Masklaro, masklarejo aŭ, neesperantigite, lek[1] (de la sveda lek, aktivecoj, precipe ludaj, agrablaj aŭ malmulte reguligitaj) estas terminoj uzataj por natura fenomeno, kiu konsistas en grupiĝo de malinoj, kiuj konkurencas por la pariĝado kun inoj.

Memmontranta urogalo.

En la specioj, kiuj prezentas ĉi tiun sistemon de pariĝado per lek, la malino ne kutimas okupiĝi pri la idaro, ĉiuj malinoj kolektiĝas en specifaj lokoj por la ceremoniaj elmontradoj kaj la inoj elektas la malinojn, kun kiuj ili seksumos.

Tia fenomeno okazas antaŭ aŭ dum la reproduktado, tio estas ĉiam je la reprodukta sezono. Ia grupo de malinoj lokiĝas ie, kie ĉiu protektas malgrandan teritorion, en kiu penas deloki aŭ superregi siajn najbarojn per variaj manieroj de memmontrado. La termino aplikiĝis unue al urogaloj, kvankam la fenomeno estas sufiĉe ofta ankaŭ ĉe aliaj birdoj. Ĝi aperas ankaŭ ĉe fiŝoj kaj insektoj, kaj la pariĝa ceremonio de la cervoj estas simila.

Notoj redakti

  1. Evitindas ebla neologismo leko, ĉar ĝi kolizius kun la jam ekzistanta Esperanta vorto signifanta agon leki.

Eksteraj ligiloj redakti