Masĝid al-Haram

moskeo ĉe Mekko, Sauda Arabio

Al-Masĝid al-Haram (arabe لمسجد الحرام, La Tabua moskeo) estas la plej ĉefa moskeo de la islama mondo, en kies interna korto situas Kaaba. Ĝi lokiĝas en Mekao, Sauda Arabio.

Al-Masĝid al-Haram
arabe لمسجد الحرام
ĉefmoskeo • rekonilo • lernejo
Al-Masĝid al-Haram
Lando Sauda Arabio Sauda Arabio
Urbo Mekao
Tipo de konstruaĵo Moskeo
Situo Masĝid al-Haram
 - koordinatoj 21° 25′ 21″ N 39° 49′ 35″ O / 21.42250 °N, 39.82639 °O / 21.42250; 39.82639 (mapo)
Alteco 95 m kun minaretoj
Stilo Islama arkitekturo
Materialo marmoro
Poŝtkodo 31982
Situo enkadre de Sauda Arabio
Situo enkadre de Sauda Arabio
Situo enkadre de Sauda Arabio
Vikimedia Komunejo: Masjid al-Haram
Retpaĝo: www.gph.gov.sa
Map

Oni opinias, ke unua moskeo apud Kaaba estis konstruita en la jaro 638. La kuranta moskeo estas konita de 1570. Dum sia ekzisto ĝi estis plurfoje rekonstruita, kaj malmulto restis de origina moskeo. Komence al-Haram havis 6 minaretojn, sed kiam oni konstruis ankaŭ 6 minaretojn al Blua moskeo en Istanbulo, imamo de Mekao nomis ĉi tion malpiego: neniu moskeo en tuta mondo ne povas egali la Tabuan. Kaj tiam la sultano Ahmed la 1-a ordonis konstrui por al-Haram la sepan minareton.

Lasta rekonstruado de la moskeo okazis en fino de 1980-j, kiam oni alkonstruis al ĝi de sudokcidenta flanko grandegan korpon kun du minaretoj. Ĝuste en tiu korpo situas nun la ĉefa eniro en la moskeon — la pordego de reĝo Fahd. Nuntempe la Tabua moskeo estas giganta konstruaĵo je areo de 309 000 m². La moskeo havas 9 minaretojn, alto de kiuj atingas ĝis 95 m[1]. Krom 4 pordegoj, ekzistas 44 eniroj en la moskeon plu. Sep eskalatoroj agas en la konstruaĵo. Klimatiziloj refreŝigas aeron en lokaloj. Oni antaŭzorgis specialajn lokalojn por preĝado kaj lavado, kiuj partiĝas je viraj kaj inaj. Al-Masĝid al-Haram povas enspaci samtempe ĝis 700 000 homoj, tamen ĉe tio la kredantoj lokiĝas eĉ sur tegmento de la moskeo.

Laŭ la Korano (surao 22, verso 26), la Tabua moskeo estis konstruita de Ibrahim laŭ direktivo de Alaho. Oni mencias la moskeon ankaŭ en kelkaj aliaj versoj.

La Puto Zamzam (en araba: بِئْرُ زَمْزَمَ) estas puto konsiderata sankta en Islamo, situa en la moskeo Masĝid al-Haram, je ĉirkaŭ 20 metroj oriente de Kaabo,[2]​ nome la plej sankta loko de Islamo. Ĝi estas 35 metrojn profunda kaj estas ŝirmita per kupolo.

Referencoj redakti

  1. Zamzam — life-giving water Arkivigite je 2011-12-20 per la retarkivo Wayback Machine angle
  2. «Zamzam Studies and Research Centre». Saudi Geological Survey (en angla). Arkivita el la originalo la 19an de Junio, 2013. Konsultita la 18an de Aŭgusto, 2021.

Internaj ligiloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti