Martin Van Buren
prezidanto de Usono
Martin VAN BUREN [mar'tin van bjer'n] la oka prezidanto de Usono, naskiĝis la 5-an de decembro 1782, en Kinderhook,[1] kantono Columbia, Nov-Jorkio. Li mortis 79-jaraĝa, la 24-an de julio 1862, en Kinderhook pro bronka astmo.
Van Buren estas la sola prezidento, kies unua lingvo ne estas la angla. Lia familio parolis nederlande. Li estis la unua prezidanto, kiu estis denaska usona civitano.
Van Buren kredis, ke la federala registaro ne rajtas interveni en la aferoj de la sklavoj en iu ŝtato. Li estis malalta (168 cm). Hannah HOES estis lia edzino, kaj ili havis 4 filojn. Laŭ religio, li estis Nederlanda Reformita kaj Episkopana kristano.
Dum lia administrado (1837–1841) okazis;
- 1837 – La Financa Paniko de 1837
- 1839 – La Milito de Aroostook
- 1842 – La Dua Milito de la Seminolaj Indianoj
Notoj
redakti- ↑ La nomo Kinderhook, origine nederlande Kinderhoek, "angulo de multaj infanoj", laŭ la loka historio referas al la momento kiam la nederlandaj setlistoj per rivera ŝipo alvenis al la loko kaj estis salutitaj de lokaj indianoj kun aparte multaj infanoj. La saluto evidente estis amikema kaj scivola, alikaze oni ne lasintus tiom da infanoj mansvingi al la nekonataj novalventintoj. Poste la regiono iĝis forta nederlandlingva setlejo.