Martin Waldseemüller
Martin WALDSEEMÜLLER [valtsemuller] (1470, Wolfenweiler ĉe Freiburg - ĉirkaŭ 1520, Saint-Dié, Loreno) estis kartografo kaj geografo el nuna Germanio.
Martin Waldseemüller (1472-1520) | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Monda mapo de Martin Waldseemüller (1507).
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1472 en Wolfenweiler, apud Freiburg im Breisgau, Germana regno | ||||
Morto | 16-a de marto 1520 en Saint-Dié-des-Vosges, Loreno, Francio | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | latina • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Margraviate Hachberg-Sausenberg (en) ![]() ![]() | ||||
Alma mater | Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kartografo teologo cosmographer (en) ![]() geografo ![]() | ||||
Laborkampo | Kartografio ![]() | ||||
Aktiva en | Innsbruck vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Li naskiĝis en Wolfenweiler ĉe Freiburg. En 1507 Waldseemüller realigis grandan mondmapon kaj malgrandan terglobon kun geografia ŝlosilo nomata "Cosmographiae Introductio" (="Enkonduko en kosmografion"). Ĝi enhavis la rakontojn de la vojaĝoj de la naviganto el nuna Italio Amerigo Vespucci, kaj en la tri verkaĵoj unuafoje aperis la nomo Ameriko (originale: "AMERICA") por la tiamaj novesploritaj teritorioj. Lia Mara Ĉarto (1516) estas alia mondmapo kun gravaj korektoj kaj plibonigoj. Oni pensis ke la du mapoj estis perditaj ĝis 1901, kiam troviĝis po unu sola ekzemplero en kastelo en Virtembergo.