Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Maso (apartigilo)

Maso (el la greka: μᾶζα, máza, "hordea kuko," "pastobulo") estas fizika grando de materiaj korpoj, kiu determinas ilian dinamikan konduton kiam ili estas submetitaj al influo de eksteraj fortoj.

Perkomputilinstrua prilaborado de la unukilograma specimeno konservita en Sèvres.

Ĝi ankaŭ estas mezuro de la inercio de la korpo, la rezisto al akcelado (ŝanĝo de rapideco) kiam neta forto estas aplikata.[1] La maso de objekto ankaŭ determinas la forton de sia gravita altiro al aliaj korpoj.

Laŭlonge de la historio de fiziko, precipe de klasika fiziko, maso estis konsiderata kiel eneca propraĵo de materio, kiu povas esti reprezentita kun skalara valoro kaj kiu estas konservita dum tempo kaj spaco, restante konstanta en ĉiu izolita sistemo. Krome, la esprimo maso estis uzita por indiki du eble apartajn kvantojn: la interagado de materio kun la gravita kampo kaj la rilato kiu ligas la forton aplikitan al korpo kun la akcelo induktita sur ĝi. Tamen, la ekvivalento de la du masoj estis kontrolita en multaj eksperimentoj (jam efektivigitaj de Galileo Galilei unue).[2]

La maso de iu korpo estas sama kie ajn ĝi estas en la universo.

En fiziko estas du manieroj ĝin difini (la ekvivalenteco de tiuj du difinoj ne estas memkomprenebla kaj nomiĝas "ekvivalentec-principo"):

  • per la inerteco ligita kun ĝi aŭ
  • per la kampo de gravito, kiun ĝi estigas.

Ne intermiksu la mason kaj la pezon. La pezo de iu objekto mezuras la interagadon de ĝia maso kun kampo de gravito. (La pezo estas forto.)

Pesmezurilo de 2 kg el fero uzita por pesiloj.

Ilo por mezuri mason de iu objekto estas pesilo.

En fiziko, laŭ la teorio de relativeco maso povas esti konvertita en energion, kaj inverse. En relativeco la maso de korpo ne estas fiksa grando sed dependas de la rapido de la korpo relative al la observanto, kun la diferenco nekonsiderinda ĉe rapidoj multe pli malgrandaj ol la lumrapido. La masenergia ekvivalento estas la rilato inter maso kaj energio en la ripoza kadro de sistemo, kie la du valoroj diferencas nur per konstanto kaj la mezurunuoj. La principon priskribis la fama formulo de la fizikisto Albert Einstein: . La formulo difinas la energion de partiklo en ĝia ripoza kadro kiel la produto de maso () kun la kvadratita lumrapido (). La principo estas fundamenta por multaj kampoj de fiziko, inkluzive de nuklea kaj partikla fiziko.

En la norma modelo de partikla fiziko maso ne estas baza eco: ĝi estas formita por kelkaj el la elementaj partikloj kiel rezulto de reago kun Higgs-bosono, dum aliaj partikloj restas senmasaj, kaj por kompleksaj partikloj la maso ankaŭ inkluzivas la ligan energion de la partikloj.

Fenomenoj redakti

Estas kelkaj diferencaj fenomenoj kiuj povas esti uzataj por mezuri mason. Kvankam kelkaj teoriuloj spekulativis, ke kelkaj el tiuj fenomenoj povus esti sendependaj unu disde alia,[3] nuntempaj eksperimentoj ne trovis diferencon en rezultoj rilate al kiel ĝi estas mezurita:

  • Inercia amaso mezuras la rezistado de objekto esti akcelita per forto (reprezentita per la rilato F = ma).
  • Aktiva gravita maso determinas la forton de la gravita kampo generita de objekto.
  • Pasiva gravita maso mezuras la gravitan forton faritan sur objekto en konata gravita kampo.

La maso de objekto determinas ĝian akcelon okaze de aplikita forto. La inercio kaj la inercia maso priskribas tiun proprecon de fizikaj korpoj je kvalitativa kaj kvantitativa niveloj respektive. Laŭ la dua leĝo de Newton pri movo, se korpo de fiksita maso m ricevas unusolan forton F, ĝia akcelo a estas donita per F/m. Korpomaso determinas ankaŭ la gradon laŭ kiu ĝi generas kaj estas tuŝita de gravita kampo. Se unu maskorpo mA estas metita je distanco r (centro de maso al centro de maso) el dua maskorpo mB, ĉiu korpo estas tuŝita de altira forto Fg = GmAmB/r2, kie G = 6.67 ×10−¹¹ N⋅kg−²⋅m² estas la "universala gravita konstanto". Tio estas foje referencata kiel gravita maso. Kiam necesas distingo, la aktiva kaj pasiva gravitaj masoj povas esti distingitaj. Ripetitaj eksperimentoj ekde la 17-a jarcento pruvis, ke la inercia kaj gravita masoj estas identaj; ekde 1915, tiu observado estis aligita a priori en la egalvalora principo de ĝenerala relativeco.

Partikla teorio redakti

Higgs-bosono estas elementa partiklo kiu laŭ la norma modelo partoprenas en mekanismo de Higgs kiu donas al multaj elementaj partikloj iliajn masojn.

Partikuloj senmasaj redakti

Partikloj, kiuj peras la fundamentajn fortojn, ne havas mason.

Referencoj redakti

  1. Bray, Nancy (28a de Aprilo 2015). "Science". Arkivigite je 2023-05-30 per la retarkivo Wayback Machine NASA. Alirita la 20an de Marto 2023. "Mass can be understood as a measurement of inertia, the resistance of an object to be set in motion or stopped from motion."
  2. Tiu ekvivalenteco konsistigas la koron de la malforta principo de ekvivalenteco, unu el la ĉefaj indicoj kiuj igis Albert Einstein konstrui la teorion de ĝenerala relativeco.
  3. New Quantum Theory Separates Gravitational and Inertial Mass en gazeto MIT Technology Review de 14a de Junio 2010, alirita la 25an de Septembro 2020}}

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • “The Equivalence of Mass and Energy”, Stanford Encyclopedia of Philosophy.
  • Gordon Kane The Mysteries of Mass en gazeto Scientific American 27a de Junio 2005, arkivita en [1] la 10an de Oktobro 2007.
  • L.B. Okun (2002). “Photons, Clocks, Gravity and the Concept of Mass”, Nuclear Physics B: Proceedings Supplements 110, p. 151–155. doi:10.1016/S0920-5632(02)01472-X.