Matanza de los Oteros

Matanza de los Oteros [maTANza delosoTEros] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Esla-Campos, en la sudoriento de la provinco kaj en la historia areo Los Oteros. Matanza de los Oteros estas komprenebla etimologie kiel batalkampo (legende) aŭ arbaro de la montetoj. Pri la legenda batalo la blazono montras kristantipan glavon super islameca cimitaro.

Matanza de los Oteros
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24207
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 174  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 14′ N, 5° 23′ U (mapo)42.240277777778-5.3761111111111Koordinatoj: 42° 14′ N, 5° 23′ U (mapo) [+]
Alto 828 m [+]
Areo 53,58 km² (5 358 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Matanza de los Oteros (Provinco Leono)
Matanza de los Oteros (Provinco Leono)
DEC
Matanza de los Oteros
Matanza de los Oteros
Situo de Matanza de los Oteros
Matanza de los Oteros (Hispanio)
Matanza de los Oteros (Hispanio)
DEC
Matanza de los Oteros
Matanza de los Oteros
Situo de Matanza de los Oteros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Matanza de los Oteros [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; Esla-Campos sudoriente, oranĝece.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Matanza de los Oteros, Valdespino Cerón kaj Zalamillas, okupas totalan areon de 53,58 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 167 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 300 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 52 km de Leono, provinca ĉefurbo; trapasas la municipan teritorion la rivero Esla. Ĝi limas norde kun Toral de los Guzmanes, sude kun Villamandos, oriente kun Villaornate y Castro, kaj okcidente kun Laguna de Negrillos.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti