Masĝed Solejman
Masĝed Solejman, (perse ایرسليمان) estas urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Ĥuzestano, en sudokcidenta Irano. La urbego estas naskiĝurbo de la irana nafto.
Masĝed Solejman | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 100 497 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 31° 56′ N, 49° 18′ O (mapo)31.93638888888949.303888888889Koordinatoj: 31° 56′ N, 49° 18′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 240 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- Areo: km²
- Supermara alteco: 372 m
- Loĝantaro: 100,497 en 2016
- Horzono: UTC + 3:30; somere UTC + 4:30
- Poŝtkodoj:
- Telefonkodo: (+98) 681
GeografioRedakti
Masĝed Solejman situas en montetaro 87 kilometrojn de la provinca ĉefurbo Ahvazo, 100 kilometrojn de la alia distrikta ĉefurbo Dezful, 309 kilometrojn de Esfahano, 461 kilometrojn de la ĉefurbo Teherano [1].
HistorioRedakti
Masĝed Solejman laŭ la historiaj manuskriptoj havis plurajn loknomojn en la historiaj tempoj. La hodiaŭa Masĝed Solejman estis fondita en 1908 fare de britaj naftoesploristoj. Tie komenciĝis la esploro en la Proksima Oriento. Tiu loko frue fariĝis unu el la ĉefaj naftocentroj de Irano. Masĝed Solejman estis deklarita urbo en 1959.
EkonomioRedakti
El Masĝed Solejman estis konstruita naftodukto al Abadano jam en 1910, ankaŭ oleo-rafinejo konstruiĝis. Tri grandaj digoj situas proksime al la urbego.
TrafikoRedakti
Masĝed Solejman havas trairan ĉefvojon kaj flughavenon (kodo:OIAI).
KlimatoRedakti
En Masĝed Solejman estas plejparte dezerto-simila klimato. La averaĝa jara temperaturo estas inter 25 °C, tio varias inter 19-32 °C. La meza jara pluvokvanto estas 437 mm. Inter junio-septembro ne pluvas.
VidindaĵojRedakti
- n-ro 1 (Naftun) estas la unua puto en la irana ŝtato, kie oni malkovris petrolon
- malnova monteto kun ŝtuparo, poste oni konstruis templon, situanta 10 kilometrojn de Masĝed Solejman
- arkeologia kaj etnografia muzeo
FontojRedakti
- WikiTrans
- [2]