Mary R. LEFKOWITZ (n. en 1935) estas emerita profesorino pri klasikaj studoj en la Kolegio Wellesley de Masaĉuseco, Usono.

Mary Lefkowitz
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1935 (1935-04-30) (88-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Radcliffe College • Universitato Harvard • Universitato Wellesley
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto • klasikisto
vdr

Ŝi publikigis pri diveraj temoj inter ili la mitologio, la virinoj en la Antikvo, Pindaro, kaj la fikcio en la antikva biografio. Ŝi kaptis la atenton de pli vasta sekvantaro pro la kritiko kiun ŝi havas rilate al la Afrikcentrismo rilate al la antikva helena kulturo.

En Black Athena Revisited (1996), kune eldonita kun sia kolego de Wellesley, Guy MacLean Rogers, la ideoj de Martin Bernal estas submetitaj al detala esplorado fare de la spertuloj en tia fako.

Ŝia edzo estas Sir Hugh Lloyd-Jones, eksa profesoro de la greka en la Universitato de Oksfordo.

En 2006 ricevis la National Humanities Medal.

Pri dioj en la Iliado redakti

Mary Lefkowitz (2003)[1] studis la elstarecon de la gedia agado en la Iliado, klopodante respondi la demandon ĉu dia interveno estas diskreta okazo aŭ ne, aŭ ĉu tiaj gediaj kondutoj estas simplaj homkarakteraj metaforoj. La intelektula intereso de la klasikepokaj aŭtoroj, kiel Tucidido kaj Platono, estis limigita al sia utileco kiel "vojo por paroli pri la homa vivo pli ol priskribo aŭ vero", ĉar, se la dioj restas religiaj figuroj, pli ol homaj metaforoj, ilia "ekzisto" — sen la fondo de dogmo aŭ de unu biblio de kredoj — poste permesis al la greka kulturo la intelektan amplekson kaj liberon por alvoki la diojn kiu kongruas kun la religiaj funkcioj kiujn ili postulas kiel popolo.[1][2]

Verkoj redakti

  • The Victory Ode : An Introduction (1976)
  • Heroines and Hysterics (1981)
  • The Lives of the Greek Poets (1981)
  • Women's Life in Greece and Rome (1982) eldonita kun Maureen Fant
  • Women in Greek Myth (1986)
  • First-person Fictions : Pindar's Poetic "I" (1991)
  • Not Out of Africa: How Afrocentrism Became an Excuse to Teach Myth As History (1996)
  • Black Athena Revisited (1996) eldonita kun Guy Maclean Rogers
  • Greek Gods, Human Lives: What We Can Learn From Myths (2003)

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Lefkowitz, Mary (2003). Greek Gods, Human Lives: What We Can Learn From Myths. New Haven, Conn: Yale University Press.
  2. Taplin, Oliver (2003). "Bring Back the Gods." The New York Times (14a de decembro).

Eksteraj ligiloj redakti