Martin Wiese
sveda arĥitekto, muzikisto kaj esperantisto
Martin WIESE (naskiĝis la 26-an de marto 1963) estas sveda arĥitekturisto, muzikisto kaj esperantisto. Li estas kantisto, gitaristo, ĉefa tekstverkisto kaj muzikkomponanto de la Esperanta rokbando Persone. Post malaktiviĝo de Persone li kreis soloan muzikan projekton Martin & la talpoj, helpe de muzikaj gastoj de lia sveda muzikgrupo Jetpilot. Antaŭe li estis membro de la grupo Amplifiki.
Martin WIESE | |
---|---|
![]() Martin Wiese koncertas dum IJK 2015
| |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Martin WIESE |
Naskiĝo | 26-an de marto 1963 (59-jara) |
Ĝenroj | rok-muziko |
Profesio | arĥitekturisto, kantisto |
Instrumentoj | gitaro, kantado |
Aktivaj jaroj | 1986 - nuntempo |
Eldoninto | Vinilkosmo |
Parencaj temoj |
Persone, Martin & la talpoj, Jetpilot |
Signifa instrumento | |
gitaro | |
Persona vivoRedakti
Martin vivas en Stokholmo, Svedio kaj laboras kiel arĥitekto. Li havas koramikinon Gabriella.[1]
Dum la jarŝanĝo 2020/2021 li malsaniĝis de KOVIM-19. Baldaŭ post tio, lia sanstato serioze malpliboniĝis. Fine de Januaro 2021 li daŭre bezonas medicinan helpon, sed esprimas optimismon pri resaniĝo.[1]
DiskaroRedakti
- 1987 - 62 minutoj (Persone)
- 1991 - En la spegulo (Persone)
- 1996 - Povus esti simple (Persone)
- 1998 - ...sed estas ne (Persone)
- 2002 - Sen (Persone)
- 2007 - Pli ol nenio (Martin & la talpoj)
- 2014 - Superbazaro (Martin & la talpoj)
KompilaĵojRedakti
- Vinilkosmo-kompil' 2 (1996) - kontribuo per la kanto Vivo duras sed vi molas.
ReferencojRedakti
- ↑ 1,0 1,1 VINILKOSMO "Esperanto-Muzik-Prod." (2020-01-31). Grava Komunikaĵo pri la sanstato de Martin Wiese.. Alirita 2020-01-31.
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo de Persone
- Martin Wiese ĉe Myspace
- Martin Wiese ĉe SoundCloud
- Martin Wiese ĉe Kantaro-Vikio
- Intervjuo kun Martin Wieze aperinta en Revuo Esperanto en majo 2017