Mathias Rust

(Alidirektita el Mathias RUST)

Mathias Rust (naskiĝis en 1968 en Wedel ĉe Hamburg) estas germana sportpiloto, kiu en aĝo de 19 jaroj, la 28-an de majo de 1987 (Tago de la sovetaj limtrupoj) alteriĝis sur la Ruĝa Placo en Moskvo per flugmaŝino, tipo de Cessna 172 B.

Mathias Rust
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1968 (1968-06-01) (55-jaraĝa)
en Wedel
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo piloto • pokeroludisto • pacaktivisto
vdr
Cessna 172B D-ECJB
Itinero

Li startis en Hamburg kaj flugis al flughaveno Helsinki-Malmi en Helsinki. De tie li flugis al Moskvo. La soveta aerdefendo ĝustatempe rimarkis la flugmaŝinon, sed neniu decidis pafi je civila flugmaŝino, tiel li atingis Moskvon kaj surteriĝis sur la Ruĝa Placo, post kvinhora flugo.

Post la surteriĝo, oni arestis kaj juĝis lin en septembro de 1987 je kvarjara trudlaboro. Post 18 monatoj (432 tagoj) en Lefortovo-prizono en Moskvo, li liberiĝis la 3-an de aŭgusto de 1988 kaj reveturis al Germanio.

Dum sia milita civilservo, li vivdanĝere vundis virinon, kiu ne akceptis lian proksimiĝon. Pro tio oni enprizonigis lin en 1991 je 4 jaroj (post 2,5 jaroj liberiĝis en oktobro de 1993). En jaro de 2001 li venis denove antaŭ juĝejon pro ŝtelo de kaŝmir-pulovero en Hamburga aĉetejo.

Li edzinigis unuafoje la hindan Geetha, filinon de riĉa teokomercisto. Ili vivis en Berlino. Lia dua edzino estas Athena kaj ili vivas en Hamburg.

Dosiero:Mathias Rust.jpg


Eksteraj ligiloj redakti