Torre del Bierzo

(Alidirektita el Matavenero y Poibueno)

Torre del Bierzo [TOre delBJERzo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. Torre del Bierzo estas etimologie komprenebla kiel Turo de Bierzo, kiel aludo al iu turo en la municipa ĉefurbo. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan kaj la leonan.

Torre del Bierzo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24370
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 026  (2023) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 36′ N, 6° 19′ U (mapo)42.594444444444-6.3247222222222Koordinatoj: 42° 36′ N, 6° 19′ U (mapo) [+]
Alto 756 m [+]
Areo 119,29 km² (11 929 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torre del Bierzo (Provinco Leono)
Torre del Bierzo (Provinco Leono)
DEC
Torre del Bierzo
Torre del Bierzo
Situo de Torre del Bierzo
Torre del Bierzo (Hispanio)
Torre del Bierzo (Hispanio)
DEC
Torre del Bierzo
Torre del Bierzo
Situo de Torre del Bierzo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torre del Bierzo [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; El Bierzo plej okcidente, oranĝece.
Detalo de Biblio farita en la monaĥejo de Albares en la 10-a jarcento.
Albares de la Ribera.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Albares de la Ribera, Cerezal de Tremor, Fonfría, La Granja de San Vicente, Matavenero y Poibueno, San Andrés de las Puentes, San Facundo, Santa Cruz de Montes, Santa Marina de Torre, Santibáñez de Montes, Torre del Bierzo, Tremor de Abajo kaj Las Ventas de Albares, okupas totalan areon de 119,29 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2 079 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 3 100 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 84 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Bembibre, Folgoso de la Ribera, Igüeña, Villagatón, Castropodame, Brazuelo kaj Santa Colomba de Somoza.

Historio redakti

Estas atestaĵoj de antaŭromia (petroglifoj, kastrumoj) kaj romia (ŝoseo, bronza imperia deklaro de Bembibre ktp.) loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado ekde la 9-a jarcento, ĉefe rilate al la monaĥejo de Albares en la 10-a jarcento. Plej fruaj mencioj estas de la jaroj 877 kaj 920. La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo (Albares de la Ribera estis okupita, atakita kaj rabita de francaj trupoj en 1809).

En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj. Torre del Bierzo iĝis la municipa ĉefurbo en 1941, pro kio oni ŝanĝis ankaŭ la nomon de la propra municipo, kiu ĝis tiam havis ĉefurbon en Albares de la Ribera, jam malplej loĝata, kaj pro kio oni modifis la oficialan nomon de la loĝloko Torre, ĝis tiam Torre de Santa Marina. La 3an de Januaro 1944 la municipo suferis la plej grandan katastrofon, kiam en la tinelo proksima al la stacio de Torre del Bierzo okazis fervoja akcidento, la plej terura okazinta en Hispanio ĝis tiam, kio rezultis en inter 200 kaj 500 mortoj, pri kio ne estas certeco pro la frankisma tiama cenzuro.​ ​

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (ĉefe vitejoj), brutobredado kaj ĉasado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti