Mastriĥto

municipo en Limburgo, Nederlando

Mastriĥto (Maastricht en la nederlanda, Maestricht apud Maastricht en la franca, Mestreech en la limburga lingvo) estas la ĉefurbo de la nederlanda provinco Limburgo. Mastriĥto situas en la sudo de Limburgo kaj Mozo trafluas la urbon.

Mastriĥto
Fotomontaĵo
nederlanda municipo • urbo • loĝloko en Nederlando • municipa ĉefloko • limurbo • urbego • Roman city • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Provinco Limburgo
Poŝtkodo 6200–6229
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 120 227  (2021) [+]
Loĝdenso 2 002 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 52′ N, 5° 41′ O (mapo)50.8666666666675.6833333333333Koordinatoj: 50° 52′ N, 5° 41′ O (mapo) [+]
Alto 49 m [+]
Areo 60,06 km² (6 006 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Mastriĥto (Limburgo)
Mastriĥto (Limburgo)
DEC
Mastriĥto
Mastriĥto
Situo de Mastriĥto
Mastriĥto (Nederlando)
Mastriĥto (Nederlando)
DEC
Mastriĥto
Mastriĥto
Situo de Mastriĥto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maastricht [+]
vdr

Historio redakti

 
placo Vrijthof
 
la historia urbocentro borde de la rivero Mozo

Ofte oni pensas ke Mastriĥton fondis la romianoj, sed minimume 500 jarojn antaŭ ilia alveno en tiu ĉi loko jam loĝis keltoj. Tiuj sin establis ĉe travadejo je la rivero Mozo. La plej malnovaj objektoj tamen datiĝas de la ŝtonepoko; en 1980 kaj en 1990 oni trovis pruvilojn de tio.

Mastriĥto nomas sin same kiel Nimego) la plej malnova urbo de Nederlando. La nomo devenus de la latina Mosa Trajectum (aŭ Trajectum ad Mosam); travadejo / pasejo ĉe la Mozo. Komence ĝi konsistis el Mastriĥto sur la okcidenta kaj Wyck sur la orienta riverbordoj, konektite per ponto. Kiam tiu ĉi ponto disfalis, ĝi en la 13a jarcento estis anstataŭata de la ponto de Sankta Servaso. Jam delonge Wijk estas urboparto de Mastriĥto je la sama loko.

Mastriĥto iam estis havenurbo, poste iĝis episkopejo, pilgrimejo, komerca urbo, fortreso, industria kaj universitata urbo.

La episkopa trono de Sankta Servaso en la 8a jarcento estis translokita al Lieĝo. En la daŭro de la Mezepoko Mastriĥton ekregis la Duko de Brabanto kaj la Princo-Episkopo de Lieĝo. Tiu ĉi regado daŭris ĝis la konkero de la francoj en 1794.

En 1579 Mastriĥto, post kiam ĝi post la Pacigo de Gento elektis la flankon de la rezisto, estis konkerita de la armeo de la duko de Parma. En tiu ĉi sieĝo mortis pli ol 8.000 loĝantoj urbaj.

Je sia militiro laŭ la Mozo la princo Frederiko Henriko de Oranĝo konkeris en 1632 la urbojn Venlo, Roermond kaj Mastriĥto. La hispanoj kelkajn jarojn poste rekonkeris Venlo kaj Roermond, sed Mastriĥto ĝis 1794 restis parto de la Respubliko de de la Sep Unuiĝintaj Nederlandoj.

En 1673 Mastriĥto estis sieĝita, bombita kaj konkerita de la franca reĝo Ludoviko la 14a. Kuratakante la urbomuron mortis musketero Charles de Batz de Castelmore (pli bone konata kiel d'Artagnan). Statuo de d'Artagnan nuntempe admireblas en la parko Aldenhof. Dum la Paco de Nijmegen estis decidite ke Mastriĥto estu ree regita de la nederlandanoj. Inter 1632 kaj 1794 Mastriĥto estis parto de la "Ŝtato Limburgo".

Komence de la 19a jarcento Mastriĥto evoluis ĝis unu el la plej prominentaj industriaj urboj de Nederlando. Post la belga ribelo de 1830 Mastriĥto kiel sola limburga loko fideladis je Vilhelmo la 1a. Tion kaŭzis garnizona kolonelo Dibbets, kiu kontrolregis la tuton. Je la Traktato de Londono en 1832 Belgio cedis orientan Limburgon al Nederlando. Ĉar Nederlando nur en 1839 subskribis tiun traktaton, Mastriĥto inter 1830 kaj 1839 estis izolita.

En la periodo de la belga ribelo Mastriĥto kune kun Bruselo estis la plej francigita urbo norde de la lingva limo. La limburga lingvo kiun oni parolas en Mastriĥto daŭre konas kelkajn leksikonajn influojn (ekz. "peer"=patro, "meer"=patrino). Ĝis la 30-aj jaroj de la 20a jarcento ekzistadis franclingva gazeto en Mastriĥto.

Ĉar en la sepdekaj jaroj de la 20a jarcento Limburgo estis postrestinta teritorio ene de Nederlando, oni decidis ke Mastriĥto havu propran universitaton: la Reĝa Universitato de Limburgo (intertempe nomiĝas Universitato Mastriĥto)

En 1992 reprezentantoj de la 12 eŭropaj landoj en Mastriĥto subskribis la Traktaton de Mastriĥto. Tie formiĝis bazo por la enkonduko de la Eŭro.

En marto 2004 la urbestro Leers sciigis voli esplori la eblecon de Thalys-rapidtrajna konekto inter Mastriĥto kaj Lieĝo. En la nuna situacio nur halta trajno ligas la du Eŭregionojn.

Vidindaĵoj redakti

  • Vrijthof kun la baziliko de Sankta Servaso kaj Sankta Johano
  • Vendoplaco kun urbodomo de Pieter Post
  • Helpoort kaj urba muro kun kelkaj mezepokaj muraj turoj
  • La Hoge Fronten, ankaŭ nomitaj Linio de Dumoulin. 17a/18a jarcentaj fortikaĵoj kun diversaj bastionoj por protekti la remparojn.
  • Bonbonnière (iama urba teatrejo)
  • ponto de Sankta Servaso

Famuloj redakti

Mastriĥto kaj Esperanto redakti

En Mastriĥto aktivas la belga-germana-nederlanda asocio Senlime, kaj en la urbo ekzistis Esperanto-domo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Provinco Limburgo  
Beek | Beekdaelen | Beesel | Bergen | Brunssum | Echt-Susteren | Eijsden-Margraten | Gennep | Gulpen-Wittem | Heerlen | Horst aan de Maas | Kerkrade | Landgraaf | Leudal | Maasgouw | Mastriĥto | Meerssen | Mook en Middelaar | Nederweert | Peel en Maas | Roerdalen | Roermond | Schinnen | Simpelveld | Sittard-Geleen | Vaals | Valkenburg aan de Geul | Venlo | Venray | Voerendaal | Weert
Nederlando | Provincoj | Municipoj