Martin von Rango

princelektista konsiliano, historiisto kaj verkisto

Martin von RANGO (vere: Martin Range; naskiĝis la 18-an de oktobro 1634 en Colberg en Duklando Pomerio, hodiaŭ Kołobrzeg, mortis la 9-an de aŭgusto 1688 samloke) estis germana politikisto (princelektista konsiliano) kaj historiisto.

Martin von Rango
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1634 (1634-10-18)
en Colberg, Duklando Pomerio
Morto 9-an de aŭgusto 1688 (1688-08-09) (53-jaraĝa)
en Colberg, Duklando Pomerio
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo historiistoverkisto vd
Verkado
Verkoj Diplomata quaedam vetustata Pomeraniae
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Liaj gepatroj estis la ĉambristo Joachim Range kaj Sophie Heise (el Treptow an der Rega). En 1652 Martin estis sendita kune kun la fratoj al la latina lernejo de Halle (Saale) kiun estradis tiam Christian Friedrich Frankenstein. De decembro 1653 ĝis 1655 li studis en Jena kaj venis kun la fratoj la 25-an de oktobro 1655 al Gießen. Tie li finstudis la 12-an de julio 1657 per disputado pri la jura temo De acquirendo rerum dominio ex jure gentium (=kiel akiri aferojn laŭ la interpopola juro).

Jam antaŭ la fratoj estis farintaj vojaĝon al Suda Germanio kaj Alzaco; la finon de julio ili faris novan vojaĝon tra Frankfurto al Nederlando kaj Brabanto - sed de tie ili devis reeniri pro militetoj. Tra Hamburgo, Lübeck kaj Mecklenburg Martin denove venis hejmen. En la naskiĝurbo li proklamitis en la 20.2.1659 kortega ĉefadvokato; samloke li nuptis en la 18.4.1659. Ili havis kvar infanojn, inter ili Jacob Joachim Rango.

Graveco redakti

Von Rango gravis kiel regiona historiisto. Li verkis:

  • „Colberga togata, h. e. Nomenclator theologorum, jureconsultorum, medicorum, philosophorum“, Colberg 1668, 4° (nomregistro kies dua volumo „Colberga armata, salsa, subterranea“ estis planita sed neniam realiĝis - nur kelkaj folioj pri „Colberga religiosa“ ja skribitis
  • „Chronicon Colbergense“, manuskripto pri la urbo, gravega por la 17-a jarcento
  • „Colbergsches Feueralphabet“, 1675, 4°
  • „Origines Pomeraniae“, Colberg 1684, 4° (dua eldono sub la titolo „Pomerania diplomatica“, Frankfurto ĉe Odro 1707, entenanta de Conrad Samuel Schurzfleisch Origines Pomeraniae kaj de Egidius van der Mylen Pomeranorum respublica krom la ĉefan verkeron de Rango mem, Diplomata quaedam vetustata Pomeraniae.

Fonto redakti

Artikolo "Rango, Martin von" fare de Gottfried von Bülow en: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, vol. 27 (1888), p. 232–233, kio legeblas tie ĉi interrete.