Mary Ritter BEARD (5a de Aŭgusto, 1876 - 14a de Aŭgusto, 1958) estis usona historiisto, verkisto, aktivulo por la virina balotrajto, kaj arkivisto pri la historio de virinoj kiu estis ankaŭ vivodaŭra defendanto de sociala justico. Kiel reformisto de la Progresema Epoko, Beard estis aktiva en la movadoj kaj de sindikatoj kaj de virinaj rajtoj. Ŝi estis ankaŭ aŭtoro de kelkaj libroj pri la rolo de virinoj en historio kiel On Understanding Women (1931), America Through Women's Eyes (eldonisto, 1933), kaj Woman as Force in History: A Study in Traditions and Realities (1946), ŝia plej grava verko. Krome, ŝi kunlaboris kun sia edzo, nome historiisto Charles Austin Beard, kiel kunaŭtoro de sep lernolibroj, plej notinde The Rise of American Civilization (1927), duvoluma, kaj America in Midpassage: A Study of the Idea of Civilization (1939) kaj The American Spirit (1942), nome tria kaj kvara volumo de la serio The Rise of American Civilization. Aparta libro, Basic History of the United States, estis ŝia plej bone vendita libro.

Mary Ritter Beard
Persona informo
Mary Ritter Beard
Naskonomo Mary Ritter
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1876 (1876-08-05)
en Indianapolo
Morto 14-an de aŭgusto 1958 (1958-08-14) (82-jaraĝa)
en Fenikso
Tombo Ferncliff Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato DePauwUniversitato Kolumbio • Shortridge High School vd
Familio
Edz(in)o Charles Austin Beard vd
Profesio
Okupo historiistoarkivisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • sufrageto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dum la komencaj jardekoj de la 20-a jarcento, Beard aktive apogis la aprobon de la Naŭa Amendo al la Konstitucio de Usono kaj estis engaĝiĝinta en kelkaj organizoj por la virina balotrajto, kiel la Ligo de Virinaj Sindikatoj, la Equality League of Self-Supporting Women (poste renomita Women's Political Union), la New York City Suffrage Party, kaj la Wage-Earners' Suffrage League. Ŝi estis ankaŭ membro de la konsilantaro de la Congressional Union for Woman Suffrage (poste nomita National Woman's Party. Dum ioma tempo, ŝi eldonis publikaĵojn pri virina balotrajto, nome The Woman Voter kaj The Suffragist.

La intereso de Beard por la historio de virinoj kondukis ŝin al ŝia laboro por establi la arkivon World Center for Women's Archives en 1935 en Novjorko. Kvankam tiu centro fermiĝis en 1940, ĉefe pro internaj aferoj kaj manko de financo, ŝiaj klopodoj kuraĝigis kelkajn altlernejojn kaj universitatojn ekkolekti similajn registrojn pri la historio de virinoj. Beard estis konsilisto en la dekomence disvolvigo de arkivoj pri la historio de virinoj en kolegioj Radcliffe kaj Smith, kiuj finfine kondukis al establado de la Biblioteko Arthur and Elizabeth Schlesinger pri la historio de virinoj en Usono ĉe la Radcliffe Institute for Advanced Study, Harvard University, kaj la Sophia Smith Collection en Smith College.

Kelkaj publikigitaj verkoj redakti

  • American Citizenship (1914, Charles Beard)
  • Woman's Work in Municipalities (1915)
  • A Short History of the American Labor Movement (1920)
  • History of the United States (1921, kun Charles Beard)
  • The Rise of American Civilization (1927, kun Charles Beard)
  • The American Labor Movement: A Short History (1931)
  • On Understanding Women (1931)
  • America Through Women's Eyes (eldonisto, 1933)
  • "A Changing Political Economy as It Affects American Women" (1934)
  • Laughing Their Way: Women's Humor in America (1934, kun Martha Bensley Bruiere
  • The Making of American Civilization (1937, kun Charles Beard)
  • America in Midpassage (1939, kun Charles Beard)
  • The American Spirit: A Study of the Idea of Civilization in the United States (1942, kun Charles Beard)
  • Basic History of the United States (1944, kun Charles Beard)
  • Woman as Force in History: A Study in Traditions and Realities (1946)
  • The Force of Women in Japanese History (Washington: Public Affairs Press, 1953).
  • The Making of Charles Beard (1955).

Eksteraj ligiloj redakti