭ inkludis la jonnaturon en akvaj solvaĵoj.

Inter 1896 kaj 1913 Lowry estis asistanto de Armstrong, kaj inter 1904 kaj 1913 li laboris kiel Profesoro pri Kemio en la Trejnakolegio de Westminster. En 1913, li indikiĝis kiel estro de la kemia departemento en la Medicina Hospitalo de Guy kaj iĝis unua profesoro pri kemio en la Medicina Lernejo kiu estonte iĝus universitata profesoro en la Universitato de Londono.

Ekde 1920 ĝis sia morto, Lowry aktivis kiel Profesoro pri Fiziko-kemio en la Universitato de Kembriĝo. En 1904, li edziĝis al filino de la Respektinda Pastro C. Wood, kiu supervivis sian edzon kune kun du filoj kaj unu filino.

Ekde la starigo de la Societo Faraday, en 1903, Loŭri estis aktiva membro kaj servis kiel prezidanto de la institucio inter 1928 kaj 1930. En 1914, li elektiĝis Membro-apoganto de la Reĝa Societo de Londono. Dum kaj post la Unua Mondmilito, Loŭri aktivis kiel Direktoro de la Kompanio pri municio Shell-filling (1917-1919) kaj laboris por la Trench Militkomitato, Kemia Militkomitato kaj angla Armea geografaro[2]. Pro ĉi-servo li estis omaĝita per la Ordeno de la Brita Imperio kaj la Ordeno de Sanktaj Maŭrico kaj Lazaro.

Esplorado redakti

En 1898, Loŭri rimarkis la ŝanĝon de optika rotacio en la nitro-d-kamforo kaj kreis la vorton ŝanĝorotacia aŭ mutarotacia por priskribi ĉi-fenomenon. Li studis la fenomenojn pri optika rotacio kaŭzatajn per la katalize acido-bazaj reakcioj de la kamforaj derivaĵoj. Ĉi-teorio kondukis lin al formuliĝo de la protona difino pri acidoj kaj bazoj, nune konata kiel Acido-baza teorio de Brønsted–Lowry. Loŭri publikigis kelkajn centojn da dokumentoj kaj plurajn librojn. Lia monografio pri "La povo de la Optika Rotacio", publikigita en 1935, antaŭ longe konsideratas kiel norma laboro pri tiu temo.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

  • Kennedy J. P. Orton (1872-1930)
  • Louis P. Hammett (1894-1987)
  • Irving Langmuir (1881-1957)
  • Louis P. Hammett (1894-1987)
  • Kennedy Joseph Previté Orton (1872-1930)
  • Herbert B. Watson (1894-1975)
  • Edward D. Hughes (1906-1963)
  • William Thomas Blanford (1832-1905)
  • Arthur Lapworth (1872-1941)
  • Lev Aleksandroviĉ Chugayef (1873-1922)

Referencoj redakti

  1. Prezi
  2. En la angla respektive Trench Warfare Committee, Chemical Warfare Committee kaj Ordnance Committee.