Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Martin von AMBERG (latine: Martinus Ambergensis[1]) estis germana inkvizitoro, teologo kaj verkisto. Li aktivis ĉ. inter 1370 kaj 1400.

Vivo redakti

Martin verkis la popularan, edifan skribaĵon Gewissensspiegel (ĉ. 1370-82) kaj eble estis pastro en la Preĝejo de Virgulino Maria antaŭ Týn en Prago.

La kariero inkvizitora por kontraŭbatali la kredon de la valdanoj (laŭ komisio de la papo aŭ, pli verŝajne, de la episkopo) dokumente atesteblas (parte kune kun Petrus Zwicker): 1374 en Strasburgo, 1380-aj jaroj en Regensburg, 1391 en Würzburg kaj Erfurto, 1396 en Prago, 1399 en Nurenbergo (tie ĉi li honoriĝis publike) kaj Bamberg, 1400/01 en Trnava, Hartberg kaj Sopron.

La verko Gewissensspiegel, de kiu konserviĝis 34 manuskriptoj, elstaras inter la tiutempa kateĥisma literaturo enhave kaj forme. Ĝi servu kiel enkonkuko je la ĉefaj kredofundamentoj al neregantoj de la latina lingvo. Kreon de tia verko klopodis la provinca sinodo de Prago en 1355 kaj eĉ ordonis la partoprenintoj de la koncilio de Lavaur en 1368 ĉar oni sentis la ardan deziron havi ion tian je dispono. Mendinto estis konsilisto de la hungara reĝo, Hans von Scharfeneck el Dalmatio. Enhave ekzistas similoj al Compendium theologicae veritatis de Hugues Ripelin el Strasburgo kajal aĵoj de Johano de Novoforo. Martin restadis en Prago 1380 kaj tiam li ekkonis ties skribaĵojn. Ĉiuokaze influis Gewissensspiegel siaspece verkoj de Hans Vintler kaj de Stefano el Lanškroun.

Literaturo redakti

  • Th.-M. Charland: "Les Auteurs d'Artes Praedicandi au XIIIe siècle d'après les manuscrits", ĉe: Études d'Histoire Littéraire et Doctrinale du XIIIe Siècle, 1932, p. 41-60
  • E. Weidenhiller: Untersuchungen zur deutschsprachigen katechetischen Literatur des späten Mittelalters, 1965, p. 134-140
  • M. Schwinger: Martin von Amberg - Der Gewissensspiegel. Zur handschriftlichen Überlieferung, disertaĵo, Graz 1966
  • G. Steer: "Der Gewissensspiegel Martins von Amberg und das Compendium theologicae veritatis Hugos von Straßburg", ĉe: Paul-Braune-Beiträge 90/1968, p. 285-302
  • R. Kieckhefer: The Inquisition in Fourteenth Century Germany, disertaĵo, Austin 1972
  • A. Patschovsky: Quellen zur böhmischen Inquisition im 14. Jh., 1979
  • Art. „Martin von Prag“ fare de Herman Haupt, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, Band 52 (1906), p. 219 (tie ĉi interrete)

Fonto redakti

  • Werbow, Stanley N., "Martin von Amberg" ĉe: Neue Deutsche Biographie 16 (1990), p. 277-278 (tie ĉi interrete)

Notoj redakti