Martin Munkácsi, hungare Munkácsi Márton estis hungara-usona fotisto naskita en Koloĵvaro, (Hungario) la 18-an de majo 1896, kaj mortinta en Novjorko (Usono) la 13-an de julio 1963.

Kariero redakti

Márton Munkácsi kiel dekokjarulo publikis prisportajn raportaĵojn, poemojn. Li havis mallongtempe ankaŭ fotolaborejon luitan en Budapeŝto por portretfotoj. Li fotis al revuo Színházi Élet. De 1924 li faris spotfotojn al gazetoj Az Est, Pesti Napló, Délibáb, Ma Este kaj al aliaj. Inter 1928 kaj 1934 li estis raportisto de gazeto Ullstein Lapok de Berlino. Liaj fotoj aperis precipe en gazeto Berliner Illustrierte Zeitung. Li fariĝis unu el plej bone pagitaj fotistoj. En 1929 li travojaĝis Mez-Azion. En 1932 li fotis okaze de vojo ĉirkaŭ la Tero de de barono Zepelino. De 1934 li vivis en Usono. Li estis elstara kaj influhava fotoĵurnalisto, sed en tempo pli antaŭa, prisporta kaj primoda fotisto. Estas menciinde ke la fama fotisto Henri Cartier-Bresson konsideris ke la foto fare de Munkácsi pri Nigraj knaboj ĉe plaĝo impresis lin tiom, ke ĝi estis instigo por lia decido, en 1932, dediĉi sin al kariero en fotografio.

Bibliografio redakti

Fontoj redakti