Vispa estas rivero en Kantono Valezo, Svislando. La rivero havas longecon de 38 km. Ĝi estigas el la du fontbrakoj Matervispa kaj Saaservispa, kiuj kunfluas en Stalden VS. Apud Visp la rivero alfluas al Rodano.

Vispa
Alfluo de Vispa al Rodano en Visp
riverofluanta akvejo
Bazaj informoj
Longeco 38 km
Fluo
- Alteco super marnivelo 2 197 m
Enfluejo Rodano
- Alteco ĉ. 650 m
Geografio
Alfluantoj Saaservispa, Matervispa
kaj multaj glaĉerriveroj
Rivero en Eŭropo
vdr

Matervispa redakti

Matervispa (germane Matter Vispa) estiĝas en Zermatt je alteco de 1608 m s.m. per la kunfluo de Zmuttbach, kiu alportas la degelakvon de Zmutt-Glaĉero, de Findelbach, kiu estas la elfluanto de Findel-Glaĉero kaj Gornera, kiu senakvigas Gorner-Glaĉeron. Matervispa fluas tra la Matervalo (germane Mattertal) pasas tra la komunumoj Täsch, Randa kaj St. Niklaus VS kaj unuiĝas en Stalden VS kun Saaservispa kaj Breiterbach al Vispa.

Saaservispa redakti

Saaservispa (germane Saaser Vispa) elfluas je alteco de 2197 m s.m. el la Mattmark-Lago, kiun nutras Allalin-Glaĉero kaj fariĝis fama pro la glacifalado, kiu kostis la vivon de 88 laboristoj. Saaservispa fluas unue tra Saas-Almagell, kie alfluas Furggbach poste ĝi trafluas la komunumojn Saas-Grund kaj Saas-Balen, por fine kunflui en Stalden VS kun Matervispa.