Mary Pickford
Gladys Louise SMITH (naskiĝis la 8-an de aprilo 1892, mortis la 29-an de majo 1979), konata profesie kiel Mary PICKFORD, estis kanad-usona filma aktorino, verkisto, reĝisoro kaj produktoro. Ŝi estis kunfondinto de la kina studio United Artists kaj unu el la originaj 36 fondintoj de la Akademio de Filmaj Artoj kaj Sciencoj.[1]
Mary Pickford | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito ![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Mary Pickford | |||||
Naskonomo | Gladys Louise Smith | ||||
Naskiĝo | 8-an de aprilo 1892 en Toronto | ||||
Morto | 29-an de majo 1979 (87-jara) en Santa Monica | ||||
Mortis pro | cerba sangado [#] | ||||
Tombo | Forest Lawn Memorial Park [#] | ||||
Religio | katolikismo [#] | ||||
Lingvoj | angla [#] | ||||
Loĝloko | Toronto [#] | ||||
Ŝtataneco | Kanado • Usono [#] | ||||
Partio | Respublikana Partio [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | John Charles Smith [#] | ||||
Patrino | Charlotte Hennessy [#] | ||||
Gefratoj | Jack Pickford • Lottie Pickford • Olive Thomas [#] | ||||
Edz(in)o | Owen Moore • Douglas Fairbanks • Charles Rogers [#] | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Mary Pickford [#] | ||||
Okupo | filmproduktoro • filmaktoro • filmreĝisoro • scenaristo • verkisto • teatra aktoro • aktoro [#] | ||||
Aktiva en | Usono [#] | ||||
Aktiva dum | 1909–1949 [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||


Konata en sia premiero kiel "America's Sweetheart" (usona amo)[2][3][4] kaj la "girl with the curls" (bukla junulino),[4] Pickford estis unu el la kanadaj pioniroj en komenca Holivudo kaj grava figuro en la disvolvigo de kinaktorado. Pickford estis unu el la plej komencaj steluloj kiu estis nomoŝanĝita (kinsteluloj ĝis tiam estis kutime nenomoŝanĝitaj), kaj estis unu el la plej popularaj aktorinoj de la 1910-aj jaroj kaj de la 1920-aj jaroj, kio havigis al ŝi la kromnomon "Reĝino de la filmoj".
Plej multaj filmoj de ŝi estis mutaj filmoj. Pickford ĉefrolis en kvar sonaj filmoj (inkluzive de Sparrows ("paseroj") de 1926 fare de la reĝisoro William Beaudine, la historion de orfoj malliberigitaj en marĉa bieno, kaj ekskluzive de la nefinita Forever Yours). Post Secrets ("sekretoj", 1933), ŝia fina filmo kiel aktorino, ŝi daŭre laboris kiel produktanto, inkluzive de du filmoj kunlabore kun Jesse L. Lasky.
Pickford ricevis la unuan fojon la duan Oskar-premion por plej bona aktorino pro sia unua sonfilma rolo en Coquette (1929) kaj ankaŭ ricevis honoran Oskar-premion en 1976. Konsiderinte ŝiajn kontribuojn al la usona kino, la Usona Kininstituto rangis Pickford kiel 24a en sia listo de 1999 de plej grandaj stelulinoj de klasika kino de Holivudo.
Ŝi edziniĝis al la aktoro Douglas Fairbanks, kio plej famigis ilin kiel Holivuda famularo.
BibliografioRedakti
- (2013) Mary Pickford: Queen of the Movies. Library of Congress/University Press of Kentucky. ISBN 978-0-81313647-9.
- Menefee, David. (2012) Sweet Memories. Menefee Publishing Inc.. ISBN 1-4699-6695-6.
- (2003) “Preserving Pickford: The Mary Pickford Collection and the Library of Congress”, The Moving Image 3 (1), p. 59–81. doi:10.1353/mov.2003.0013.[5]
NotojRedakti
- ↑ Obituary Variety, 30a de Majo, 1979.
- ↑ Baldwin, Douglas. (2000) The 1930s. Weigl. ISBN 1-896990-64-9.
- ↑ Flom, Eric L.. (2009) Silent Film Stars on the Stages of Seattle: A History of Performances by Hollywood Notables. McFarland. ISBN 0-7864-3908-4.
- ↑ 4,0 4,1 Sonneborn, Liz. (2002) A to Z of American Women in the Performing Arts. Infobase. ISBN 1-4381-0790-0.
- ↑ Petersen, Anne. (2014) Scandals of Classic Hollywood. Penguin.
Eksteraj ligilojRedakti
- Mary Pickford ĉe Internet Broadway Database (angle)
- Mary Pickford ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Mary Pickford Arkivigite je 2019-09-13 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Women Film Pioneers Project
- About Mary Pickford, el la retejo Mary Pickford Foundation
- Mary Pickford CBC Radio intervjuo, 25a de Majo, 1959
- Biography of Mary Pickford at Encyclopaedia Britannica
- Footage of Mary Pickford with Charlie Chaplin and Douglas Fairbanks in 1919
- Mary Pickford at Virtual History
- Mary Pickford-Buddy Rogers correspondence, 1943-1976, held by the Billy Rose Theatre Division, New York Public Library for the Performing Arts
- Mary Pickford scrapbook, 1915-1917, held by the Billy Rose Theatre Division, New York Public Library for the Performing Arts
- Mary Pickford papers, Margaret Herrick Library, Academy of Motion Picture Arts and Sciences