Mathias Énard

franca verkisto

Mathias ÉNARD (naskiĝinta la 11-an de januaro 1972 en Niort) estas franca verkisto kaj tradukisto.

Mathias Énard
Mathias Enard 20100329 Salon du livre de Paris 1.jpg
Persona informo
Mathias Énard
Naskiĝo 11-an de januaro 1972 (1972-01-11) (51-jara)
en Niort, Deux-Sèvres, Flag of France (1958–1976).svg Francio
Lingvoj francaaraba [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Nacia instituto pri orientaj lingvoj kaj civilizaciojÉcole du Louvre [#]
Subskribo Mathias Énard
Profesio
Okupo tradukistoverkisto • universitata instruisto [#]
Laborkampo Franclingva literaturo • translations from Arabic language • translations from Persian language [#]
Aktiva en Barcelono [#]
Verkado
Verkoj Tell Them of Battles, Kings, and Elephants [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Énard studis la lingvojn araban kaj persan ĉe Nacia instituto pri orientaj lingvoj kaj civilizacioj en Parizo. Post longa restado en Mezoriento (i.a. en Damasko, Teherano kaj Bejruto)[1] li iris en 2000 al Barcelono. Tie li kunlaboris ĉe diversaj kulturgazetoj. Krome li estis membro de la franclanda literatur- kaj kulturgazeto Inculte. Ekde 2010 li docentis pri araba lingvo ĉe Aŭtonomia universitato Barcelono.

Dum la jaroj 2005/2006 Énard estis stipendiprofitanto de Villa Medici en Romo[2] En 2011 li kunfondis en la franca ĉefurbo la grafikaĵan eldonejon Scrawitch. En la jaroj 2013/14 li gastis ĉe la berlina porartista programo de Deutscher Akademischer Austauschdienst.

Lia romano Zone de la jaro 2008 estas interna monologo de eksa soldato el la Jugoslavaj Militoj. Ĝi enhavas en siaj 500 paĝoj ununuran frazon sen iu punkto. Romano tiu ĉi famigis la verkiston internacie. Post diversaj premioj li gajnis por la verko Boussole en 2015 la renomitegan Goncourt-premion.

Énard vivas hodiaŭ en Barcelono.[3]

VerkojRedakti

Tradukitaĵoj en la francan fare de liRedakti

HonorojRedakti

  • 2004: Prix des cinq continents de la francophonie für La Perfection du tir
  • 2005: Villa Medici, stipendio
  • 2008: Prix Décembre, Kandido-premio; kun Martin Kluger, pro Zone
  • 2009: Prix du Livre Inter pro Zone
  • 2010: Prix Goncourt des lyceens pro Parle-leur de batailles, de rois et d'éléphants
  • 2015: Prix Goncourt pro Boussole
  • 2017: SWR-Bestenliste (dua rango) por Boussole
    • Leipziger Buchpreis zur Europäischen Verständigung pro Boussole[4]
    • Premio Gregor von Rezzori pro Boussole
  • 2018: Literaturpremio de la Konrad-Adenauer-fondaĵo

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. Lena Bopp: Intervjuo kun Énard en faz.net, 27.11.2015
  2. Informo sur la Vilao-Medici-retpaĝaro. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2018-05-24.
  3. Literaturpreis: Mathias Énard gewinnt den Prix Goncourt Spiegel Online, 3.11.2015
  4. La danka parolado de Énards troviĝas ĉe: "Börsenblatt", 184/2017, nr. 13, p. 26/27