Marvel Studios

usona filmstudio sub la kompanio The Walt Disney
(Alidirektita el Marvel Studioj)

Marvel Studios, LLC (originale konata kiel Marvel Films de 1993 ĝis 1996) estas usona filmstudio bazita en Walt Disney Studios en Burbank, Kalifornio kaj estas filio de Walt Disney Studios, kun produktoro Kevin Feige funkcianta kiel prezidanto. Antaŭe la studio estis filio de Marvel Entertainment ĝis Walt Disney Company reorganizis la firmaojn dum aŭgusto 2015.[1]

Studioj de Marvel
Marvel Studios, LLC
emblemo
Emblemo ekde julio 2016
filmkompanio
Komenco 7-an de decembro 1993
Lando(j) Usono vd
Sidejo Burbank, Kalifornio, Usono
Agareo

Kinarto

Fondinto(j) Avi Arad vd
Posedata de Marvel Entertainment vd
Filioj Marvel Music, Inc. • Marvel Animation vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo filio
vdr

Dediĉite al produktado de filmoj pri Marvel Comics roluloj, la studio engaĝiĝis en tri karakterfilmaj filmserioj por esti superinta enspezo de 1 miliardo en nordameriko: la X-men, Spider-Man kaj Marvel Cinematic Universe. X-men kaj Spider-Man kaj aliaj filmserioj estas aprobitaj al 20th Century Fox kaj Sony Pictures, respektive. Ekde 2012 la filmoj de Marvel Studios estas distribuitaj fare de Walt Disney Studios Motion Pictures, estinte antaŭe distribuitaj fare de Paramount Pictures ekde 2008 ĝis 2011. Universal Pictures distribuis The Incredible Hulk (2008), dum Sony Pictures Releasing distribuis Spider-Man: Homecoming (2017) kaj distribuos iujn ajn estontajn Spider-Man-filmojn faritajn lige kun Marvel Studios.

Marvel Studios publikigis 28 filmojn ekde 2008 ene de la Marvel Kinematografia Universo, de Iron Man (2008) ĝis Doctor Strange in the Multiverse of Madness (2022). Tiuj filmoj ĉiuj ligas unu la alian, la studio ankaŭ produktas televidspektaklojn fare de Marvel Television.

Referencoj redakti

  1. About Marvel: Corporate Information (angle). Arkivita el la originalo je 2014-05-03. Alirita 2013-11-14.

Eksteraj ligiloj redakti