Martin nad Žitavou
Martin nad Žitavou, hungare Zsitvaszentmárton estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Zlaté Moravce.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 4 km²
- Supermara alteco: 200 m
- Loĝantaro: 530
- Poŝtkodo: 953 01
- Aŭtokodo: ZM...
- Telefonprefikso: 37
Situo
redaktiLa vilaĝo situas inter 3 rojoj, Žitava preterfluas, laŭ flankovojoj. Zlaté Moravce troviĝas 2 km-ojn for.
Historio
redaktiLa unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1272. En 1910 loĝis tie 350 da homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Bars, al distrikto de Zlaté Moravce, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis tie 530 da homoj, (526 slovakoj).