Masakro ĉe Přerov

(Alidirektita el Masakro sur Svedaj ŝancoj)

Masakro sur Svedaj ŝancoj (resp. Masakro ĉe Přerov) okazis apud Horní Moštěnice sur altaĵo Svedaj ŝancoj nokte el la 18-a je la 19-a de junio 1945. Membroj de la 17-a infanteria regimento el Petržalka (eksaj membroj de la 1-a ĉeĥoslovaka armea korpuso) gvidataj de leŭtenanto de Defenda raportistaro (DR) Karol Pazúr kaj politika komisaro Bedřich Smetana ĉi tie masakris 265 loĝantojn de Dobšiná, Kežmarok, Gelnica, Mlynica kaj Janova Lehota pri Žiari nad Hronom. La murditoj estis ĉefe karpataj germanoj kaj hungaroj, sed estis inter ili ankaŭ iuj slovakoj. Absolutan plimulton de la murditoj kreis virinoj kaj infanoj.[1]

Priskribo de la evento redakti

La 18-an de junio 1945 staris en přerova stacidomo soldata transporto, en kiu revenis la eksaj membroj de la 1-a ĉeĥoslovaka armea korpuso el praga soldata parado. La saman tagon ĉirkaŭ tagmezo alveturis en la stacidomon alia transporto, en kiu estis ses vagonoj kun karpataj germanoj, kiuj revenis al siaj hejmoj en meza Slovakio. Tiuj ĉi germanoj (sed ankaŭ hungaroj kaj slovakoj) estis el Slovakio en decembro de 1944 pro ordono de germanaj oficejoj evakuitaj ĝis nordokcidenta Bohemio kaj nun ili estis revenantaj hejmen. Pro koincideco inter la soldatoj troviĝis slovakaj membroj de la 17-a regimento origine el Spiš, kiuj konis kelkajn repatriotojn. Ili atentigis la ceterajn, ke temas pri homoj, kiuj precipe en la tempo de Slovaka nacia ribelo devus iel kulpiĝi.[2]

Multaj fontoj kaj indicoj signas, ke jam de komence ĉi tie ne temis pri la kulpo, sed intenco de leŭtenanto Pazúr mortigi iujn germanajn perfidulojn pro celo plibonigi propran ne tro bonan reputacion. Jam antaŭ ol li komencis okupiĝi per la karpataj germanoj, Pazúr postulis en Distrikta nacia komitato (DNK) pri eldono de iuj arestitaj germanaj perfiduloj por punigi ilin. Nur kiam li ne ricevis ĝin, li komencis okupiĝi per la pli supre menciita grupo kaj verŝajne tio estis li mem, kiu elparolis kontraŭ ili kulpigon pro perfido kaj kunlaboro kun nazioj.[3]

Pazúr lasis tiujn ĉi homojn elvoki el la vagonoj kaj komencis esplordemandadi ilin. Pli poste memkonfide li asertis, ke li identigis centprocente ĉiujn kiel germanojn kaj servilulojn de naziismo, tamen la esplordemandado montris, ke multaj esplordemanditoj kunhavis dokumentojn pri honesteco kaj slovakajn naciecojn, kelkaj eĉ fidindan raporton pri tio, ke ili subtenis Slovakan nacian ribelon. Juĝoj pruvis, ke ili montris al Pazúr tiujn ĉi dokumentojn kaj ke do liaj asertoj ŝajnigantaj nekonatecon aŭ erarigecon ne respondas al realo.

Post la esplordemandoj Pazúr lasis komune kun politika komisaro Smetana plimulton de personoj el la transporto elvagonigi kaj eskorti al katastro de municipo Horní Moštěnice, kie nokte mitralistoj pafmortigis ilin ĉiujn, inkluzive de kelke da suĉinfanoj. La murdadon partoprenis eĉ Pazúr mem, kiu persone pafmortigis kelkajn suĉinfanojn.[4] Tiun ĉi fakton pruvis eĉ la juĝoj, per kio ili refutis la originan version de Pazúr, ke li nenie vidis tie iajn malgrandajn infanojn. Pazúr fine konfesis sub pezo de pruvoj eĉ pafmortigojn de la suĉinfanoj kaj ilian likvidon li kaŭzigis jene:

 
 Čo som mal s nimi robiť, keď sme im postrieľali rodičov?[5]
Kion mi estis faronta kun ili, se ni pafmortigis iliajn gepatrojn? 

Lokaj loĝantoj el municipo Lověšice estis ankoraŭ antaŭ la komenco de la mortigado devigitaj fosi amasan tombon. Pazúr kaŭzigis tion al tiea prezidanto de urba nacia komitato per tio, ke li ricevis ordonon al ekzekuto de kelkaj membroj de SS. Al la prezidanto nek al la loĝantoj tio ne ŝajnis, ili longe rezistis, tamen la municipo fine devis doni homojn (sed sufiĉon da viroj Pazúr trovis nur post tio, kiam li minacis, ke tiujn malkapablajn al kunlaboro li lasos pafmortigi).[6][7]

La murdado okazis per tre bestiala maniero, la viktimoj estis devigitaj senvestiĝi ĝis subvesto kaj poste ili estis po malgrandaj grupoj pafmortigataj. Pazúr dum tio sadiste ĝuis en tio, ke li apartigis la infanojn de la gepatroj donante ilin en diversajn grupojn, por ke ili maksimume suferu, la infanoj rigardis, kiel ili estas murdantaj ilian panjon, kaj poste starigitaj tiel, ke ili vidu ŝian korpon, ili atendis kiam venos ilia vico. Kaj male. Unu el la atestintoj diris ĉe la juĝo, ke li aŭdis sesjaran infanon peti slovake pri pafmortigo, ke ĝi jam volas iri al la panjo. En unu kazo Pazúr lasis pafmortigi virinon, kiu ĉirkaŭbrakumis du infanojn (proksimume unu- kaj du-duon-jarajn), kaj kiam ŝi, la morta, falis kun ambaŭ ankoraŭ vivantaj infanoj en la duonplenan tombon, li momenton ankoraŭ ĝuis pro ilia ploro antaŭ ol li ambaŭ forpafis ilin.[8][9]

La ŝokitaj lověšicanoj plimulte tenis sin flanke, nur kelke el ili frunte kun O. Zezula postulis Pazúr-on, por ke li savu almenaŭ la malgrandajn infanojn. Ili ricevis respondon, ke "ili estas tro de fajna karaktero kaj ke kio estas germano, necesas mortigi" (kiel jam estis klarigite, Pazúr dum tio bone sciis, ke la granda parto de la murdatoj estas nek germanoj nek perfiduloj). Poste li elvokis la lověšicanojn, por ke ili ankaŭ pafu, sed escepte de ununura (František Vaculík) tiuj ĉi ne aliĝis al la murdado. La posedaĵon de la viktimoj la viroj de Pazúr disprenis.[5]

Esplorado kaj juĝoj redakti

Mallongtempe post fino de la masakro venis al la loko ĉeĥaj oficiroj el Přerov, kiujn akompanis suboficiro de NKVD. Tiu legitimis Pazúron, sed kiam li vidis liajn dokumentojn (DR), li nur eksalutis al li kaj senvorte li foriris. Vespere la 19-an de junio ja poste komandanto de soveta garnizono en Přerov F. Popov ordonis aresti Karolon Paszúr, tamen tiu jam forveturis Slovakion kaj en telefona interparolo kun Popov li diris, ke ĉio estis en ordo, ke temas pri afero de ĉeĥoslovakaj organoj kaj ne de Popov kaj ke li ne zorgu pri tio. La informoj pri la esplorado estis senditaj al armeaj kaj sekurecaj konsisteroj, sed la kazo ne estis solvata. Pazúr mem estis eĉ mallongtempe post la masakro ordenita kaj avancita en rangon de ĉefleŭtenanto. Nur en la jaro 1947, kiam oni komencis skribi pri tiu ĉi kazo en presaro, ekiĝis la esplorado. Somere de 1947 la krimo estis do esplorata kaj alkondukita antaŭ la juĝo. Ununura akuzito estis Pazúr mem, kies psikologia referenco de personeco estis resumita per frazo, ke Pazúr estas "persono morale malaltvalora, ja respondeca pri siaj faroj".[8]

Pazúr dum la proceso ripetite senhonte mensogis, li asertis, ke "ĉiuj ekzekutitoj estis germanoj kaj kunlaborantoj de la naziismo", "li estis konvinkita, ke li ekzekutas nur samideanojn de la naziismo" aŭ "nurajn faŝistojn", ke "li vidis neniajn malgrandajn infanojn kaj la plej junaj ekzekutitoj estis membroj de Hitlerjugend" (t.e. aĝaj minimume 14 jaroj), ke "la juĝado kontraŭ li estas atako kontraŭ Komunisma partio" kaj ke "tia estis simple tempo". Sub pezo de la pruvoj li devis forlasi tiujn ĉi mensogojn, plie dum la juĝado estis aerumita lia propra pasinteco antaŭ fuĝo al Ruĝa Armeo (1943), kiu nepre ne estis modela. Frato de Pazúr estis unue hungara spiono kaj poste volontulo ĉe SS, la fratino germana spionino, Pazúr mem deĵoris ĉe gvardio de Hlinka, li propravole anoncis sin al laboro en germana milita industrio kaj pli poste al orienta batalfronto por batali kontraŭ bolŝevikoj.

La aserto, ke inter la murditoj estis perfiduloj kaj naziaj aktivistoj, ne pruviĝis. La atestintoj sole asertis, ke antaŭ la ekzekuto ok viroj konfesis al aparteneco al la gvardio de Hlinka, sed tio ne estis relevanta motivo al verdikto je morto (plie en la gvardio de Hlinka deĵoris eĉ Pazúr mem[10][11]). Male montriĝis, ke inter la murditoj estis eĉ kelke da antinaziistoj aktive subtenantaj partizanojn kaj Slovakan nacian ribelon kaj ke tridek homoj havis slovakan naciecon.[9]

Kiam fine Pazúr revokis sin al Zákon č. 115/1946 Sb. (Leĝo n-ro 115/1946 Sb.), li ĝisatendis ĉagreniĝon, ĉar Ministerio de nacia defendo kaj la juĝejoj unuiĝis en tio, ke ĝi ne povas esti aplikita, ĉar parte lia krimo ensumigis ankaŭ senkulpajn homojn de la slovaka nacieco, parte li krimis sian krimon en klopodo glatigi sian propran perfidulan agadon.[8]

Pazúr estis fare de Supera armea juĝejo en Bratislavo kondamnita al 7 jaroj kaj 6 monatoj de malliberigo. Revokis sin li kaj eĉ la prokuratoro Rašla, post kio estis la puno de Pazúr fare de La plej supera armea juĝejo en Prago plialtigita al 20 jaroj de malliberigo.

Sed eblas, ke la leĝo 115 estus ĉe Pazúr ja nur aplikita (pri kio tiam jam la potenca vicministro de defendo Reicin abrupte realigis), se ne montrigus grandan intereson pri la kazo eksterlanda presaro, pro kio por la kondamno de Pazúr kaj almenaŭ dumtempa malliberigo esprimis sin ankoraŭ pli potenca ministro de informoj Václav Kopecký, kiu estis tre kolerigita pro falo de la tuta kazo al reputacio de Ĉeĥoslovakio.

Pluaj sortoj de la partoprenintoj redakti

Ĉar Pazúr estis amiko de vico de komunistaj kapuloj, kiuj ripetite intervenadis antaŭ kaj post la kondamno, lia puno estis fare de Klement Gottwald (je rekomendo krom aliaj de Bedřich Reicin) malaltigita je duono kaj en la jaro 1951 (post du jaroj de la malliberigado) li estis tralasita je amnestio. En sekvaj jaroj li estis alta funkciulo de Asocio de kontraŭfaŝistaj batalantoj.[11][12] Dum tiu ĉi tempo (ekde sia malliberigo) li agadis kiel agento de StB.[13]

Armea prokuratoro Anton Rašla, kiu realigis la kondamnon de Pazúr, estis pli poste fare de Komunisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio malliberigita, kion la tuta vico de aŭtoroj ne forgesos pri siaj artikoloj pri la masakro indiki.[14] Sed necesas noti, ke Rašla ne estis nur kuraĝa venĝinto de deliktoj, li gvidis eĉ multe pli dubindajn kazojn, ol estis procesoj kontraŭ militaj krimuloj de tipo Pazúr, TisoMach kaj enkadre de politikaj procesoj en servoj de la komunisma reĝimo li havas sur sia konto krom aliaj ankaŭ partoprenon en tri justicaj murdoj el proceso kun kristana kontraŭkomunisma organizaĵo Biela légia.

Smetana, kiu estis kunorganizinto de la masakro, estis jam kondamnita en afero de aliaj amasmurdoj, kiujn li krimis antaŭe en Slovakio. Sed ekde la verdikto li estis poste surbaze de zákon č. 115/1946 Sb liberigita kaj poste li fuĝis el la lando, evidente ĝis Israelo. Pro la amasa murdo sur Svedaj ŝancoj li estis neniam ĵuĝata.

Eĉ ne el la ceteraj murdistoj el Svedaj ŝancoj jam neniu estis perjuĝe kondamnita. Ŝtata reprezentejo en Olomouc ja esploris parte Františekon Vaculík kvazaŭ ununura loka loĝanto, kiu partoprenis dum la murdado, kaj (mirinde) eĉ prezidanton de Urba nacia komitato en Lověšice, kiu subminace de pafmortigo donis fosistojn, tamen la kazo estis en la jaro 1949 definitive prokrastita kun revoko al la leĝo n-ro 115[15] (estis kutima praktiko, ke revokante al ĝi estis pardonataj ĉiaj ajn bestialaĵoj kontraŭ germanoj kaj perfiduloj kaj al Vaculík ne eblis pruvi la konsciencan murdadon de la senkulpaj slovakoj).

Sed tute senpune la ceteraj murdisto ne savis sin. Ili devenis el la sama regiono, kiel iliaj viktimoj kaj ili ne kapablis sian partoprenon dank' al tumulto ĉirkaŭ la tuta proceso sekretigi. Laŭ Pavol Molnár, unu el malmultaj hazarde supervivintaj pasaĝeroj de la trajno, kiun Pazúr decidiĝis elbati, la murdistoj el Svedaj ŝancoj devis alfronti al profunda malestimo elflanke de siaj najbaroj. Kelkaj transloĝiĝis, kelkaj devis alfronti al nedezirataj aludoj kaj malestimo ĝismorte.

La masakro en rememoroj redakti

Dum la komunisma reĝimo oni silentis pri la masakro, en subkonscion de pli vasta publiko ĝi komencis reveni nur post velura revolucio. Tre partoprenis en tio direktoro de Muzeo de Komenský en Přerov PhDr. František Hýbl, kiu dediĉis al koncentrigado de materialoj kaj atestoj pri la masakro grandan parton de sia vivo kaj en la jaro 1995 li eldonis pri la tragedio detalan libron. Pri la evento filmis dokumentojn ĉeĥoj, hungaroj kaj slovakoj. Valora fonto estas ankaŭ rememoroj de generalo Anton Rašla, la armea prokuratoro, kiu evoluis nemezureblan klopodon, por ke li pelu Pazúr-on antaŭ juĝo kaj celu lian kondamnon.

La plej grandaj ĉeĥaj ekspertoj, kio rilatas al tiu ĉi masakro, František Hýbl kaj Tomáš Staněk, markas kongrue la tutan eventon kiel absolute escepta, kiu per sia bestialeco estas eksterflanke al ĉiuj ceteraj bestialaĵoj, kiuj en la moderna historio de Moravio okazis. Precipe konsisto de la viktimoj: 120 virinoj kaj 74 murditaj infanoj dum unu nokto, ne havas laŭ ili analogion nek en nenia el la masakroj, kiujn en Moravio krimis nazioj.[8][16]

Verkoj pri la masakro redakti

Ĉefaj temoj

Apudaj temoj de karakteriza amplekso

  • Tomáš Staněk: Perzekuce 1945, Praha 1996, str ?
  • Anton Rašla: Spomienky spoza mreží (Vidas Banská Bystrica 1998), str. 93-101
  • Tomáš Staněk: Poválečné "excesy" v českých zemích v roce 1945 a jejich vyšetřování, Praha 2005, str. 274-279
  • Marie Špalková: Horní Moštěnice - kapitoly z dějin obce, Horní Moštěnice 2006; ISBN 80-86247-03-1, kapitola Tragedie podkarpatských Němců, str. 114-116

Ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Marie Špalková: Horní Moštěnice - kapitoly z dějin obce, Horní Moštěnice 2006; ISBN 80-86247-03-1, str. 114-115
  2. Marie Špalková: Horní Moštěnice - kapitoly z dějin obce, Horní Moštěnice 2006; ISBN 80-86247-03-1, str. 114-116
  3. http://www.ct24.cz/porady/historie_cs/prepisy_view.php?id=246144[rompita ligilo] Adrian von Arburg in „Také vraždy přivítaly mír“, přepis pořadu Historie.cs z 26. prosince 2007 na ČT24
  4. Marie Špalková: Horní Moštěnice - kapitoly z dějin obce, Horní Moštěnice 2006; ISBN 80-86247-03-1, str. 116
  5. 5,0 5,1 Tomáš Staněk: „Poválečné „excesy“ v českých zemích v roce 1945 a jejich vyšetřování“, Ústav pro soudobé dějiny AV, Praha 2005, ISBN 80-7285-062-8, str. 276
  6. Tomáš Staněk: „Poválečné „excesy“ v českých zemích v roce 1945 a jejich vyšetřování“, Ústav pro soudobé dějiny AV, Praha 2005, ISBN 80-7285-062-8, str. 275
  7. Marie Špalková: Horní Moštěnice - kapitoly z dějin obce, Horní Moštěnice 2006; ISBN 80-86247-03-1, str. 115
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 Tomáš Staněk: „Poválečné „excesy“ v českých zemích v roce 1945 a jejich vyšetřování“, Ústav pro soudobé dějiny AV, Praha 2005, ISBN 80-7285-062-8, str. 274-278
  9. 9,0 9,1 Marie Špalková: Horní Moštěnice - kapitoly z dějin obce, Horní Moštěnice 2006; ISBN 80-86247-03-1, str. 115-116
  10. http://www.ct24.cz/porady/historie_cs/prepisy_view.php?id=246144[rompita ligilo] Vladimír Just in Také vraždy přivítaly mír, zveřejněno na stránkách ČT 24 26. prosince 2007; „Mi rememorigus Karolon Pazúr, kiu havis grandegan buteron sur la kapo: Gvardio de Hlinka, homo, kiu nepre ne meritis pri liberigo de la respubliko kaj kiu lastmomente aliĝis al tiuj ĉi soldataroj.
  11. 11,0 11,1 http://szcpv.szm.sk/zvSTB.html Stručný životopis v rámci Seznamu zveřejněných agentů StB vydaných SZCPV
  12. http://www.ct24.cz/porady/historie_cs/prepisy_view.php?id=246144[rompita ligilo] Jiří Kučera in „Také vraždy přivítaly mír“, přepis pořadu Historie.cs z 26. prosince 2007 na ČT24
  13. Tomáš Staněk: „Poválečné „excesy“ v českých zemích v roce 1945 a jejich vyšetřování“, Ústav pro soudobé dějiny AV, Praha 2005, ISBN 80-7285-062-8, str. 279
  14. např. Marie Špalková: Horní Moštěnice - kapitoly z dějin obce, Horní Moštěnice 2006; ISBN 80-86247-03-1, str. 116
  15. Tomáš Staněk: „Poválečné „excesy“ v českých zemích v roce 1945 a jejich vyšetřování“, Ústav pro soudobé dějiny AV, Praha 2005, ISBN 80-7285-062-8, str. 277-278
  16. František Hýbl: Tragédie na švédských šancích v červnu roku 1945, Přerov 1995