Masbate - tagaloge Lungsod ng Masbate - estas komponenta urbo kaj diocezo en Filipinoj, en la samnoma insulo Masbate, en Bikola Regiono, kie estas ĉefurbo de la samnoma provinco Masbate. La urbo havas 30 distriktojn.

Masbate
component city
Administrado
Poŝtkodo 5400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 104 522  (2020) [+]
Loĝdenso 556 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 12° 22′ N, 123° 37′ O (mapo)12.373888888889123.62472222222Koordinatoj: 12° 22′ N, 123° 37′ O (mapo) [+]
Alto 68 m [+]
Areo 188 km² (18 800 ha) [+]
Masbate (Filipinoj)
Masbate (Filipinoj)
DEC
Masbate
Masbate
Situo de Masbate

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Masbate City [+]
vdr
Vojo en Masbate

Geografio redakti

Masbate kuŝas en nordorienta marbordo de la insulo (la urbocentro situas iom for de la marbordo) [1]. Regiona ĉefurbo Legazpio (Albajo) troviĝas 95, Calbayog 115, Roxas (Kapiso) 125, Cebuurbo 226, Kezonurbo kaj ĉefurbo Manilo po 377, Baguio 557, Dabao 626, General Santos 712 kilometrojn (aere) [2].

 
Urbodomo de Masbate

Historio redakti

La insulo Masbate estis trovita fare de hispana ŝipisto en 1569. Iom poste tiu loko estis nomita ĉefurbo de la insulo pro la favora haveno. La vera ĉefurba statuso venis nur en la 1850-aj jaroj, tiam oni establis la registaron de la insulo. La hispana erao finiĝis en 1898 pro revolucio, sed post 2 jaroj Usono transprenis la potencon sen iu ajn rezisto. Tiutempe la insulo ne havis provincan statuson, nur ekde 1946. La komponenta urba statuso laŭ filipinaj kriterioj venis en 2000.

Ekonomio redakti

Masbate liel la sola urbo en la provinco, ĝi funkcias kiel la ĉefa komerca financa centroj kaj ĉefa havenurbo de la provinco. La ĉefaj produktoj de Masbate estas koproj kaj maraj resursoj.

Religio redakti

La vasta plimulto de la loĝantoj estas katolikoj en Masbate kun katolika sidejo (diocezo).

Trafiko redakti

Masbate voje estas alirebla fluge kaj ŝipe, prame (ekzistas flughaveno kaj mara haveno). La sola vojo trairas la urbon. Interne ĉefe tricikloj trafikas.

 
Haveno

Klimato redakti

La klimato de Masbate estas klasifikita kiel ekvatora klimato. Averaĝe jare pluvas po 1949 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter februaro-aprilo pli malofte. La jara averaĝa temperaturo estas 28 °C kaj varias inter 24-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

 
Katedralo

Fontoj redakti

  • WikiTrans
 
Sporta halo
 
Merkato