Mateo la 2-a Izmirljan

Mateo la 2-a Izmirljan (armene: Մատթէոս Բ. Կոնստանդնուպոլսեցի (Իզմիրլեան), aŭ Mateo la 2-a de Konstantinopolo; n. la 22-an de februaro 1845 - m. la 11-an de decembro 1910) estis la Katolikoso de Ĉiuj Armenoj de la Armena Apostola Eklezio ĉe la Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin en 1908-1910. Li sukcedis la katolikoson Mkrtiĉ la 1-a Ĥrimjan, kiu regis kiel Katolikoso de 1892 ĝis 1907.

Mateo la 2-a Izmirljan
Katolikoso de Armenio
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1845 (1845-02-22)
en Konstantinopolo
Morto 11-an de decembro 1910 (1910-12-11) (65-jaraĝa)
en Eĉmiadzin
Tombo Q42887825 vd
Profesio
Okupo pastro • filologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Mateo la 2-a, Katolikoso de Ĉiuj Armenoj.

Mateo la 1-a naskiĝis en 1845 en Istanbulo kiel Simeon Martirosi Izmirlian (Սիմէոն Մարտիրոսի Իզմիրլեան). Li estis ordinita pastro en 1869 kaj servis kiel persona sekretario al patriarko Mkrtiĉ Ĥrimjan kiam ĉi tiu ankoraŭ estis armena patriarko de Konstantinopolo en la fruaj 1870-aj jaroj. Li estis elektita en 1872 kiel sekretario de la armena religia konsilio de Konstantinopolo, kaj altigita al nivelo de "dzajrakujn vardapet" aŭ supera arkimandrito en 1873 kaj episkopo en 1876.

Post mallonga periodo kiel Episkopo de Egiptio por la Armena Apostola Eklezio de 1886 ĝis 1890, li estis elektita kiel Patriarko de Konstantinopolo en 1894. Lia insisto pri demokrataj reformoj kaj rajtoj de la armenoj en la Otomana Imperio same kiel lia protesto kontraŭ la Hamidaj masakroj kontraŭ la otomanaj armenoj en 1894–1896 gajnis al li la titolon "Fera Patriarko".[1].

Pro lia aktivismo, en 1896 la otomanaj aŭtoritatoj detronigis lin kiel armena patriarko de Konstantinopolo kaj ekziligis lin al Jerusalemo. Li revenis nelonge de ekzilo en 1908 post kiam la Komitato Unio kaj Progreso deklaris la restarigon de la konstitucio en 1908 kaj estis reelektita kiel Patriarko de Konstantinopolo dum kelkaj monatoj. Post la morto de Katolikoso Ĥrimjan, Izmirljan estis elektita kiel Katolikoso de Ĉiuj Armenoj kiel Mateo la 2-a kaj foriris al Eĉmiadzin por sia konsekro. Li posedis la postenon de Katolikoso de Ĉiuj Armenoj dum tri jaroj antaŭ ol li mortis. Dum lia permanenta ofico, li iĝis la unua Katolikoso pilgrimanta al Anio, la ruinigita ĉefurbo de mezepoka Armenio[2].

Scienca heredaĵo redakti

Li ankaŭ estis fekunda aŭtoro kaj multe eldonis, inkluzive grandan volumon en 1881 pri la historio de la Armena Apostola Eklezio kaj la Katolikosejoj de Siso kaj Aĥtamar. En 1911, kolekto de liaj leteroj (Նամականի) estis publikigitaj en Kairo.

Referencoj redakti

  1. Balakian, Grigoris. Armenian Golgotha: A Memoir of the Armenian Genocide, 1915-1918. Trad. Peter Balakian kaj Aris Sevag. New York: Alfred A. Knopf, 2009, pp. 71-72. (ISBN 0-307-26288-X).
  2. armene Sargsyan, G. «Մատթեոս Բ. Կոնստանդնուպոլսեցի». Armena Soveta Enciklopedio. Erevano: Armena Akademio de Sciencoj, 1981, vol. vii, p. 288.