Malfermi la ĉefan menuon
Martin von Cochem

Martin von Cochem, ankaŭ: Cochemius, Cochemensis, Cochheim, (naskiĝinta en la 13-a de decembro 1634 en Cochem, mortinta en la 10-a de septembro 1712 en Waghäusel) estis germana kapuceno kaj popola verkisto de religiaĵoj.

Enhavo

VivoRedakti

En 1653 li frokuliĝis en la rejna provinco kaj ekstudis filozofion kaj teologion en 1656. En 1659 li ricevis la pastran ordinon kaj iĝis baldaŭ post la finstudo lektoro pri filozofio ĉe la Ordena altlernejo en Majenco (1664). Dum la pestojaro 1666 aperis lia - poste en la majenca diocezo oficialigita porinfana kateĥismo Kinderlehr-Büchlein oder Auslegung deß catholischen Catechismi. Lia arto popularigi religiaĵojn donis al la eldonisto la ideon postuli pluan tian verkadon de li. En 1668 von Cochem ne plu devis docenti. Krom la animzorgada laboro en diversaj monaĥejoj de sia provinco li dediĉis sin antaŭ ĉio al la verkado religia-asketisma. Ekster skribaĵoj en la latina lingvo por la klerikuloj li verkis amason da edifaj kaj klerigaj skribaĵoj por laikuloj, ankaŭ kantolibrojn kaj kolektojn kun preĝoj.

Lia unua granda verko estis la unuafoje en 1677 aperinta libro Leben Christi, kiu baldaŭ poste en diversaj versioj kaj nenombreblaj eldonoj tre disvastiĝis. Li influis daŭripovece la katolikan - nerekte ankaŭ la protestantan - enpopolan piecon per skribaĵoj kaj religiaj dramoj. En 1682-85 li komisiitis fare de la majenca princo-elektisto Anselm Franz von Ingelheim labori en la komisariejo de Aschaffenburg, kaj en 1698-1700 li estis severega kontrolvizitanto en la ĉefepiskopujo de Trier. Al tio komisiis lin la princo-elektisto de Trier Johann Hugo von Orsbeck.

Post kiam lia hejma provinco perdis multajn klostrojn pro marodantaj francaj trupoj dum la Milito de la ligo de Augsburg, li venis al monaĥejoj de aliaj provincoj (inter 1689-96: ekzemple en Günzburg, Passau, Linz, Prago). Dum tiu ĉi tempo estiĝis liaj plej gravaj historiaj, legendaj kaj ekzempligaj verkoj. Reveninte en Rejnlandon li pli koncentriĝis pri la temoj de la Sankta meso. Ĝin li eksplikis en la oftege reeldonita kaj multfremdlingven tradukita verko Medulla Missae (1700). Medulla Missae Germanica, das ist Teutsch Meßbuch über Honig süß aperis en 1702.

la lastajn vivojarojn li psigis en la abatejoj de Bernkastel, Aschaffenburg, Mainz kaj Waghäusel, kie li daŭre kontrollegis kaj plibonigis malnovajn skribitaĵojn. Inter ili menciindas ankaŭ Unerschätzliches Büchlein von Gott und von den göttlichen Fürtrefflichkeiten (1708).

GravecoRedakti

La skribaĵoj de von Cochem dum la vivtempo de li admiritis - sed ankaŭ maladmiritis pro tro simpliga prezentomaniero. En la tempo de Klerismo ili akre kondamnitis kaj eĉ ŝtate malpermesitis. Ekde la tempo de Romantiko li denove ŝatitis, antaŭ ĉio pro ilia pastoralteologiaj nuancoj. Li ne estis tipa reprezentanto de rejnlanda kapucenaj predikistoj, sed influis ĝis en la nunan tempon la katolikan enpopolan piecon. Li taksis barokajn parolturnojn malaŭtentikaj kaj malaprobis ilin; inverse estis lia klopode klare kaj bone legeble - sed ankaŭ teologie korekte - prezenti la verojn de la katolika kredo.

Verkoj (elekto)Redakti

  • "Die Kirchenhistorie nach der Methode des Baronius und Raynaldus bis 1100" (Dillingen, 1693):
  • "Die christliche Lehre";
  • "Heilige Geschichten und Exempel";
  • "Wohlriechender Myrrhengarten" (Kolonjo, 1693);
  • "Büchlein über den Ablass" (Dillingen, 1693);
  • "Exorcismen und für Kranke" (Frankfurt, 1695);
  • "Goldener Himmelsschlüssel" (Frankfurt, 1695);
  • "Gebetbuch für Soldaten" (Augsburg, 1698);
  • "Anmuthungen während der heiligen Messe" (Augsburg, 1697);
  • "Die Legenden der Heiligen" (Augsburg, 1705);
  • "Leben Christi" (Frankfort, 1689; Augsburg, 1708);
  • "Gebete unter der heiligen Messe" (Augsburg, 1698);
  • "Kern der heiligen Messe" (Kolonjo, 1699);
  • "Liliengarten" (Kolonjo, 1699);
  • "Gebetbuch für heilige Zeiten" (Augsburg, 1704);
  • "Die heilige Messe für die Weitleute" (Kolonjo, 1704);
  • "Traktat über die göttlichen Vortrefflichkeiten" (Mainz, 1707);
  • "Geistlicher Baumgarten" (Mainz kaj Heidelberg, 1709); *"Neue mystische Goldgruben" (Kolonjo, 1709);
  • "Exempelbuch" (Augsburg, 1712)

LiteraturoRedakti

  • Konradin Roth OFM: Pater Martin von Cochem - Festschrift zur Feier seines 350. Geburtstages, Katholische Kirchengemeinde St. Martin, Cochem, 1984
  • Martin Persch: Das Trierer Diözesangesangbuch von 1846 bis 1975. Ein Beitrag zur Geschichte der Trierer Bistumsliturgie. In: Trierer theologische Studien. Bd. 44, Trier 1987
  • Konradin Roth: Pater Martin von Cochem 1634–1712. Versuch einer Bibliographie. Koblenz-Ehrenbreitstein 1980

Eksteraj ligilojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti