Marvell PXA168 estas procesoro far firmao Marvell destinata por porteblaj komputiloj, poŝtelefonoj kaj aliaj aparatoj. La procesoro estas sistemo sur ico kaj enhavas elementojn de suda ponto kaj norda ponto. La procesoro havas subtenon de interfacoj USB 2.0, CE-ATA, DDR2 kaj 10/100 Ethernet. La procesoro enhavas aparatan videosistemon subtenentan larĝajn ekranojn ĝis UXGA (1600×1200 bilderoj). La procesoro havas energiuzon ĝis 1 vato.