Maskarpono

itala fromaĝo

Maskarpono (itale: Mascarpone) estas speco de fromaĝo, kiu por la unua fojo aperis ĉirkaŭ 1600 en Lombardio Nord-Italio (sudokcidente de Milano). Kelkiuj diras ke la nomo venis de "mas que bueno" (pli ol bona) el la hispana lingvo dum la epoko kiam Hispanio superregis Italion. Maskarpono estas farata el leĝera kremo (25% da butergraso) kiu pro la aldono de tartrata acido fariĝas krema kaj ŝmirebla produkto.

Maskarpona kremo

Oni povas ĝin uzi sola aŭ kun aldonita sukero. Probable ĝi estas plej konata kiel ingredienco por tiramisuo, la fama itala deserto. Ĝi ofte estas uzata anstataŭ butero por densigi kaj pliriĉigi rizoton.